Kulturo

TUTMONDA FABELKONKURSO

La Tutmondan Esperantan Fabelkonkurson  por infanoj gxis la agxo de 13 jaroj fondis nord-finna sinjorino Aini Vääräniemi en 2000.  Dum la pasintaj 12 jaroj ne abunde venadis fabeletoj verkitaj de Esperantaj etuloj kaj geknaboj, entute 130 fabeletoj trovigxas en la arkivo, la premiitaj fabeloj kun finnigoj. Unue auxspiciis la konkurson UEA kaj la finna kultur-instituto Päätalo  en Taivalkoski (nomata laux  amata nordfinna verkisto Kalle Päätalo), sed nun la Esperantan konkurson dauxrigas la Esperanto-societo de la urbo Oulu. En la jaro 2012 al gxi venis nur unu konkursajxo, Cxokolino, grupe verkita de kubanoj Juan, Marcos, Laura kaj Karlo. Ili jam ricevis premiojn. Espereble en 2013 denove venos pli multaj. La Tutmonda Fabelkonkurso Esperanta havas 4 kategoriojn:
A.  gxis 9-jaruloj, B. por 10-11- jaruloj, C. 12-13-jaruloj; kaj la kategorio Grupoj. Oni jugxas la fabelojn laux la originaleco kaj ideoj, ioma lingva malperfekteco estas ne priatentata. La limdato estas 15.9.2013
La fabelojn oni sendu al
Esperanto-societo de Oulu
Vääräjärventie 26 A
FI-93590 Vanhala, Finnlando
aux rete al aini.esp@hotmail.com.
Kiel trejnadon por fabelverkado oni povas legi au almenax okulumi  esperantigitajn klasikajn fabelojn, kiujn oni povas elsxuti de http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj . Kelkaj estas vocxaj kaj la plejparto ilustritaj.
La finnlingva fabelkonkurso, nomata Napero ( humora finna vorto pri infanoj) grandas  pli  ol la Esperanta. En gxia arkivo trovigxas kvin mil fabeloj, cxefe de lernejanoj, kiuj agxas 6-13 jarojn. La premiofesto okazas cxiujare  cxe Päätalo-instituto en Taivalkoski  la 18an de oktobro, kiu  dato  cxe ni estas la festotago de Satu ( finna knabina nomo, "fabelo"). La konkurson oni nun kandidatigis por la premio Astrid Lindgren. Cxu vi rimarkis, ke kelkaj el  la plej famaj fabeloj de tiu sveda verkistino aperis en Esperanto? Tio estas Pipi Sxtrumpolonga, Fratoj Leonkoro,Emilo de Smolando.
En Taivalkoski viziteblas ankaux arbaro dedicxita al L. Zamenhof. Gxi konsistas el grandaj maljunaj pingloarboj, kiuj kreas krepuskan fabelan etoson. Inter la arboj situas loko por kunkantado che bivakfajro kaj fabeleca "Centra Oficejo". Sur kelkaj trunkoj pendas sxildoj montrantaj la honoraton, kiu povas esti lando (esperantistoj el diversaj mondanguloj vizitis) au ideo (ekz Paco, Amikeco) aux organizo (ekz UEA).  La arbaron posedas, protektas kaj al Zamenhof dedicxis s-ino Vääräniemi. Bonvenon al tiu fabela mondo en la Nordo.

Raita Pyhälä, Finnlando


Bonvenon al Päätalo-Centro!

Päätalo-Centro situas en Taivalkoski, kie Esperantosocieto de Oulu ankaux agadas. Päätalo-
Centro kaj la edukcentro de Taivalkoski situas en la sama konstruajxo de la jaro 2009, kiam
Päätalo-Centro estis malfermigita. Päätalo-Centro konsistas la salonon al la artaj eksposicioj,
civitana instituton (kansalaisopisto), bibliotekon, Päätalo-Instituton, eksposicion de la vivo de
Kalle Päätalo kaj la kopion de la laborcxambro de Kalle Päätalo. En la eksposicio eblas auxdi
esperantlingvan gvidadon. Same en Kallioniemi, infanechejmo de Kalle Päätalo, oni povas auxdi
esperantlingvan gvidadon somere.
En la fabelarkivo de Päätalo-Instituto estas ankaux pli ol cent espentantlingvaj fabeloj, kiuj
partoprenis al la fabelkonkurso por infanoj dum la jaroj 2000-2011.

Plian informon:
Aini Vääräniemi
Vääräjärventie 26 A
FI-93590 Vanhala, Finnlando

Rete:
aini.esp@hotmail.com
+358-40-5187242























Kalle Päätalo 1919 - 2000
Auxtoro Kalle Päätalo mortis la 20an de novembro 2000 post longjara malsano. Li naskigxis 11.11.1919 en Taivalkoski. Päätalo vivis en Tampere ekde 1945, post la dua mondmilito, kiam li sercxis laboron cxi tie, unue kiel arbarlaboristo kaj poste kiel cxarpentisto. En la jaroj 1947-49 li studis en Teknika lernejo kaj ekzamenis kiel konstruisto. Du jarojn meze de 1950aj jaroj li estis sia hejmkomunuma konstruisto, sed dauxre ne prosperis en Taivalkoski kaj revenis al Tampere.
Post la ekzameno li laboris en 15 tampereaj konstruejoj kiel cxefkonstruisto, dum la jaroj 1949-1963. Unu el ili estis la sxuofabriko de Attila kiu nun estas biblioteko de Universitato de Tampere.
Jam 12jara li devis ekiri fari pezegan arbarlaboron, cxar lia patro malsanigxis kaj Kalle estis la plej agxa el la sep infanoj.
Jam infanece Kalle Päätalo havis grandan volon legi. Preskaux cxiujn semajnfinojn li biciklis kaj vintre skiis 20 km al komunuma biblioteko kaj prunteprenis tutan dorsosakon da libroj.
Sribadon li komencis kiam li laboris en arbaro, vespere en arbarlogxejoj kaj ekstere. Li devis skribi sekrete cxar tiutempe aliaj viroj ne taksis legantajn kaj skribantajn homojn.
Unuan lauxdon li ricevis 1939 kiam lia rakonto atingis la trian premion en iu konkurso (Nuorten Voima).
La tutan tempon li verkis ion, sed nur post 1958 kiam lia unua romano Homoj sur la skafaldoj aperis, popolo rimarkis lin.
Kritikistoj pli frue ne multe komprenis aux ne aprobis lian stilon sed la lastajn jarojn ankaux ili rimarkis la valoron de Kalle Päätalo.
Kalle Päätalo ne estas konata eksterlande, cxar li uzas sian hejmregionan dialekton kaj tiel lia lingvo estas malfacile tradukebla en aliajn lingvojn. Svedlingve kaj angle trovigxas kelkaj tradukajxoj.
Cxiuj temoj en la romanoj estis el liaj spertoj en lia propra vivo aux memorajxoj el lia hejmregiono. Li verkis du grandajn seriojn, Koillismaa-serio (nordokcidenta lando), 5 romanoj, kie li rakontas pri sia infaneco kaj Iijoki-serio (Ii-rivero, rivero en norda Finnlando), 26 libroj, kie li rakontas pri sia plenkreskula vivo. Entute Kalle Päätalo skribis 39 romanojn, du rakontkolektojn kaj unu spektaklon. Post la morto estas jam publikigita unu lia romano kiu estis preta.
Jam 3,5 milionoj da libroj estas acxetitaj.
Liaj romanoj montras ne nur bonajn bildojn el homa vivo en tiu tempo, sed ili ankaux estas bonega popolhistorio pri tiutempa (1920-1960) vivmaniero en Finnlando.
Kalle Päätalo ricevis honoran profesoran titolon la jaron 1978 kaj estas premiita multfoje.
En Tavalkoski en la jaro 1992 fondigxis Päätalo-instituto, kie oni povas studi verkadon. Tie situas ankaux arkivo de Päätalo kaj cxiujn somerojn oni pasigas Päätalo-semajnon.
La instituto arangxas por infanoj jam plurajn jarojn konkurson por skribi fabelojn. Pasintan jaron gxi havis unuafoje serion ankaux por esperantlingvaj skribajxoj. Same estas organizita cxijare kaj la disdonado de premioj okazos la tagon de Satu (fabelo) la 18an de oktobro.

























Kalle Päätalo
Amata finnlanda verkisto

Kalle Päätalo naskigxis la 11an de novembro en 1919 en Taivalkoski. La patro estis arbarlaboristo kaj servutbienulo, la patrino servistino. Kalle vizitadis la bazan lernejon 1928- 1933 en Jokijärvi, kaj en la agxo de 13 li   farigxis arbarlaboristo. Li logxis en Taivalkoski gxis sia militservo. Post la dua mondmilito li eklogxis en Tampereo, kie li ekzamenigxis kiel konstruisto en 1949. Dum la jaroj 1951-1952 li ree logis en Taivalkoski, laborante kiel konstruisto, sed depost tio li logxas en Tampereo. Ekde 1963 li profesie auxtoras. En 1978 li farigxis profesoro, kaj en 1994 honora doktoro de la Universitato de Oulu. Estas presitaj cx. 3 milionoj da volumoj de liaj virkoj, kies titoloj jam nombras 44. La debutromano Ihmisiä telineillä (Homoj sur skafoldo) aperis en 1958. En liaj romanoj li ofte priskribas la laborplenan vivon de arbar- kaj konstrulaboristoj kaj kamparanoj, ne malofte en tielnomata Koillismaa, t.e. la nordorienta parto de Finnlando.

Päätalo-instituto

Päätalo-instituto estas edukcentro dauxriganta la tradicion de la verkisto Kalle Päätalo. La instituto instigas, kuragxigas kaj helpas verkantojn progresi kaj perfektigxi, arangxante dujarajn kaj malpli longajn kursojn, el kiuj kelkaj estas akceptataj por ekzamenigxo en la vortarto en la Universitato de Jyväskylä. La instituto servas ankaux kiel recenzanto kaj malgranda eldonejo. Gxi lancxas verkadkonkursojn kaj por infanoj kaj adoltoj. la rezultoj estas proklamitaj dum la Päätalo-semajno en julio (adoltoj) aux dum la Napero-semajno en oktobro (La finna vorto "napero" signifas "etulo".)

Päätalo-semajno

Dum la semajno arigxas en Taivalkoski legantoj kaj amantoj de la la verkoj de K.Päätalo kaj spertuloj pri diversaj fakoj. Ili diskutadas en seminarioj, auxskultas/donas prelegojn kaj koncertojn, spektas filmojn kaj teatrajxojn, dancas en baloj kaj frandas en festenoj. Okazas ankaux konkursoj, ekzemple en remado, kaj foiro. Pinte, estas premiitaj la plej bonaj partoprenantoj de  la verkadkonkurso "Parhaat esiin" (trovigxu la plej bonaj).

Napero Finlandia

Napero Finlandia estas fabelkonkurso por infanoj. En la nacia parto, kies oficialaj lingvoj estas la finna, sveda kaj samea povas partopreni geknaboj agxaj  de 6-13 jaroj. La organizantoj de la konkurso volas kuragxigi la bazlernejanojn al verkado kaj al bona sxatokupo. La konkursajxoj povas esti prozaj aux poeziaj sed gravas  la fabeleco, originaleco, imago kaj la arta rakontado. Ankaux klasoj aux grupoj povas sendi grupverkitan konkursajxon. La plej bonaj fabeloj estas konservataj en arkivo kaj legeblas en la reto, same la recenzoj.
Elekteblas ankaux internacia esperantlingva parto (2000-) por infanoj gxis la agxo de 12.
La partoprenantoj de ambaux partoj estas premiitaj en Taivalkoski, en la Tago de Fabelo en oktobro.

















 © Päätalo-instituutti 




















FABELKONKURSO 2011

LA RAPIDA CXEVALIDO

Iam estis granda kaj folioricxa arbaro. En gxi vivis multaj bestoj. Inter ili birdoj. Tra la arbaro fluis tre largxa rivero kun potenca kurento. Meze de la arbaro trovigxis ankaux lageto de trankvila hela akvo, kie nagxis multkoloraj fisxoj, anasoj kaj multaj gajaj testudetoj kiuj cxiam sunumas sur kelkaj sxtonoj de la lageto. 
Inter la bestoj de la arbaro estis sxafoj, cervoj, cxevaloj, malgrandaj azenoj, papilioj kaj laboremaj abeletoj. Inter la cxevaloj kiuj vivis en tiu arbaro estis familio. Pacxjo cxevalo, Panjo cxevalo kaj cxevalido. Ili estis tre unueca familio, kaj ili cxiam kuris tra la arbaro kaj mangxis kune. La cxevalido estis la felicxo de siaj gepatroj. Gxia brila rugx-nigra hararo kaj gxia ora kolhararo estis lauxdataj de cxiuj logxantoj. Gxia patro instruis gxin kuri, kaj gxi rapide komencis venki sian patron dum kurado. La patrino, ekde tiu tago nomis gxin Rapida Cxevalido.  
Oni malpermesis al la cxevalido nur proksimigxi al la rivero, cxar la cxevalido estis malgranda kaj povis facile fali sur sxtonoj de la riverbordo, kaj la kurento de la rivero povis fortreni gxin. Sed iun tagon okazis ke la cxevalido nur proksimigxis al la rivero kaj diris: ”Jam mi estas granda kaj mi transiros la riveron”. Kaj gxi saltis, sed bedauxrinde falis en la akvon. la cxevalido komencis nagxi forte, sed la potenca kurento fortrenis gxin. La cxevalido nagxis kaj nagxis por atingi la riverbordon. Jam preskaux sen fortoj, gxi sentis sub siaj kruroj la rokan fundon de la rivero. Gxi rapide ekstaris kaj saltis gxis atingi la bordon. Kiom gaja estis la cxevalido! Gxi kuris kaj saltis kriante: “Jam mi estas granda, jam mi povas transiri la riveron, same kiel mia patro!” 
Cxevalido komencis esplori tiun parton de la arbaro, kiun gxi neniam antauxe vidis, kaj gxi malproksimigxis pli kaj pli de la marbordo. La cxevalido trovigxis en dangxera situacio, cxar en tiu loko estis sxtonegoj tiom grandaj kiel la arboj, kavernoj kaj krateroj kiuj sxajnis al la cxevalido tre malbelaj. En tiu momento noktigxis kaj la cxevalido ne retrovis la vojon hejmen. Tiam gxi rimarkis ke gxi estis perdita. ”Mi devas trovi ion por dormi cxi tie. Mi estas tre laca kaj soifas.” Gxi rigardis kaj trovis kavemon por tranokti. La cxevalido ekdormis. Sed subite gxi sentis nekutiman odoron, kiu avertis gxin. Tie aperis grandega urso, kiu saltis sur la cxevaleton. Kaj vundis gxin. La cxevalido, kun granda penado, povis forkuri. Sed gxi ne havis la forton por daurigi la vojon kaj falis sur la molan herbon. 
La urso atingis la Rokon, kie kusxis la cxevalido. Sed en tiu momento aglo flugis malsupren kaj pikegis la urson. La aglo diris al la cxevalido: ”Mi estas amikino de via patrino. Hodiaux vi dormos apud mia arbo. Sed nun vi trinkos akvon el la lageto. Kaj vi lavos tie vian vundon”. La postan matenon ili atingis la riverbordon kaj kolombo proksimigxis ali li. ”Amikoj”, diris la kolombo, ”en la arbaro oni sentas grandan doloron. La birdoj ne kantas, la papilioj ne flugas, La logxantaro de la lageto ploras ekde via malapero” diris la kolombo al la rapida cxevalido. ”Kolombo, iru gxis la lago kaj anoncu ke la cxevalido estas savita. Gxi havas nun vundeton en la malantauxa dekstra kruro, kiu baldaux tute sanigxos.” 
La kolombo flugis kaj flugis kaj rakontis al la familio de la cxevalido kaj al la alia logxantaro la travivajxoj de la cxevalido de la lasta nokto. Minutojn poste, la cxevalido kaj la aglo estis cxe la cxevala familio. Kia gajeco estis en la arbaro! La birdoj kantis, la papilioj flugis, la testudetoj nagxis kaj felicxis. ”Senkulpigu, pacxjo, mi estis malobeema”, diris la cxevalido kaj brakumis sian pacxjon. ”Vidu vian panjon, kaj poste ni parolos!” La patrino kaj la cxevalido brakumis sen riproco, kaj ili kune ploris.
UNUA FINO:
La patro vokis sian filon kaj diris al li: ”Puni vin ne estas la solvo por via malobeemo. Multaj patroj punas sian filon, sed mi pensas, ke dum la lasta nokto vi lernis lecionon. Vi devas esti obeema, cxar via gepatroj degeras felicxon kaj gajecon al vi.
DUA FINO:
Tiam la patro aparte parolis kun la cxevalido:”Tre severan punon vi meritas, cxar ni multe suferis pro via malobeemo, kaj via vivo estis en dangxero”. La cxevalido rigardis sian patron kaj gxiaj okuloj plenigxis per larmoj kaj gxi mallevis la kapon. Tiam la patro diris:”Via patrino estas indulgema, kaj ni senkulpigas vin, cxar mi kredas, ke vi suferis pro timo en tiu parto de la arbaro.
Kaj tio estas sperto por vi, cxar vi neniam plu malobeos viajn gepatrojn, cxar viaj gepatroj amas vin.

La grupo ”Amiketoj de kolibrido” el Kubo:
Jaime Alberto Paez Honan, Susana Valdis Vagaz, Marcos Antonio Alzugaray Martinez, Laura Habel Mauno Mina, Juan Carlos Triana Alfonso kaj Beatsy Aguilas Ensiguez
Instruisto Jose de J. Campos Pacheco




FABELKONKURSO 2009 REZULTOJ
Pro la manko de sufica kvanto de la partoprenintoj la konkursajxoj ne estas taksitaj. Cxiuj partoprenintoj ricevos la honoran mencion pro la partopreno al la deka Tutmonda fabelkonkurso por infanoj. Venontfoja konkurso okazigxos en la jaro 2011.
Kategorio A:
Elektra admono: Jakub Lewak, Pollando
Kategorio B:
Estimu horlogxojn!: Dominika Rozyska, Pollando
Blanka Bovineto, Dormemuleto kaj Penikleto: Klaudia Romanowska, Pollando
Kategorio C:
Enigmo de tempo: Katarzyna Lewak, Pollando
La mirinda spegulo: Elena Petrescu, Rumanio
Kategorio Grupoj:
Magia plumujo: Klaudia Romanowska, Dominika Rozycka kaj Sara Sokolka, Pollando



Fabelo internacia 2009


ELEKTRA ADMONO, Jakub Lewak, Pollando
Antauxlonge en valo, kiu nomis METRO staris belega kastelo. En tiu la kastelo, kiel en cxiu kastelo, logxis granda regxo. Li nomigxis Adamo. Tage kaj nokte en tuta kastelo brilis cxiuj lumoj, cxar la regxo timis, timigis mallumon. En cxiu cxambro sxaltitaj estis televidiloj, kaj en koridoroj sen pauxzo ludis radioaparatoj, cxar la regxo fartis tre sola.
Ne donitaj al li estis tamen vivi trankvile, cxar iu tago lia kastelo cxirkauxis teruraj robotoj. Ili estis senditoj de regxo Petro de najbara lando. Kiam la regxo, kiel cxiutage, eliris de la kastelo por promeni kaj ekvidis ilin, lit re timigigxis. Li komencis pensi, kion ili volas de li. Tiam subite li auxdis lauxtan vocxon: “Regxo Adamo, ne placxas al ni, ke tiel multe da kurento vi eluzas. En nia lando cxio cxesas funkcii. Ni restis cxi tie senditaj, por ke vin admoni kaj kontroli, cxu vi cxesos malsxpari energion.”
Regxo gratigxis kapon kaj diris: - Sed ja tio cxi estas al mi cxiutage bezona.Kaj lumo, kaj televidilo kaj radioaparato.
- Ni komprenas tion – respondis ili – sed ni venis lernigi vin, kiel utili tion sagxe. Tage la lumon vi ne bezonas, cxar brilas la suno. Vi povas gxin bruligi je la krepusko, sed nur en tiu loko, kie vi estas, kaj ne en tuta kastelo. Kiam vi enlitigxas, la lumo ankaux ne estas al vi bezona. Oni povas ilin cxiujn malsxalti, kaj sxalti nur etan noktan lampeton.
- Vi pravas – konsentis la regxo – Sed kio kun miaj televidilo kaj radioaparato?? En mia kastelo estas tiel mallauxte…
- Nenio povas anstatauxigi al vi renkontojn kun amikoj. Parolu kun aliaj homoj. Invitu ilin, arangxu balojn, ekkonu novajn personojn. Ne fermigxu sin sola en kastelo, kaj vi ne estos nauxzi.
- Vi pravas – diris la regxo – mi devas provi…
- Ni estas cxi tie, por kontroli vian metamorfozon.
De tiu tempo la regxo, profitante de konsiloj de senditoj, komencis agi alie.Li komencis renkontigxi kun aliaj homoj, parolis kun ili, arangxis grandiozajn balojn.
Sur iuj el ili la regxo Adamo ekkonis belan knabinon, kun kiu decidis edzigxi, kaj jam neniam ne fartis sola.
La regxo Petro el najbara lando, dank` al kiu la regxo Adamo tiel sxangxigxis, farigxis lia plejbona amiko, kaj senditaj de li la robotoj, kiuj ne estis jam pli bezonaj al kontrolo de la regxo, tauxgis por prepari grandan nupton.






FABELKONKURSO 2008 REZULTOJ

A
1. La reveno de la ora pomo: Sonja MacGill, Hungario
2. Sunbrilajxo: Denis Iljin, Rusio
3. Stulta museto: Polina Matvejeva, Rusio

B
1. Signoj de fantomoj: Katarzyna Lewak, Pollando
2. Nomo de cxevalo: Alicja Kraszewska, Pollando
3. La plej bona horlogxo: Nikolas Mikolajewski, Pollando

C
1. Kiam la ranoj havis felon: Miranda Wilson, Svedio
2. DOR: Daniela Ungureanu, Rumanio

GRUPOJ
1. Papilietino verda: Alicja Cichowska, Katarzyna Lewak, Monika Mierzwiak,
Andrzej Rybak, Pollando
2. Kolora mondo: Jaime kaj Jorge Paez Honan, Kubo

La premion FABELO INTERNACIA 2008 gajnis la fabelo verkita de Sonja MacGill,
Hungario, La reveno de la ora pomo. Fabelfesto okazis sabate la 18-an de
oktobro en Taivalkoski, Finnlando. Gratulojn al cxiuj premiitoj kaj aliaj
partoprenintoj! Dankon al la jxurianoj, Raita Saliko Pyhälä, Sylvia
Hämäläinen
kaj Auli Vihermä. Dankon al UEA pro la premiolibroj kaj auspiciado de la
konkurso!

FABELO INTERNACIA 2008
La reveno de la ora pomo
Iam estis kunikleto, hundeto kaj katido. La kunikleto nomiĝis Fifi, la hundeto Bruno kaj la katido Keti. La kunikleto havis oran pomon, kiun ĝi ricevis de la Panjo. Ne demandu kiel ŝi akiris ĝin – verŝajne ŝi iam renkontis sorĉistinon. Unu tagon Fifi iris naĝi en lago, proksime al la familia loĝejo. Ŝi lasis la oran pomon sur la tero, apud siaj sun-okulvitroj. Ŝi ne tro ĝuis la naĝadon, ĉar la lago estis tre malpura. Kiam ŝi revenis al la bordo, ŝi ne povis trovi la oran pomon. Mankis ankaŭ la sunokulvitroj. Ŝi serĉis la herbejon kaj arbustojn apude, sed trovis nenion. Ŝi perdis la oran pomon. Plorante, ŝi iris hejmen kaj rakontis ĉion al la Panjo.
La postan tagon ŝi rakontis ĉion denove al Bruno kaj Keti. La tri amikoj konsentis serĉi ĝin. Unue, ili serĉis denove ĉe la lago-bordo. Fiŝo elsaltis el la akvo, kaj ili demandis al ĝi ĉu ĝi vidis oran pomon. Ĝi vidis ĝin, sed ĝi vidis ke granda urso venis kaj prenis ĝin kaj foriris kun ĝi al sia kaverno. Do, la trio serĉis tiun loĝlokon. Trovinte ĝin ĉe flanko de monto, ili frapis sur la pordo. Ili aŭdis bruojn de interne, io batiĝis kontraŭ iu meblo kaj graŭle blasfemetis: “Je la diablo, kial estas tiom mallume ĉi tie? Mi vidas nenion! Mi maljuniĝas – mia vidkapablo forlasas min. Atendu momenton, frapuloj, mi venas!” Vere, post momento aperis la urso, tenante sian dolorantan piedon.
“Bonan matenon, sinjoro Urso.”
“Bonan matenon. Kiuj vi estas kaj kion vi deziras?”
“Mi estas Fifi – ĉarma kunikleto, jen miaj amikoj Bruno – ĉarma hundeto, kaj Keti – ĉarma katido.
“Hmm”, muĝis la urso: “Mi ne vidas tiom da ĉarmo ĉe vi.”
“Eble se vi forprenus tiujn sunokulvitrojn, vi vidus pli klare.” sugestis Bruno.
“Fakte, viaj sunokulvitroj estas ĉarmaj kaj modaj, sed ne tro praktikaj en via kaverno.” komentis Keti.
La urso forprenis la sunokulvitrojn kaj tuj ĝoje kriis: “Ha! Mia vidkapablo estas rebonigita; mi estas junulo denove!” Je tio li saltis ĝoje en eta rondo kaj ĉesis nur kiam li batis sian alian piedon ĉe alia meblo.
“Fakte,” diris Fifi: “Tiuj sunokulvitroj ja estas ĉarmaj kaj modaj. Nur… iom tro malgrandaj por vi. Ili tre similas al la okulvitroj kiujn mi perdis hieraŭ!”
“Hmm, perdis.  Ĉu perdis? Nu, kaj…”
Fifi komparis sian grandecon kaj forton kun tiuj de la urso.
“Nenion.” ŝi diris: “Ĉiuokaze, mi venis por demandi ion alian.”
Grandeco kaj forto ne abundis ĉe Fifi, sed kuraĝo, jes.
“Ĉu vi havas mian oran pomon?”
“Nu,” respondis la urso: “mi havas pomon, kaj fakte ĝi estas ora, sed laŭ mia opinio, ĝi estas mia!”
“Vi eraras! Tiu ora pomo estas mia! Mia Panjo donis ĝin al mi por mia tria naskiĝtago.”
“Hmmm” grumblis la urso, frotante alterne sian piedon kaj mentonon: “Mi donos ĝin al vi, se vi donos al mi ion de egala valoro.”
“Ekzemple?”
“Ion alian el oro – ekzemple oran fiŝon.”
“Sed mi ne havas oran fiŝon.”
“Do, neniu interŝanĝo.”
Sed la kuniklo memoris pri la fiŝo kiun ĝi vidis en la lago. Ĝi estis ora fiŝo!
“Tamen, mi scias kie trovi oran fiŝon! Mi povos porti ĝin al vi. Ĉu vi havas loĝejon por ĝi?”
“Jes, mi havas fiŝujon – akvarion.Envenu, kaj mi montros ĝin al vi.”
La tri amikoj eniris en la kavernon. Ja estis mallume, eĉ sen sunokulvitroj. Sed ili vidis belan akvarion. En ĝi ili vidis du fiŝojn, unu arĝentan fiŝon kaj unu bronz-koloran fiŝon.
“Mi ŝatas fiŝojn” diris la urso: “Estas konate, ke ursoj ŝatas fiŝojn. Mi amas kaj admiras miajn fiŝojn kaj mi manĝ… manĝigas ilin ĉiutage. Sed mi ĉiam volis kompletigi mian kolekton – per aldono de ora fiŝo.”
“Do, mi portos al vi oran fiŝon, kaj vi redonos al mi mian oran pomon – kaj cetere miajn modajn okulvitrojn.”
“Konsentite” diris la urso.
La tri amikoj adiaŭis al la urso kaj reiris al la lago. Ili kriis: “Fiŝo, fiŝo! Venu al la bordo!”
Post kelkaj minutoj, aperis la fiŝo. Ĝi rekonis la tri amikojn. “Saluton!” ĝi diris: “Ĉu vi sukcesis rericevi vian oran pomon?”
“Ne, ankoraŭ ne! Sed povus okazi! Ĉu vi ne dezirus loĝi en bela akvario? Kun pura akvo kaj regula manĝigo!”
“Hmmm. Mia lago ja estas malpura, kaj mi malfacile trovas manĝaĵojn. Sed krome, kaj ĉefe, en la lago mi nun estas sola. Ĉiuj el miaj amikoj fornaĝis aliloken. Mi ne volas esti sola en eta akvario, eĉ kun multaj manĝaĵoj.”
“Tie vi ne estos sola. Vi havos amikojn!” diris Fifi.
“Eĉ du amikojn.” aldonis Bruno.
“Estas unu arĝenta fiŝo…” diris Keti.
“…kaj unu bronz-kolora fiŝo.” finis Fifi.
“Hmmm. Agrable.” diris la fiŝo: “Kaj, neniu ora fiŝo tie?”
“Neniu. Vi estos la sola:- vi estos la ĉampiono. Ĉu vi konsentas transloĝi?”
“Ĉu la mastro de la akvario estos bonkora kaj zorgema?”
‘Ho, jes,” respondis Keti: “li kelkfoje diris, ke li tre ŝatas fiŝojn.”
“Do, mi konsentas.”
“Bonege. Do, mi plenigos ĉi tiun plastan sakon per akvo kaj vi ensaltu.”
Post duona horo la ora fiŝo vere eniris la akvarion kaj sin prezentis al la du aliaj fiŝoj. Ili ĝoje ĉirkaŭnaĝis.
La kuniklo rericevis siajn sunokulvitrojn kaj la oran pomon. Kontentaj, la tri amikoj iris hejmen. Ĝoje, Fifi montis la oran pomon al la Panjo kaj rakontis ĉion.
La tri amikoj vivis feliĉe kune dum multaj postaj jaroj.
Kaj la ora fiŝo? Ni ne scias. Eble ekestis multaj belaj fiŝetoj. Aŭ eble io alia.
Estas konate, ke ursoj ŝatas fiŝojn.
Sonja MacGill, Hungario

Kategorio C, la unua premio
Kiam la ranoj havis felon
Antaŭ kelkaj jarcentoj , kiam ĉiuj bestoj havis felon aŭ plumojn ,vivis rano kiu estis eltrovema , sed persista.
Unu malvarma vespero, kiam li revenis el la arbaro, kaptinte insektojn por manĝi, li eksentis sin dormema.
Li rapidis al sia dormnesto por dormi.Sed Ii ne povis ekdormi, ĉar li malvarmiĝis.  Mi bezonus kovrilon, kiu varmigus min, la rano diris al si mem.
Dirinte, kaj farinte la rano elnestigis por serĉi materialon kiel kovrilo.

Apud la malgranda strando, blanka cigno staris kaj rigardis la horizonton.La rano saltetis al li kaj demandis:
-Bela kaj eleganta cigno, donu al mi kelkajn plumojn el via korpo.
-Ne, la plumoj apartenas mia korpo, kaj mi ne volas ke kota rano malpurigos ilin. La blankkoloro cigno ekmovigis siajn flugilojn kaj flugis for. Tamen la rano ricevis siajn deziratajn plumojn, ĉar la cigno perdis ilin kiam Ii forflugis.

La rano iris hejmen kun la plumoj, el kiuj li faris kovrilon. Poste Ii enlitiĝis, Ii dormis longe kaj komforte.
Sed la sekvanta tago lin vekigis la cigno.
-Nu,mi ne permesis vin preni miajn plumojn, sed vi ne obeis. Nun mi volas havi ilin returne.
-Vi ne ricevos la plumojn. Tiuj nun estas miaj.
- Tion vi bedaŭros, sed estas via kulpo ,diris la cigno kaj forflugis.
La rano ne aŭdis la lastajn vortojn de la cignon kaj redormiĝis. Sed post mallonga momento,la cigno denove venis.

Sed nun ne estis unu cigno, estis kvar grandaj cignoj kiuj rompis la neston.
-Ni protestas,ni protestas,ni volas niajn plumojn returne, diris la plej granda de ili
- Ŝtelisto! Maliculo! , kriis alia
-Fakte mi faris kovrilon de la plumoj, do mi ne povas redoni ilin, respondis la rano
-Via pediko, vi detruis miajn plumojn!, Nun estis la cigno, kiu estis apud la plaĝo, kiu parolis.
-Mi neniam faros tion denove, Neniam!Mi petas, pardonu min, diris la rano
-Ne , vi prenis niajn plumojn, nun ni prenos vian felon
La cignoj ekŝiris for la felon de la rano per iliaj bekoj, kaj ridegis moke.La rano kriis: 
-Ĉesu, ĉesu! mi petas, ĉesu!
Sed la cignoj daŭrigis dolorigi la ranon. Fine la cignoj forflugis kaj forlasis la honteman kaj tute nudan ranon.

Post tiu tago, neniu rano naskiĝis kun felo.
Miranda Wilson, Svedio
--------------------------------------------------
FABELKONKURSO 2007
Rezultoj

Kategorio A, malpli ol 9-jaragxaj
1. LA MALBONA SUNO, Chiara Goethals, Belgio
Kategorio B, 9-10-jaragxaj
1.-
2. MERLO JOCXJO, Michaela Hanusova, Cxehxio
3. LEPORETO, Dominika Svendova, Cxehxio
Kategorio C, 11-13-jaragxaj
1. DRAKETO, Katka Morkesova, Cxehxio, FABELO INTERNACIA
2. BESTPIEDETO, Zagneta Jandourkova, Cxehxio
3. KIU NENION SCIAS, TIU AL NENIO TIMAS, Eliska Splichalova.

Kategorio A, malpli ol 9-jaragxaj:

LA MALBONA SUNO, Chiara Goethals, Belgio
Fabelo verkita de infano kun la kasnomo „Alice“ kiel konkursajo por la Internacia Fabelkonkurso de la Päätalo-Instituto en la jaro 2007Multaj homoj kredas, ke la Suno vivas eterne, sed tio ne estas vero. La Suno vivas tre longe, sed iam ankau si mortas. Antau sia morto, la Suno naskas infanon. Tiu infano estas la nova Suno.
Okazis iam, ke la Suno naskis gemelojn. Unu el la infanoj estis bona, sed la alia estis malbona. La malbona Suno nomigis Alis, kaj si ne povis resti en la cielo, car tie si mortus pro enuo. Do Alis venis al la Tero por fari malbonon. La nomo de la bona Suno estis Karlijn [Karlen’]. Kiam Karlijn vidis, ke Alis iris teren, si sekvis.
Tio okazis en iu nokto, dum mi dormis en mia lito. Subite igis ekstere tute hele, kaj mi vekigis. Mi rigardis la horlogon: estis noktomezo. Kiel povas esti tiel hele en noktomezo?
Kiam mi rigardis el la fenestro, mi vidis grandan suon sur la strato. Kaj poste mi vidis la Sunon: si staris jam antau la pordo. La Suno havis multajn brakojn kaj multajn gambojn.
Ke si perdis unu suon, tion si tute ne rimarkis. Mi vidis, kiel la Suno formis el sia mano slosilon, kaj eniris en nian domon!
Mi audis, ke la Suno sercis homojn en la teretago. Bone, ke niaj dormcambroj estas en la dua kaj tria etagoj. Do mi havis tempon por veki mian fraton, kaj miajn gepatrojn. Poste mi devis unue lavi min en la bancambro por esti pli veka. Mi kuris tra la tuta granda domo, sed mi ne trovis la Sunon. Subite mi audis mian Panjon krii! La Suno jetis sin el la plej alta fenestro!
Mi iris al mia frato kaj diris: “Iru supren kaj helpu nian Pacjon, sed unue vi surmetu vian kirason, car la Suno estas tie, kaj si estas tre dangera!” Tiam mia frato unue iris al la kuirejo kaj prenis pintan trancilon. Sed dum tiu tempo la Suno jam mem mortigis mian Pacjon ankau per trancilo. Mia frato kuris kontrau si, la trancilon levita por ataki.
En tiu momento, la muro de la cambro malfermigis kiel pordo, kaj Karlijn envenis. Si portis belan robon, kaj sur la dorso si havis flugilojn. En sia mano, Karlijn tenis sorcbastonon. Si vokis: “Haltu!”, kaj mia frato cesis. Tiam mi venis al si kaj demandis: “Cu vi povas forigi tiun Sunon?” Karlijn tuj svingis la bastonon, kaj Alis malaperis. La bona Suno sorcis sin for al la ejo de la mortintaj sunoj, kie trovigis ankau ilia patrino. Sia sorco estis tiom forta, ke ne nur la malbona Suno ne plu ekzistas, sed cio estis, kvazau Alis neniam ekzistis.
La bona Suno Karlijn reiris en la cielon, kaj levigis en la mateno, kiel ciun tagon. Si vivas ankorau nun, kaj ekzistos plu dum longa tempo. Sed iam ankau si mortos, kaj antaue ricevos novan infanon.

FABELO INTERNACIA, Katka Morkesova, Cxehxio
DRAKETO

En malgranda imperio Drakonio vivis unu draka familieto. Drakino Rozalie, drako Julius kaj draketo Dudek. Ciuj nomis lin tenere Dudla. Precipe kiam li ploris siajn drakajn larmojn, kiuj estis tiel same grandaj, kiel lalarmoj krokodilaj. Sed neniu antaudivenis, kial Dudla cetere ploras.
Rozalie kaj Julius estis zorgemaj gepatroj."Kompatemulo Dudla", bedauris lin panjo."Kial li tiom ploras?"
"Li estas simple fiplorulino,"murmuris patro."Vi trodorlotis lin. Drako ne povas esti tiu molulo. Ec kiam li ne havas plori por io, li ploras kiel testudo,"aldonis la patro kutime.Vere li ankau bedauris fileton kiel panjo, sed nur ne volis, ke iu eksciu tion. Li pensis, ke ti ne taugas por la drako.
Al Dudla alvenadis najbarinoj, amikinoj, amikoj,ec kapo de draka gento en Drakonio Gordon I.
"Kun Dudla faras zorgojn ciuj drakoj en nia lando. Ni devas iel kun tiuj larmoj konsili. Mi kunprenos lin en mian drakan groton, ke trarigardu lin kuracistoj el najbaraj landoj," decidis Gordon I.
Kion fari?La gepatroj jesis. Ili sciis , ke la fileton kontrolos la plej bonaj kuracistoj. Eble ili sukcesos trovi kauzon kaj medikamenton je tiu draka ploro.
Kiam kunvenis ce la draketo kuracista konsilio, Dudla kun okkuloj plenaj de larmoj atendis, kion ili faros. Post trarigardo ili foriris en najbaran groton konsili.Dudla restis sola kaj volis komenci denove plori.
"Ho,vi!" ekaudis li malfortan voceton. Li rigardis cirkau, sed li nenion vidis. "Cu vi ne vidas min?" denove li audis la voceton. "Halo,Dudlo, ci tie rekte.,"dauris la voceto.
"Kiu vi cetere estas?"demandis Dudla, kiam li apude vidis...li verdire ne sciis kiun. Estis tio ia draka knabineto, sed eksternorma.
"Mi estas bona draka feino, kiu helpas al malgrandaj draketoj, kiel vi. Kial vi sencese ploregas?"interesis Gula.
"Mi.ne .scias.."rampis el Dudla.
"Rigardu, mi donos al vi mian amikon , kiu al vi helpos, kiam al vi estos malbone,"diris Gula.
"Jes? Montru al mi, kie li estas? "vivigis Dudla. Sed tuj malgajigis, kiam li vidis en sia mano malgrandan guman tubeton sur radeto el artefarita materialo. "Kaj tio estas la amiko por miaj malgajoj?"dubis Dudla kaj volis komenci kun ploro.
"Precize tiel. Elprovu, kiel li funkcias!" stimulis lin Gula.
"Kiel mi povas elprovi lin?" ne sciis Dudla.
"Donu en buson kaj sucu!"
Dudla atenteme kaj kun malkonfido enmetis guman tubeton en sian draketan buson kaj liaj okuloj ekbrilis.
"Kio?" demandis Gula."Bona amiko,cu?"Si ridetis.
"Eminenta. Nun mi sentas min bonege."diris Dudla kun guma tubeto en buso.
"Do, tio estas lia tasko. Vi havas lin de mi, kiel donaceto. Nun mi jam devas flugi, atendas min ankorau aliaj etuloj. Saluton!" disadiauis Gula.
"Kaj kiel vi nomigas?" vokis Dudla, sed Gula jam lin ne audis.
Post momento alvenis kuracista konsilio. Ili restis stari kun malfermitaj busoj., kiam ili vidis, ke Dudla kontente sucas guman tubeton kaj larmoj nenie.
"Kiel tio estas ebla?"nur unu kuracisto estis kapabla tion diri. Sed nur Dudla konis respondon. De tiu tempo jam neniam li ploris, kiam li havis sian amikon sucpecon.
--------------------------------------------------

TUTMONDA FABELKONKURSO POR INFANOJ 2006
Rezultoj:
Kategorio A
Venis du fabeloj kiuj gajnis dividitan trian premion:
3. Pri leporeto: Jan Bauer, Cxehxio
3. Kateto: Jitka Rybkova: Cxehio
Kategorio B
Venis unu fabelo, kiu gajnis la duan premion.
2. Negxulo: Denisa Pavlisova: Cxehxio
Kategorio C
Venis kvar fabeloj.
1. Kial havas testudo kirason: Eliska Splichalova, Cxehxio
2. Vulpino kaj leporo: Nikola Janouskova, Cxehxio
2. Aventuro: Eliska Sidlikova, Cxehxio
3. Dorlotita katino: Karolina Silarova, Cxehxio
Kategorio Grupoj
Venis kvar fabeloj.
1. La tri herboj: Gretel Schumann, Francio
Aniko Slezak, Hungario
Alina Calibe Bruegger, Germanio
Aniko Lilla Hegedus, Hungario
2. La fabelo de Angxela kaj Cedrik: Chaira Coethals, Belgio
Alice Larue, Belgio
Alina Calibe Bruegger, Germanio
3. Historio de jasmeneto: Melissa Morales Sousa, Cubo
Eliany Hernandez Amaya, Cubo
Mainu Garcia Lazaria, Cubo
4. Aventuro el la lando de musoj: Adam Macku, Cxehxio
Michal Fukar, Cxehxio
La premion Fabelo Internacia gajnis la grupa konkursajxo La tri herboj.
--------------------------------------------------
Kategorio C, la unua premio
KIAL HAVAS TESTUDO KIRASON
Granda dio Zeus estis reganto de cxiuj grekaj dioj. Li havis grandan auxtoritaton kaj ofte li havis malbonan humoron. Tiam li cxirkauxjxetadis fulmojn kaj aliaj dioj timis lin.
Zeus invitis al solena edzigxfesta bankedo cxiujn bestojn. Kiam komencis tiu granda tago, la bestoj rapidigxis al gxi. Ili ne povis gxisatendi! Dum cxiu tago ili povis mangxi siaj la plej sxatatajn mangxajxojn, kiom ili volis.
Zeus rigardis ilin kaj gaje ridetis. Poste li eknubigxis: "Kie estas la testudo?" demandis li al Hera, sia novedzino. "Kial gxi ne estas cxi tie?"
Ankaux diino Hera rimarkis, ke la testudo ne alvenis kun aliaj bestoj. "Morgaux mi demandos gxin", diris Zeus.
En alia tago trovis Zeus la testudon, kiu trankvile ripozas sur kota bordo de la rivero. "Testudo, kial vi kiel soleca el cxiuj bestoj ne alvenis al mia edzigxfesta bankedo? Respondu!" ripetis Zeus. La testudo levis kapon kaj flustris per mallauta, timema vocxo: "Cxie bone, sed hejme plej bone."
Zeus ekkolerigxis. Li tiel lauxte kriegis, ke li timigis birdojn, kiuj kun krio elflugis el cxirkauxaj arboj.
"En tiu cxi kauzo vi cxiam portos vian hejmon kun vi cxien, kien vi iros!" Poste Zeus kun granda frapo kaj kun blindiga fulmo malaperis.
La testudo en tiu momento sentis, ke io sur dorso penigxas gxin. Estis tio firma, peza kiraso, kiu gxin tute kovris. La testudo pasxetis for. Videbla estis nur skvama kapeto, pinto de vosto kaj kvar fleksitaj piedoj. De tiu tempo cxiuj testudoj en mondo portas sian dometon sencxese sur dorso.
Eliska Splichalova, Cxehxio
---------------------------------------------------
Kontribuo al la internacia fabelkonkurso de la Päätalo-Instituto por la jaro 2006, grupa kategorio.
LA TRI HERBOJ
1. La sorĉistino-instruistino

Vivis paro en malgranda domo en la arbaro. En iu tago naskiĝis al ili belegaj ĝemelinoj. Lelja estis blonda kun bluaj okuloj, Melja havis nigrajn harojn kaj verdajn okulojn. Ili kreskis,kaj jam tri-jaraĝaj ili scipovis skribi kaj legi. La gepatroj ankaŭ rimarkis, ke iliaj infanoj estas tre lertaj en ĉio, sed ili ne sciis ke Lelja kaj Melja havas eksterordinarajn kapablojn.
Pasas la jaroj. La knabinoj jam iras en lernejon, ili estas sep-jaraj. En iu nokto Lelja aŭdas strangan voĉon de la subtegmentejo. Ŝi vekas Meljan, kaj ili iras kune supren. Ili vidas tie virinon, kun alta ĉapelo, balailo, kaj sablohorloĝo. Ŝi diras: „Saluton knabinoj. Mi estas sorĉistino-instruistino." La infanoj respondas: „Ni ne kredas al vi. Montru viajn kapablojn." Tiam la sorĉistino klakas per la manoj, kaj la sablo en la sablohorloĝo haltas en la aero! La infanoj diras: „Ho, tio estas nur truko." La sorĉistino montras al la fenestro. La ĝemeloj vidas strigon starantan en la aero. Ili komencas timi. La instruistino trankviligas ilin: „Ne timu. Ĉu vi volas lerni magion? Vi havas por tio la kapablon." "Ni ne kredas. Ni estas tute normalaj infanoj." „Diru ‚Estu lumo nun!’, kaj klaku per viaj fingroj." Unue Melja provas, ŝi diras: "Estu lumo nun," kaj ŝi mallaŭte klakas per fingroj. En tiu momento elvenas el ŝia dikfingro malgranda flamo. Melja ne sentas doloron, sed tamen ŝi ektimas, kaj blovas sur la flamon, sed nenio okazas. La sorĉistino mallaŭte diras al ŝi: "Diru laŭte: ‚Mallumiĝu!’"Ŝi faras kion tiu stranga persono diris ĉar ŝi sentas ke nur la sorĉistino povas helpi ŝin. La flamo malaperas, kaj Lelja aplaŭdas ŝin. Ŝi ankaŭ provas, kaj sukcesas. La sorĉistino sidiĝas sur la balailon, kaj diras, ke ŝi venos ankaŭ morgaŭ. Poste ŝi denove kurigas la tempon. La knabinoj estas tre lacaj, kaj iras dormi, kun la pensoj, ke ili estas sorĉistinoj. Dum tiu tempo la sorĉistino forflugas per la balailo.
Ŝi revenas ĉiunokte, haltigas la tempon, kaj instruas al Lelja kaj Melja sorĉi. Post kelkaj jaroj ili jam tute bone lernis sorĉadon. En iu nokto la sorĉistino venas kun granda sako sur la dorso. Ŝi diras: "Ni alvenis al la lasta tago de via lernado. Mi portis al vi plurajn aĵojn. Por vi, Lelja, libelon kaj sorĉbastonon, por Melja katon. Vi ne ricevas sorĉbastonon, ĉar vi lernis per la manoj sorĉi. Do ĝis revido, junulinoj!", kaj ŝi forflugas. La knabinoj donas nomojn al la bestoj. La libelo nomiĝas Lili, kaj estas grandega, tiom, ke Lelja povas sursidi. La kato ricevas la nomon Diksi.
2. Zral
Iun tagon Melja iras en la arbaron kolekti branĉojn por la fajro. Ŝi perdiĝas en la arbaro pro tro multe da neĝo. Dum horoj ŝi vagadas en ne konata parto de la arbaro. Ŝi feliĉe tie vidas dometon kaj tuj kuras al la pordo. Ŝi frapas la pordon, kaj atendas kelkajn minutojn. Viro malfermas la pordon. Li afable enkondukas Meljan, ĉar li vidas, ke ŝi estas duonsveninta pro multa marŝado kaj malvarmo. Li fakte tute enamiĝis en ŝin sed ne diras. Li havas tre malican ideon: metos en ŝian teon ampulvoron kaj malbonfaran eliksiron. Li estas malbona sorĉisto, kaj volas ke Melja estu lia edzino, kaj ankaŭ estu same malbona kaj malica, kiel li.
La sorĉisto ofertas al ŝi varman fruktoteon. Melja tre malvarmas, do ŝi trinkas. Ŝi sentas ion strangan, kaj ŝi pensas pri la domo de ili, kaj pri la familio. Sed ŝi tute ne volas reiri al ili, ŝi jam ne amas ilin. Kaj samtempe ŝi sentas fortan amon al la sorĉisto. La sorĉisto prezentas sin: „Mia nomo estas Zral, mi scias ke vi scipovas sorĉi. Ankaŭ mi scipovas sorĉi." Ŝi respondas: "Mia nomo estas Melja kaj mi vivis en la alia flanko de la arbaro. Sed mi tute ne volas reiri al mia domo, ĉu mi povas vivi ĉe vi?" Zral jam scias kial ŝi tute ne volas iri al sia domo. La eliksiro efikis. Li demandas: „Ĉu vi estus mia edzino?" Melja ĝojas: „Volonte!" Zral kontentas. Post tri tagoj ili geedziĝas.
3. Simbilio
Lelja serĉas dum duonjaro sian fratinon. En iu tago ŝi ekvidas Meljan en la arbaro. Ŝi sekvas ŝin, ĉar ŝi vidas, ke ŝi aspektas iom strange… kvazaŭ sorĉita! Lelja vidas, ke Melja iras en domon, kiu situas tre malproksime de ilia domo. Ŝi enrigardas tra la fenestro, kaj vidas, ke iu viro kaj ŝia fratino kuiras ion. La libelo rekonas: estas malbonfara eliksiro. Tiu eliksiro ne havas guston, nek koloron nek odoron, sed bestoj povas rekoni ĝin. Tiam Zral kisas Meljan. Lelja ektimas. Ŝia fratino kaj la edzo, kiu supozeble estas malbona sorĉisto, kuiras malbonfarajn eliksirojn. Ŝi scias: se ŝi vokas Meljan hejmen, kaj provas paroli kun ŝi, Melja nur sorĉus ŝin.
Nokte Lelja vokas sian instruistinon, kaj rakontas kion ŝi vidis pri Melja kaj tiu viro: rakontas kiel li aspektas. La instruistino diras al ŝi: „Tiu viro nomiĝas Zral, li estas la plej malbona sorĉisto el la mondo. Oni rakontis al mi ke li edziĝis. Mi ja ne kredis kaj ne atentis pri tio sed nun mi scias ke tio estas vero. Mi konas kontraŭsorĉon por tiu problemo, eble ĝi estos efika. Tiu herbo nomiĝas Simbilio, kaj troviĝas en la Lando de la arboj. Bonŝancon!"
Lelja ekvojaĝas jam tiun nokton sur la libelo. La Lando de la arboj estas tre malproksima, ili alvenas post du tagoj, kaj ili surteriĝas en arbaro. Lelja vidis el la aero, ke ĝi estas triangula. Ŝi iras al la unua dometo, kiun ŝi vidas, kaj frapas la pordon. Maljuna virino malfermas kaj demandas: „Kion vi ŝatus, mia infano?" Lelja diras: „Mi estas tre laca. Ĉu mi rajtas dormi ĉe vi?" La virino vidas, ke Lelja estas vere tre laca, kaj enkondukas ŝin en la domon, donas al ŝi vespermanĝon, kaj puran litaĵon. Lelja endormiĝas tuj. La virino ekvidas ion strangan en la poŝo de la knabino. Ŝi rigardas, kio ĝi estas: sorĉbastono! Ŝi pensas: „Mi povas diri al ŝi, ke mi estas sorĉistino, ĉar ankaŭ ŝi povas sorĉi." Matene la sorĉistino diras al Lelja la veron. Ŝi tre surpriziĝas, kaj tuj demandas: "Ĉu vi scias, kie troviĝas en via lando la planto nomata Simbilio?" La sorĉistino respondas: "Kompreneble, sed se vi volas scii, vi devas helpi al mi. Vi devas serĉi la kontraŭsorĉon al la malbelfara sorĉo. Mi iam estis belega feino, sed Zral, la malbona sorĉisto, sorĉis min maljuna, malbela sorĉistino, kiu eterne devas loĝi en kabaneto en la triangula arbaro. Li koleriĝis ĉar mi ne volis esti lia edzino." Lelja diras: "Ankaŭ mi konas Zral. Mia fratino estas lia edzino. Li donis al ŝi ampulvoron. Mi nun serĉas la kontraŭsorĉon. Tial mi bezonas Simbilion. Mi volonte helpos al vi, se vi diros, kie troviĝas tiu planto."
Lelja reflugas hejmen por serĉi en siaj libroj la kontraŭsorĉon de la malbelfara sorĉo, sed ne trovas. Fine ŝi vokas la instruistinon, kiu alportas sian specialan sorĉlibron. Lelja trovas en ĝi la kontraŭsorĉon, kaj rapide flugas denove al la triangula arbaro por resorĉi la sorĉistinon bela feino. La feino ĝojas. Tuj ŝi iras en la apudan ĉambreton, kaj elportas mapon kaj okulvitrojn. Ŝi diras: "Vi prenu la okulvitrojn, kaj sekvu la vojon, kiu estas ruĝa sur la mapo. Vi vidos mortan arbon. Ĝi ne havas foliojn kaj branĉojn. Ĉe la norda flanko de la morta arbo vi trovos la Simbilion. Estas tie tri pecoj, prenu ĉiujn tri, kaj tuj forflugu kun via libelo, ĉar la aliaj arboj estas ankoraŭ vivaj, kaj se vi ne atentas, ili kaptos vin." Dum tiu tempo Zral iras en la triangulan arbaron. Li havas tre malican ideon: li bruligos la arbon, por ke Lelja ne povu preni la Simbilion.
Lelja ekiras kun Lili. Ŝi kunhavas la mapon kaj la okulvitrojn. Ili sekvas la vojon, kiu estas sur la mapo ruĝa. Ili jam preskaŭ alvenis, kiam ŝi vidas Zral marŝanta inter la arboj. Li ne vidas Leljan, do iras plu. Kiam ili alvenas al la arbo, Zral diras: „Brulu!" kaj la arbo komencas bruli. Lelja elsaltas de malantaŭ la arbo, kaj diras la sorĉon: „Akvo helpu min!" kaj elvenas akvo el ŝia sorĉbastono. La fajro estas for. Lelja rapide prenas la tri simbiliojn, saltas sur la libelon, kaj ili forflugas. Ili iras hejmen. Lelja tuj kuiras la eliksiron. Ŝi metas ĝin en botelon, kaj ekiras al la domo de Zral. Ĵus estas nokto, do ŝi devas uzi la lumo-sorĉon. Ŝi alvenas al la domo de la sorĉisto. Ŝi haltigas la tempon, kaj per sorĉo malfermas la pordon. En la kuirejo ŝi enmetas en la teon la eliksiron. Se Melja trinkos ĝin, ŝi fariĝos bona. Lelja iras hejmen.
Matene Melja vekiĝas. Zral ankoraŭ ne revenis. Ĉe la matenmanĝo ŝi volas trinki teon, sed la kato Diksi saltas sur la tablon, kaj renversas la poton. Ĝi scias, ke estas en ĝi kontraŭeliksiro. Melja skribas leteron: „Lelja, se vi estis, kiu metis en nian teon la kontraŭeliksiron, tiam vi faris malbone. Mia kato sentas ĝin. Kaj ne volu min fari afabla kaj bona kiel vi, ĉar mi malŝatas tiajn homojn! Mi ŝatas fari la homojn malgajaj."
Lelja ricevas la leteron, kaj ŝi tre malĝojiĝas. Ŝi vokas la instruistinon, kaj rakontas al ŝi, kio okazis. La instruistino havas ideon: „Estas planto nomata Atlant’, kiu faras, ke bestoj ne sentu eliksiron. Ĝi troviĝas en la maro de la marvirinoj. Mi ne certas, ke ĝi estas efika. Sed provu!" Kaj ŝi forflugas.
4. Atlant’
Lelja flugas sur Lili al la maro de la marvirinoj. La vojaĝo daŭras longe. Ŝi bezonas kvin tagojn. Tie ŝi vidas dometon apud la maro, iras al la pordo, kaj frapas ĝin. Maljuna virino malfermas la pordon. Lelja tuj vidas ke ŝi estas sorĉistino, ŝi ja havas sorĉbastonon en la mano. Lelja demandas: „Ĉu vi scias kiel mi povas akiri la planton Atlant’?" Ŝi respondas: "Jes, sed antaŭe vi devos helpi min. Mi nomiĝas Arlena kaj estis marvirino, sed iun tagon, iu nomata Zral venis ĉi tien kaj provis mortigi la filinon de Neptuno, nia reĝo. Tiam mi volis helpi ŝin, sed kiam mi alvenis, estis tro malfrue. Mi sekvis Zral, li faligis sian glavon, mi prenis ĝin por doni al Neptuno, sed ĉiuj kredis ke mi mortigis ŝin… Tial Neptuno faris el mi homon. Vi unue iru konvinki Neptunon ke mi estas senkulpa, nur tiam mi helpos vin serĉi la planton."
Lelja akceptas. Arlena diras al ŝi ke ŝi devos serĉi konkon, per kiu eblas voki la marvirinojn. Lelja tuj iras serĉi, ŝi rapide trovas kaj tuj vokas la marvirinojn. Du marvirinoj venas al ŝi. Unu el ili estas virino kun blondaj longaj haroj. La alia estas knabino, ŝi havas ruĝajn harojn. Lelja rakontas, kio okazis al ŝi, kaj la marvirinoj donas al ŝi aervezikon per kiu ŝi povos spiri en akvo. Lelja eniras ĝin kun Lili, ili eknaĝas al Neptuno. Sed survoje subite aperas Zral, haltigas ŝin kaj forigas la aervezikon. Lelja preskaŭ sufokiĝas, kaj provas supren naĝi, sed ŝi kaj Lili troviĝas tro profunde. Ŝi kredas ke ŝi mortos, sed la du marvirinoj alvenas kaj ili ĝustatempe atingas la aeron. Lelja svenas en profundan dormon.
Post iom da tempo ŝi vekiĝas. Ŝi estas en la domo de Arlena, Lili estas apud ŝi. Lelja leviĝas kaj demandas al Arlena, kio okazis. Ŝi respondas: „La marvirinoj alportis vin kaj la libelon sur la bordon. Mi tuj venis al vi, portis vin ĉi tien kaj nun vi ĵus vekiĝis."
Lelja tuj reiras al Neptuno, kaj rakontas kion faris Zral, poste ŝi parolas pri Arlena kaj ke ŝi estas senkulpa. Neptuno respondas: „Oni voku la du marvirinojn kiuj helpis vin! Se ili vidis Zral tiam mi kredos vin, sed se ili ne vidis lin, tiam vi mortos!" La du marvirinoj venas kaj diras: „Jes, ni vidis Zral." Lelja reiras al Arlena, kiu jam estas marvirino. Lelja portas ŝin al la maro, kaj ili kune naĝas al Neptuno. Lelja demandas lin: „Ĉu vi bonvolus doni al mi la planton Atlant’?" Neptuno respondas: „Vi rajtas iri serĉi ĝin en la profundo, plej profunde, tie ĝi estas, sed atentu!" Lelja, Lili kaj Arlena iras en la profundon de la maro. Lelja nenion vidas, do uzas sorĉon: „Estu lumo nun!" Ili trovas Atlant’, kaj iras al la surfaco. Ŝi iras hejmen kaj preparas la kontraŭeliksiron el simbilio kaj Atlant’. Poste ŝi flugas per Lili al la nuna domo de Melja, haltigas la tempon, eniras la domon, enmetas en botelon da vino la eliksiron, eliras la domon kaj atendas.
Post iom da tempo Melja alvenas kaj trinkas el la botelo, sed nenio okazas. Lelja iras hejmen kaj vokas denove la instruistinon. Post longa serĉado ili trovas en la sorĉlibro, ke eble Atlant’ malfortigis la efikon de Simbilio. Sed la instruistino scias ankoraŭ unu konsilon: „Vi bezonas trovi ankoraŭ unu planton kiu nomiĝas Eromo. Per ĝi vi povas espereble refortigi la efikon de la Simbilio. Laŭ la libro, Eromo kreskas sur certa nubo en la ĉielo." Poste ŝi forflugas.
5. Eromo
Longe Lelja flugas sur Lili tien-reen tra la ĉielo kaj rigardas la nubojn, sed neniun planton ŝi trovas. Subite ŝi vidas grandan pecon da papero flirti en la aero. Ĉar Lili tre lerte flugas, ili sukcesas kapti la paperon: sur ĝi estas multaj punktoj, kiujn akompanas skribaĵo. Sed mirinde, la punktoj moviĝas! Nur unu el la punktoj ne moviĝas, nek havas skribaĵon. Evidente tio estas vivanta mapo. Lelja volas ekscii, kion montras tiuj punktoj. Ŝajnas ke la skribaĵoj indikas la nomojn de aliaj, kiuj estas ankaŭ en la ĉielo. Bedaŭrinde la mapo ne montras la nubojn. Do Lelja rigardas, kiu estas la plej proksima el la punktoj, kaj flugas tien. Tie ŝvebas estaĵo kun grandaj flavaj flugiloj kaj oranĝkoloraj buklaj haroj, kiujn kuntenas ora rubando. Estas anĝelo, kiu laŭ la mapo nomiĝas Elize.
Lelja salutas la anĝelon kaj rakontas, kio okazis. La anĝelo volas helpi ŝin. Elize diras: "La nubo, kiun vi serĉas, troviĝas iom supre en la ĉielo. Jen mi montras al vi la direkton. Se vi atente rigardos, vi povos iomete vidi la verdon de la Eromo brili tra la nubo." Rapide Lelja flugas en tiun direkton, kaj post kelka tempo vidas de malproksime nubon, kiu aspektas en unu loko iomete verda. Do super tiu loko certe kreskas la Eromo! Sed samtempe ŝi vidas alian nubon kun iu nigra estaĵo en ĝi. Ankaŭ tiu nubo flugas al la Eromo-nubo. Kvankam Lili flugas tiel rapide kiel ĝi povas, la alia nubo alvenas unue. Kaj nun ili rekonas la nigran estaĵon: estas Zral!
Ili vidas, ke Zral per forta puŝo ŝovas la Eromo-nubon tre supren. Lelja kaj Lili postflugas ĝin, sed ju pli alten ili atingas, des pli malfacila iĝas spirado. Fine ili devas rezigni. Per la mapo, ili reflugas malsupren al Elize kaj rakontas pri la malsukceso. Elize diras: „Se vi volas flugi tre alte en la ĉielo, vi bezonas spirnubon, aŭ vi mortos pro manko de aero." Ŝi klakas per la fingroj, kaj en la sama momento Lelja kaj Lili estas ĉirkaŭataj de nubo, en kiu ili povas spiri tre freŝan aeron. Nun ili dankas al Elize kaj sukcesas atingi ĝis la nubo kun la Eromo.
Lelja kun ĝojo prenas unu faskon de la herbo, sed en la sama momento komencas pluvi kaj tondri. Pro ektimo, ŝi faligas la Eromo-faskon, kiu falas teren. Ŝi volas preni novan, sed nun fulmas ĉie en la nubo, tiel ke tute ne eblas atingi la herbon plu. Trista, Lelja revenas al Elize kaj rakontas pri la malbonŝanco. Nun ili kune flugas al la Eromo-nubo, kaj Elize diras: „Ĉesu, pluvo!" Tuj ĉesas pluvi, sed tamen la fulmoj plu frapadas tiel, ke ankoraŭ ne eblas atingi la Eromon. Lelja senespere kovras sian vizaĝon per la manoj. Sed Elize konsolas ŝin: „Vi tamen povas preni la Eromon tra la fulmoj. Vi bezonas por tio specialan pinĉileton." Lelja demandas: „Kiel mi povas akiri tiun pinĉileton?" „La reĝo de la ĉielo havas ĝin." Kaj Elize montras sur la mapo la punkton, kiu ne moviĝas kaj ne havas skribaĵon: „Tio estas la nubkastelo. La reĝo loĝas en ĝi."
Do Lelja kaj Lili daŭrigas sian vojaĝon tra la ĉielo ĝis la giganta kastelo el nuboj. Sed antaŭ la enirejo denove staras Zral. Kiam ili provas eniri, li sorĉas tie tiel fortan pluvegon, ke tute ne eblas trairi. Lelja tamen memoras la sorĉon de Elize kaj vokas: „Ĉesu, pluvo!" Efektive la pluvo denove ĉesas. Zral estas tute surprizita, kaj devas dum momento pensi kun fermitaj okuloj pri nova obstaklo. Sed tiu momento sufiĉas, por ke Lelja kaj Lili eniru la kastelon.
Interne svarmas servistoj. Kiun ajn ili demandas pri la reĝo de la ĉielo, ili ĉiam ricevas la respondon: „Supre! La reĝo estas supre!" Tre multajn ŝtupojn ili devas iri, ĝis ili finfine atingas grandan ĉambron, kie la reĝo sidas sur sia komforta trono en la alia flanko. Li vokas: "Kiu aŭdacas ĝeni?" Lelja respondas: "Mi estas Lelja, kaj mi petas vian helpon en tre grava afero." Ŝi rakontas siajn aventurojn, kaj fine ŝi petas de la reĝo la pinĉileton. La reĝo devas iom pripensi la aferon, kaj parolas kun siaj ministroj. Post kelka tempo, li ordonas al servisto alporti la pinĉileton por Lelja.
Nun Lelja devas unue reflugi al Elize, kio estas per la mapo sufiĉe facila. Elize gvidas ŝin refoje al la nubo, kaj tie ŝi sukcesas per la pinĉileto preni tra la fulmado novan faskon de la Eromo.
Lelja kaj Lili flugas longajn tagojn hejmen. Kiam ili alvenas, Lelja estas laca, sed tamen preparas la eliksiron el Simbilio, Atlant’ kaj Eromo. Ili vokas la instruistinon, kiu rigardas la eliksiron, kaj tiu diras: "Mi estas fiera pri vi. Vi sukcesis kolekti la tri ingrediencojn por la kontraŭeliksiro de la malbonfara eliksiro. Mi esperas, ke ĝi efikas, ĉar la Eromo fortigis la Simbilion, kaj pro Atlant’ ĝi estas nesentebla por bestoj. Ni iru tuj provi ĝin." Ili iras al la domo de Zral. Ili haltigas la tempon, kaj enmetas la eliksiron en botelon da trinkaĵo.
Matene Zral kaj Melja vekiĝas. Ili vokas la katon Diksi, sed ĝi ne sentas la kontraŭeliksiron, do ili trinkas el la botelo. Ili sentas, ke estas en la trinkaĵo io stranga. Melja denove amas sian familion, tuj ekiras viziti ilin. Zral ankaŭ sentas ion strangan, kaj ne plu volas fari malbonaĵojn al la aliaj, kaj komprenis ke li ne plu estas malbona, Lelja venkis la malbonon en li kaj en Melja! Li kuniras, ĉar li volas ekkoni la familion de sia edzino.
Ĉe Lelja Zral rakontas: „Mi estis antaŭe bona, kiel nun, sed malbona sorĉistino sorĉis min malbona per la eliksiro kiun mi ankaŭ uzis kontraŭ Melja. Nun vi resorĉis min bona. Dankon!" Ili vivas longe kaj feliĉe, kaj se ili ne mortis, tiam ili vivas ĝis hodiaŭ.
---------------------------------------------------
Kontribuo al la internacia fabelkonkurso de la Päätalo-Instituto, jaro 2006, grupa kategorio
LA FABELO DE ANĜELA KAJ CEDRIK
Antaŭ longa longa tempo vivis bona reĝo kaj bona reĝino en la kastelo Esperanto en la bombona lando. Ili havis du infanojn, kiuj nomiĝis princo Cedrik kaj princino Anĝela.
En apuda lando loĝis malbona sorĉistino Akranoma. Ŝi daŭre manĝis bombonojn kaj pro tio ŝi estis treege dika. Foje okazis ke ŝi formanĝis la lastan bombonon el sia lando. Sed ŝi volis pliajn bombonojn. Ŝi memoris sian magian globon, en kiu ŝi povis ĉion vidi, kaj diris al ĝi :
"Globo, globo! Montru al mi bombonon!"
Post ĉi tiuj vortoj la magia globo montris, ke en la bombona lando estas milionoj da bombonoj. En la sekva tago Akranoma iris al la bombona lando kaj volis la landon por si mem. Tial ŝi volis mortigi la reĝon kaj la reĝinon. Sed Cedrik volis tuj savi la gepatrojn kaj eĉ diris al sia fratino, la princino: "Forkuru kaj kaŝu vin en la arbaro." Do la princino forkuris. Kuraĝe Cedrik starigis sin antaŭ siajn gepatrojn por savi ilin. En la sama momento la sorĉistino sorĉis lin kato. Poste ŝi mortigis la gepatrojn.
Post longa vagado en la arbaro Anĝela estis trovita de paro, kiu mem ne havis propran infanon. Tial Anĝela iĝis la infano de Maria kaj Lars. Ili ŝangis la nomon de Anĝela al Anna kaj prenis ŝin al ilia domo.
Sed tiu familio estis malriĉa. Pro tio Anna devis multe labori por la novaj gepatroj. Ofte ili traktis ŝin kiel sklavo. Tio okazis ĉar Lars mem kutimis ke infanoj ĉiam devige devas helpi la gepatrojn. Foje Maria estis pli saĝa kaj karesis Annan, sed ŝi timis la koleron de Lars.
En la sekva jaro ili festis la tagon, kiam ili trovis Annan, kiel ŝian naskiĝtagon. Tial Anna ricevis belan katon kiel donacon. Ekde tiu tago Anna kaj ŝia kato, al kiu ŝi donis la nomon Polo, ĉiam estis kune. Foje Anna promenis en la arbaro apud la monto. Survoje ŝi renkontis aliajn infanojn, kiuj nomiĝis Georg, Stefan kaj Linda. Linda estis ĉarma knabino kaj belege aspektis, sed Stefan estis malbela kvankam lia karaktero ankaŭ estis bona.
Anna diris al ili: "Saluton!", kaj la tri infanoj diris kune kaj samtempe: "Saluton!" Tuj la geknaboj iĝis tre bonaj amikoj. Ili ludis en la arbaro kaj iom post iom Anna kaj Georg ekamis unu la alian. Post momento Stefan, Linda kaj Georg iris hejmen por manĝi.
Tiam Anna restis sola en la arbaro apud la monto. Baldaŭ venis la patro Lars. Li estis tre kolera kontraŭ Anna kaj li batis ŝin. Nun Anna estis tre trista. Subite venis Polo, la kato de Anna. La kato saltis sur Lars kaj ekis grati kaj mordi la malbonulon. Post ne longa tempo Lars fuĝis kaj kuris for de la arbaro. En la sama momento Polo reiĝis Cedrik, la princo. Anna demandis la knabon: "Kiu vi estas? Li diris: " Mi estas Cedrik, via frato." "Mia frato?" Anna miris. "Jes, vere, kaj vi ne nomiĝas Anna. Vi estas la princino Anĝela", respondis la frato.
Anĝela miris: "Mi Anĝela… kaj princino…?" Nun Cedrik rakontis: "Jes, kaj Lars kaj Maria ne estas niaj veraj gepatroj, ili trovis vin en la arbaro, kiam vi fuĝis de la sorĉistino, kiu mortigis niajn gepatrojn."
Tiam Anĝela ne plu estis trista, ĉar ŝi retrovis sian fraton. Ili ambaŭ ĝojis kaj dancis ĉirkaŭ la arboj. Post iom da tempo venis Maria. Ŝi ĉirkaŭbrakis Anĝelan kaj diris al ŝi: "Mi amas vin."
Dume en la bombona lando okazis ke la malbona sorĉistino Akranoma mortis ĉar ŝi manĝegis tro da dolĉaĵoj. Tial finfine Anĝela, Cedrik kaj Maria povis reiri al la kastelo Esperanto. Tie ili vivis kune en amo kaj paco, longe kaj feliĉe.
---------------------------------------------------
Fabelkonkurso 2006 , kategorio Grupoj
La tria premio al grupo Amiketoj de Kolibrido el Cubo
HISTORIO PRI JASMENETO
Tiu printempo estis festa epoko por la papilioj kaj la floroj de la gxardenoj, kiuj senpacience sopiris la alvenon de bonfartiga pluvo. Eta jasmena burgxono restis preskaux fermita inter folioj kiuj perdis sian koloron, cxar vorema vauxpo volis formangxi cxiujn bongustajn burgxonojn.
Kelkaj tagoj pasis, kaj la gxardenisto vidis mire kiel flugis multaj koloraj papilioj inter tiuj floroj. Iliaj koloroj estis tiuj de la cxielarko.
Blankaj lilioj, flavaj kaj orangxaj sunfloroj kaj ses lekantoj estis lulataj de la norda venteto kiu anoncxis fresxan pluvon.
La jasmena burgxono sentis fortan doloron proksime de la kaliko kaj restis sen diri ion.. Minutojn poste gxi kriegis : "Kia doloro! Aj! Aaaaj! Mi memoras nenion. Kie mi trovigxas?"
Gxi ploris dum kelkaj minutoj sen scii kion fari. Tiuj minutoj sxajnis horoj. Kiam gxi denove rekonsciigxis, gxi vidis sin en grandega korbo kun multaj brancxoj kun velketaj flavaj folioj. La floretoj sur tiuj brancxoj estis kriplaj kaj malbelaj, kiel la jasmena burgxono mem.
Tiam gxi komprenis, ke la gxardenisto estis fortrancxinta gxin kaj nun forigis gxin kun la aliaj en la gxardeno, kiun gxi ege amis. Gxi iom post iom ekkuragxis kaj diris:"Vere mi ne plu estas bela. Mi ne plu estas inter miaj amikinoj, la papilioj. Mi donos nek mian nektaron nek mian odoron. Se almenaux mi utilus kiel sterko, per mi kreskos felicxe novaj floroj gxis la alveno de la nova printempo.
Eliny Hernandez Amaya, Melissa Morales Sousa, Mainu Garcia Lazaria
--------------------------------------------------
Kategorio Grupoj, la 4-a premio, 2006
AVENTURO EL LANDO DE MUSOJ
Estis iam unu muso kun nomo Tod. Iam Tod iris promeni, sed surprizis lin du musaj soldatoj. Ili diris, ke li devas iri kun ili. Kune ili alvenis en armean tendaron kaj Tod pensis, ke ili volas fermi lin en malliberejon. Sed la soldatoj algvidis lin ecx al regxa tendo kaj la regxo kavalirigis lin. Tuj li ankaux al Tod anoncis, ke li estas malsana. Tod devas anstatauxi la regxon en la batalo. La regxo komisiis Tod komandadon de la armeo. Li diris al Tod, ke li planu atakon je imperio de ratoj. Tod, do, eliris el la tendo, iris al mapo. Li vidis, ke eblas okupi la ratan imperion el flankoj kaj el mezo. Tiamaniere estos la imperio cxirkauxigita. Tod alvokis generalon, cxion al li klarigis. Matene li ordonis komencon de la atako. La musa armeo ekmarsxis al lando de la ratoj.
Musa maldekstra flugajxo
La musa armeo komencis per la atako el maldekstra flanko. Kiam ili komencis formigxi, en tiu momento estis auxdebla el malproksimeco forta piedfrapado. La musoj komencis militan krion kaj elkuris antauxe. Subite aperis antaux ili la ratoj kaj rategoj. La batalo evoluciis bone por la musoj, ili komencis reirigi malamikojn.
Musa dekstra flugajxo
Tie cxi batalo por la musoj ne evoluis tre bone. La rategoj komencis ilin reirigi. Subite aperis tie la musa generalo, kiu estis pli granda ol aliaj musoj. Li komencis mortigi la ratojn po dekoj. Neatendite aperis sed tie la regxo de ratoj, kiu kuratakis kontraux la musa generalo. La musa generalo kuratakis kontraux la rata regxo kun sia hakilo kaj glavo. Ili kunpusxis, sed la rata regxo estis pli granda ol lamusa generalo. Li elpusxigis al la musa generalo la hakilon. La generalo rapide volis eltusxi la glavon, kiu estis en glavingo. La generalo eksvingis kaj pikis la ratan regxon en koron. Aliaj ratoj rapide kapitulaciis. Ankaux en centro la ratoj kapitulaciis kaj ankaux la rategoj en maldekstra flugajxo kapitulaciis.
Kaj cxiuj musoj vivis felicxe gxis la morto. Tod trovis edzinon kaj ili havis multe, multege da infanoj.
Adam Macku kaj Michal Fukar, Cxehxio
--------------------------------------------------


FABELKONKURSREZULTOJ 2005

Kategorio A:

1. La donaco : Anna Bolognesi, Italio
2. Hundidetoj unue ekskursis: Denisa Foglova, Cxehxio

Kategorio B:

1. La atako de la drako:  Giuseppe Bolognesi, Italio
2. La eta sireno:  Federica Guerra, Italio
3. La kankro kaj la leono:  Damir Slepnjov, Rusio
4. Familio Urtika:  Mihaela Slavickova, Cxehxio

Kategorio C:

1. Koro de feino:  Chiara Bolognesi, Italio
2. Fabelo pri maljuna hundo:  Nicola Janouskova, Cxehxio
3. Malobeema klaso:  Karolina Silarova, Cxehxio
4. Pluvombrelo:  Miriam Merkudova, Cxehxio
5. La urso Fik:  Aneta Cisarova

Kategorio Grupoj:
1. Princino Liliana kaj la blanka cxevalo: Alice Larue, Belgio
                                                             Aniko Hegedus, Hungario
                                                              Gretel Schumann, Francio

La cxefan premion FABELO INTERNACIA 2005 gajnis la grupa konkursajxo `Princino Liliana kaj la blanka cxevalo`.
Kategorio A, la unua premio

LA DONACO
Estis iam infano nome Tomaseto, kiu demandis al Lucia igxi sia amikino. Lucia estis knabino tre dorlota kaj neniam kontenta pri kion havis, tiel sxi petis rugxan rozon, kiel signo de amikeco. Li ne sciis kiamaniere agi, cxar estis vintre, kiam rozoj ne povis flori.
Tuj li iris cxe koboldo Zingibro, sia fidela amiko, kaj lin petis pri helpo. Rapide, ili kune laboris kaj faris blankan rozon el papermacxajxo, kiun mergis en marmelado el ribo, hejmefarita.
Kiam Lucia ricevis rugxan rozon, miris kaj petis fragojn kaj cxerizojn. Tomaseto reiris cxe Zingibro, kiu prononcis magian formulon kaj la fruktoj aperis.
La infano revenis cxe Lucia, kiu volis scii kiel sin provizigxis tiujn fruktojn. Auxdinte la historion, sin kortusxigxis pro la granda amikeco kreskinta inter ili. Fakte, neniu donacis al sxi ajxon tiel altvaloran, akiritan de kunlaborado inter du amikoj.

Verkis: Anna Bolognesi, Italio

--------------------------------------------------

Kategorio B, la unua premio


LA ATAKO DE LA DRAKO

En vilagxo proksime de kverka arbaro, vivis en paco multaj gnomoj. Nur unu estis malbona, jam antauxe forigita, cxar li faris spitojn al cxiuj kaj neniam volis trankviligxi.
Unu tagon, li kaptis junan drakon, nome Rikardo, kiu vagis tra la montaro, gxin devigante semi teroron kaj ruinon en la tuta lando. Li pensis ankaux vengxi pri suferita ekzilo.
Por efektivigi sian diablan planon, li uzis la senkulpan drakon.
Li kondukis Rikardon en landon cxe la bazo de aktiva vulkano, kie kreskis magia herbo: cxu iu gxin mangxis, povis flugi kaj fajrokracxigi.
Jxus mangxis tiun herbon, Rikardo sentis grandan brulumon en la gorgxo kaj en la stomako, kaj tuj poste ekkracxis fajron, samtempe sentis kreski flugiletojn malantaux la sxultroj.
La mallojala gnomo rikanis, konvinkita ke sia diabla plano funkciis.
Li rajdis drakon, kiu antauxe ekflugis super vilagxojn, kaj poste li gxin incendiis.
La vilagxanoj terurigxis sed, per granda curagxo alkuris estingi flamojn kaj savis grandan parton de domoj el dangxero.
Fine, la pli sagxaj el la gnomoj maljunaj kunvenis por kontrauxataki, sed ili ne sukcesis, cxar la malica gnomo, kune kun tiu drako estis tro potenca kaj kapablas repusi iliajn atakojn.
Al la krepusko, araneeto kaj malgranda rauxpo alproksimigxis al Konsilantaro de la maljunuloj kaj proponis planon vere funkcianta.

Simpla plano:
Nokte, araneeto kaj rauxpo rajdas unikornon kaj eniras en arbaron, kie drako kaj gnomo dormas; rauxpo truas flugilojn al drako, tiel gxi ne povas flugi; araneeto teksas rezistan araneajxon por senmovigi manojn kaj piedojn de la gnomo.

En la komenco, la pliagxaj dubis, sed post gxusta pripenso ili taksis ke la plano tauxgas por savi la vilagxon.
Tiu nokto la plano funkciis, kiel antauxvidis la du malgrandaj ruzaj animaletoj.
Tutajxo iris senprobleme kaj la terura gnomo estis kaptita kune kun lia drako.
La vilagxestro proponis al la gnomo reiri al la vilagxo, kondicxe ke li plu ne faris spitojn kaj helpis al la rekonstruo de domoj ekbruligitaj.
La malbona gnomo komprenis ke estis la momento de sin korekti, kaj, poste, li dedicxis sian tempon en la rekonstruo vilagxo. Li igxis tre lerta lignajxisto, ankoraux hodiaux satinda pro sia talento, cxiam preta helpi novajn gnomojn. De tiam, cxiuj vivas felicx.
Cxu la drako? Bone. Li havas familion cxe la bazo de la aktiva vulkano, kie sia edzino preparas bongustajn mangxajxojn kun vulkana herbeto.

Verkis: Giuseppe Bolognesi, Italio
--------------------------------------------------

Kategorio C, la unua premio

KORO DE FEINO

Estis iam, en malproksime vilagxo, regno logxata de malsamaj feinoj: lazuraj, forgesemaj, ridindulinoj...La feinoj estis blondaj, kun cxielkoloraj okuloj sed, inter ili, vivis ankaux Sonoriletino, feino pli malgranda ol aliaj, kun nigraj haroj kaj grandaj, verdaj okuloj.
La aliaj feinoj traktis sxin respekte sed, kauxze de sxia malalta staturo, ne multe taksis sxin kaj ne invitis sxin ludi. Fakte, ili pensis ke sxi ne kapablis ludi kaj, vidante sxin sur strato de regno, flustris:"Rigardu kiel estas malgranda, sxajnas grilon"! Sxi sxajnigis ne auxdi, sed sentis sxin sola kaj malmulte grava.
Unu fojo cxiujare, cxiuj feinoj iris al Suno, por plenigi sin per energio kaj varmo, kaj tiu cxi jare Sonoriletino demandis specialan donacon: Sxi volis igxi pli alta! "Ho potenca Suno, mi estas malgranda kaj vi, kiu eble ne ekvidis min, farigu min grandan kiel miaj kunulinoj!"
La Suno respondis:"Mi ne scias cxu mi kapablos, sed mi helpos vin".
La feineto deziris pruvi sian grandecon, spite sia staturo, kaj decidis reveni per si mem, irante esplori la mondon. Sxi alvenis en malluman kaj malvarman vilagxon. Cxiuj domoj estis lumitaj kaj varmigitaj per fajreto, escepte unu.
Sonoriletino haltis sur brancxoj de arbo kaj demandis frostigxitan paseron: "Kiu logxas en tiu malluma kabano, funde de la vojo?" Gxi respondis:"Muelisto kaj sia familio. Ili estas tre malricxaj kaj, malgraux la helpoj per vilagxanoj, ne scias kiel varmigi sin".
La feineto klopodis, silente eniris en tiun hejmon kaj ekbruligis fajreton. Tre baldaux, bela varmeto plenigis la cxambron. La sekvanta mateno, la muelisto vekigxis kaj vidis la brulantan fajreton kaj brullignon. Tuj vekigis la tutan familion kaj kune, kontentaj, eliris, rakontante al la najbaroj kio okazis. Cxiu sercxis la bonfaranton, sed neniu sxin trovis.
Cxiuvespere Sonoriletino reiris por varmigi la familion, sed nokto post nokto la varmeto malpliigxis gxis kiam, sxi komprenis ke sxi estas donanta sin mem. Sed ankoraux sxi volis donaci.
Sxi jxetis blindigan flagrobrilon kiu vekigis la mueliston. Tuj, li ellitigxis kaj trovis strangan semeton sur la brulanta kameno. Li komprenis ke gxi ne estis komuna semo. Li eliris kaj gxin semis apud la dometo.
Matene, je la vekigxo, la filoj de la muelisto eltrovis belegan arbon florplenan kaj rugxajn cxerizojn, propra proksime de la kabano. Cxiuj mangxis gxis sate kaj al al tuja surprizo sekvis mirego, vidante ke la arbo neniam perdis siajn florojn kaj konservis siajn fruktojn.
La notico de tiel magia evento pasis tra la tutaj regnoj kaj alvenis ankaux al tiu de feinoj, kiuj tuj rekonis en gxi la interveno de Sonoriletino. Fine, ili komprenis ke la grandecon oni ne mezuris per staturo sed per koro
Klordalizo, feino la plej multagxa, iris en la vilagxon, trovis la arbon kaj diris al Sonoriletino ke sxi ne devis pruvi esti granda, sed la feinoj deziris ke sxi revenis kaj regis.
La feineto malakceptis kaj aldonis ke sxi deziris auskulti kriegojn de infanoj, kiuj ludis sur siaj brancxoj kaj ilin nutrigi per siaj fruktoj.
De tiam, en la regno de feinoj oni rakontas la historion de malgrandagranda feino.

Verkis: Chiara Bolognesi, Italio.

--------------------------------------------------

FABELO INTERNACIA 2005

Princino Liljana kaj la blanka cxevalo

Estis iam tre bela sovagxa blanka cxevalo. Gxi vivis tute libere, gis iun tagon venis maliculoj, kaptis la cxevalon, kaj devigis gxin labori en ilia minejo. La cxevalo devis vivi la tutan tempon subtere kaj tiri pezajn cxarojn plenajn de karbo. Aldone gxi nur ricevis putrantajn terpomsxelojn kiel mangxojn, kaj la maliculoj batis gxin, kiam gxi tiris la cxarojn tro malrapide. Iam, la plej malica el la maliculoj batis gxin tiel forte, ke la cxevalo tre koleris. Gxi provis rebati per siaj antauaj hufoj, kaj cxe tio la sxnuro sxirigxis, per kio gxi estis ligita al la cxaro. Tuj la cxevalo komprenis sian sxancon, kaj kuris el la minejo eksteren en la arbaron.Okazis, ke tiu estis la arbaro cxirkau la regxa kastelo, en kiu la filino de la regxo, princino Liljana, kutime promenadis en la posttagmezo. Liljana ofte vizitis sian amikon Jxaki, kiu logxis en kasxita kabano kaj estis tre malricxa. Tial la princino kutime kasxprenis kelkajn mangxajxojn de la abunda tagmangxo en la kastelo !
 por donaci al Jxaki. Ankau en tiu cxi tago, sxi portis korbon kun fromagxo, karotoj kaj pano, kiam subite sxi vidis ie inter la arboj ion blankan. Kauxrante sxi alproksimigxis al la loko, kaj trovis tre belan blankan cxevalon. Tamen la cxevalo aspektis iom magra, kaj kelkloke gxi havis vundojn, sxajne cxar iu batis gxin. Gxi ankaux estis malpura - cxie makulis gxin karbopolvo. Sed belega gxi ja estis, kaj princino Liljana tuj enamigxis en gxin.Kiam la cxevalo ekvidis la princinon, unue gxi ektimis, sed cxar gxi estis tre malsata, gxi ne tuj forkuris. Ja gxi flaris ion mangxeblan en la korbo, kiun la princino portis. La princino rigardis la cxevalon rekte en la okulojn, ekstaris, kaj malrapide, pasxon post pasxo, aliris gxin, etendante la korbon. Kvankam la cxevalo estis sovagxa, gxi ne povis rezisti la malsaton, kaj formangxis cxion el la korbo. Kaj poste gxi ecx permesis al la princino grimpi sur gxian dorson. Unue malrapide, poste pli kaj pli rapide ili rajdis tra la arba!
 ro. Kiel princino, Liljana kutimis rajdi, sed cxi-foje sxi ja povis te
ni sin nur cxe la kolhararo, kaj preskaux falis de la cxevaldorso.Tiel la du novaj amikoj atingis gxis la malantauxa flanko de la kastelo, kie situis sekreta pordo. Estis iom malfacile konduki la cxevalon tra la malvasta sekreta koridoro, kiu finigxis en la dormcxambro de la princino. Tie la princino purigis la felon de la cxevalo, flegis gxiajn vundojn, kaj donis abunde por mangxi. Sxi iris ankaux en la regxan cxevalejon por kasxe preni jungilon kaj bridojn, por ke sxi ne denove minacu fali.La sekvan matenon, la regxo venis al la pordo de la dormcxambro, cxar li emis je frumatena rajdado antaux la matenmangxo, sed mankis jungilo kaj bridoj en la cxevalejo! Longe li devis frapi la pordon, gxis Liljana finfine vekigxis. Rapide sxi ordonis al sia nova amiko kuri en la sekretan koridoron, kaj iris malfermi la pordon al sia patro. Sed pro la abunda mangxo, la cxevalo jam redikigxis kaj ne plu sukcesis premi sin en la koridoron! Kiam la regxo vidis la postajxon de la cxevalo, li !
 tre koleris. Timigite, la princino vokis: "Kuru, mia cxevalo!" En tiu momento, gxi finfine sukcesis trairi, kaj ankaux Liljana postkuris.La regxo, kiu tre amis sian filinon, timis, ke sxi ne plu revenos en la kastelon. Tial li ordonis al sia cxasisto sercxi ilin en la arbaro, kaj mortigi la cxevalon. Ne dauxris longe, gxis tiu trovis ilin, kaj tuj li pafis al la besto. Lauxte gxi henis, kaj falis surteren. Do la cxasisto reiris al la regxo kaj raportis, ke li sukcese plenumis la ordonon.Fakte la cxasisto trafis gxuste sur la jungilon, kiu bremsis la kuglon. La cxevalo estis dolore vundita, sed gxi ne mortis. Liljanan kaptis granda timo, kiam sxi vidis sian amikon fali, sed poste sxi konstatis, ke la cxevalo ankoraux vivas. Tuj sxi kuris al sia amiko Jxaki. Tiu plendetis: "Mi atendis vin hieraux, sed vi ne venis." Tiam sxi rakontis al Jxaki, kio okazis. Kompreneble li pardonis, ke sxi ne alportis al li mangxajxon. Rapide li prenis el malluma angulo de sia kabaneto kelkajn ku!
 racherbojn. Per tiuj, la cxevalo resanigxis mirinde rapide.La regxo du
m la sama tempo esperis, ke lia filino forgesos rapide la cxevalon, kiun li kredis morta. Sed dum la tuta tago kaj la tuta nokto la princino ne revenis en la kastelon. Do li ordonis al sia lignohakisto kontroli, cxu la cxevalo vere mortis, kaj kien malaperis la princino. Post tempeto tiu trovis la cxevalon ligita apud la kabaneto, kie Jxaki kaj la princino ankoraux profunde dormis. Li forkondukis gxin al kasxita groto, kaj kun helpo de siaj kolegoj rulis gigantan rokon antaux la enirejon.La tutan tagon, Liljana kaj Jxaki vane sercxadis la cxevalon en la tuta arbaro. En la vespero de la dua tago, Jxaki diris al la princino: "Ni sercxis dufoje en la tuta arbaro. Ni rezignu nun?" Sed Liljana ne volis rezigni: "Ni sidu kaj pensu: gxi ne povas esti glutita de la tero!?" "Sed ja!" vokis Jxaki. "Cxu vi ne memoras tiun groton en la mezo de la arbaro. Ni pasis antaux gxi kelkfoje, sed ni ne enrigardis." "Kompreneble ne." respondis la princino. "La enirejo estas fermita per granda rok!
 o." "Tamen gxi estas la sola loko, kie ni ankoraux ne rigardis." Jxaki kunvokis amikajn bestojn el la tuta arbaro, kaj per kunigitaj fortoj ili sukcesis forruli la rokon. La cxevalo pasigis teruran tempon en la groto. En plena tenebro, gxi povis palpi per siaj hufoj skeletojn, kaj auxdis la akran fajfadon de la ratoj, kiuj certe atendis ke gxi mortu. Kiam finfine la amikoj malfermis la enirejon, gxiaj okuloj estis blindigitaj pro la lumo. Liljana tuj kun granda gxojo kuris al sia amiko, kaj svingis sin sur gxian dorson. Sed la cxevalo nur timis, cxar gxi ne rekonis la princinon, dejxetis sxin kaj kuris for.Liljana kredis, ke la cxevalo ne plu amas sxin, cxar sxi kauxzis tiom da suferoj al gxi. Trista sxi reiris hejmen, ensxlosis sin en sia cxambro kaj ploregis sencxese. La regxo, kiu tre gxojis pri la reveno de sia amata filino, ne kapablis konsoli sxin. La sekvan tagon, sxi ne plu eltenis la grandan malgxojon, iris al la kastela lageto, kaj jxetis sin en la akvon por droni!
 . La regxo vidis tion de sia balkono, kaj jam volis ekkuri al la laget
o, kiam li vidis de la alia flanko alkuri la blankan cxevalon! Ja la cxevalo ne forgesis sian amikinon, kaj revenis, por peti pardonon, ke gxi forjxetis sxin. La regxo vokis: "Liljana jxus dronis en la lageto!" Tiam la cxevalo senhezite postsaltis en la akvon. Pasis longaj sekundoj, gxis gxi reaperis cxe la bordo kun la senkonscia princino sur sia dorso. Nun la regxo vere kuregis al ambaux, kaj skuis sian filinon: "Liljana, Liljana, cxu vi ankoraux vivas?!" Tiam sxi malfermis la okulojn, kaj diris: "Pacxjo! Mia cxevalo! Mi amas vin! Mi amas vin ambaux!" La regxo respondis: "Ankaux mi amas vin ambaux!" De tiu tago, la cxevalo rajtis resti en la kastelo, kaj vivis ankorauxlonge kaj felicxe kun princino Liljana.
Verkis: Alice Larue, Belgio
            Aniko Hegedus, Hungario
            Gretel Schumann, Francio

--------------------------------------------------
2004
Jen la rezultoj de cxi-jara fabelkonkurso:
Kategorio A:
1. Konkursfabelo el Fora Nordo: MONIKA GORALCZYK, POLLANDO
2. Pri perdita hundeto: DENISA PAVLASOVA, CXEHXA RESPUBLIKO
3. Fabelo 2: MONIKA GORALCZYK, POLLANDO

Kategorio B:
1. De la mallumo al la lumo: FRANCESCO BENTIVOGLI, ITALIO
2. Leontodo kaj formiko: DINARA BUZANAKOVA, RUSIO

3. Sorcxa fungo: RAMIL KOSBIEV, RUSIO

Kategorio C:
1. Makulul KARINA MACGILL, HUNGARIO
2. Kiu forrabis epifanian feinon?: SILVIO RAVAIOLI, ITALIO
Aldone la premion LA FABELO INTERNACIA gajnis la fabelo de Karina MacGill, Makulul.

Kategorio A, la unua premio:
Konkursfabelo el Fora Nordo
Ekzistis lando kies homoj vivis en mallumeco. Ili nomigxis tur-logxantoj, cxar ili logxis en turoj konstruitaj el musko. Proksimume estis sepdek malgajaj homoj kun granda grego da boacoj.
Foje vizitis la tur-logxantojn maljuna viro alveninta sur ora rangifero. Lia visagxo serena kaj sagxa tre placxis al la tur-logxantoj. La alveninto rakontis, ke homoj povus vivi felicxe, se ili ricevus Sunon bele brilantan. Tamen la malgajaj homoj cxirkauxantaj la rakontiston susuris, ke ia Suno certe malestas, kaj ke ili devas forpeli la mensogulon. La tur-logxantoj volus fari tion, sed la musko dispordigxis kaj la maljunulo malaperis.
Vivis inter la tur-logxantoj junulo, kiu kredis, ke ie ekzistas la Suno. Iu tage musko disfendigxis kaj antaux la junulo aperis ora boaco diranta: - Sidu! Kaj ili forveturis longe...mallonge...gxis ili ekvidis homon kun longa barbo gxis genuoj. Nia junulo demandis: - Kiamaniere oni povus ricevi peceton da Suno? La maljunulo respondis: - Vi devas preni po unu haro de cxiuj tur-logxantoj kaj fari skatolon.
Do la junulo revenis tra marcxoj, tra nigraj lagoj, prenis po unu haro de la tur-logxantoj, lerte traplektis ilin kaj faris skatoleton. Poste ili alvokis la oran boacon kaj ili kuris longe...mallonge...gxis aperis granda, rugxa, ronda forte brilanta Suno. Gxi demandis: - Cxu vi ne timas? Mi ardas forte! - Ne, respondis la junulo kaj la skatoleto farita el haroj malfermigxis. Tuj ensaltis en gxi peceto de la Suno.
La junulo revenis al la lando de mallumeco tra nigraj lagoj kaj marcxoj. Tie la skatoleto radie brilanta malfermigxis. Cxio cxirkauxe verdigxis, la marcxoj sekigxis, la lagoj bluigxis. La homoj de nun vivis en lumeco kaj farigxis gajaj.
Monika Goralczyk
Pollando


Kategorio B, la unua premio:
De la mallumo al la lumo
En malnova subtegmento, kie la araneoj trankvile teksis siajn araneajxojn, en la plej terura mallumo kaj en la plej absoluta silento, iun tagon, subite penetris venka suna radio.
Plusxa urseto, suficxe senhauxtiga kaj kun tre difektita orelo, malfermis okulon kaj surpriza pro novajxo de tiu lumo, cxirkauxe sin rigardis. Gxi ne estis sola.
Forlasita en angulo, ne fora de gxi, ankaux eta ligna soldato, abunde difektita pro splitita ligno kaj senkolorigxa uniformo, rigardis lin mira...cxar gxi ne sin vidis sola. Li ankaux mallume dormis de longe!
Neatendite, la urseto komencigxis paroli al gxi: "Cxu vi ankaux cxi tie? Rigardu kiel ni reduktigxis! Kiu scias de kiam ni dormis? Vere ni estas forgesitaj!"
La eta soldato atente lin auskultis, poste respondis: "Jes, vi estas prava. Sed almenaux la dommastreto nin konservis kaj neniam jxetis nin en la balaajxon!"
Sed la urseto, malgaja, dauxris: "Kiu scias, eble estus pli bone trovigxi en publika rubejo: dormi sub libera cxielo, anstataux en cxi tiu malluma kaj pulva subtegmento!"
La soldateto malsame pensis kaj diris, malbone rigardante al sia ludkunulo: "Ne! Absolute ne! Cxi tie, en tiu domo, ni multe ludis kune kun tiu infano, la eta dommastro. Ni amuzigis lin kaj amusigxis. Gxuste vi! Li cxiam tenis vin enbrake kaj ridis kontenta. Cxu vi memoras?"
La urseto versis larmon, du, tri...kaj la eta soldato lin cxirkauxbrakis kaj diris ameme: "Kuragxu! Ni plenumis nian devon. Se ni ne venus en cxi tiun domon, ni neniam provus la gxojon farigi felicxan infanon!" Sed li ne povis fini sian pensadon, cxar vira, lauxta, fortika kaj familia vocxo diris: "Ha, jen cxi tie, Georgeto, la sxatataj ludiloj, de kiam mi estis kvarjara infano kiel vi!"
"Jes, pacxjo. Vi estas prava! Kiel ili estas cxarmaj! Rigardu, ili sxajnas kontentaj vidi nin!"
La pacxjo aldiris: "Eble ili estas vere tiel, precize kiel mi, nun, pro eltrovis peceton de mia infaneco. Pluku ilin. Ni ilin bone purigos, tiel ke ili amuzigos ankaux vin kaj viajn amikojn."
Francesco Bentivogli
Italio

Kategorio C, la unua premio kaj la premio La Fabelo Internacia:
Makulul
Iam estis eta kobajo, Makulul, kiu vivis kune kun la patrino kaj la fratetoj en besto-butiko, meze de Bonaero. En apudaj kagxoj estis multaj interesaj, ekzotikaj bestoj - fisxoj, birdoj, mamuloj - cxiujn, kiujn oni povis imagi. Iam, Makulul komencis paroli kun papago. La papago estis tre malfelicxa. Kial?
"Ne placxas al mi cxi tiu loko. Mi volas iri hejmen."
"Cxu cxi tiu loko ne estas via hejmo?"
"Ne, kiam mi estis eta, mi memoras ke mi ne logxis cxi tie malantaux kadroj, kaj ne cxiam mi mangxis pomojn. Mi memoras kiam mi flugis en la praarbaro kaj havis cxiujn miajn plumojn. Estis tiom bone flugi inter la lianoj kun la aliaj bestoj. Kaj vi - de kie vi venas?"
Makulul pensis pri tio. Li povis nu´r respondi: "Mi ne scias."
La kobajo lacigxis de tiom da rakontado kaj iris dormi.
La venontan tagon, la kobajo vidis ke la serpento estis malfelicxa. Ankaux li volis reiri al sia hejmo kaj viziti siajn amikojn. En sekvaj tagoj, li parolis kun la fisxoj kaj eksciis ke ili devenas el koral-rifoj. Sed kiam la bestoj demandis al la kobajo, de kie li venas, li devis respondi: "Mi ne scias."
Tiun tagon li jam ne povis dormi. Li demandis al Panjo: "De kie mi devenas?" Panjo pripensis iomete kaj respondis: "Mi kredas ke ni devenas de Peruo, sed mi konas neniun kiu estis tie."
"Rakontu pri tiu loko!"
"Vi povas kuri libere, kien vi volas, mangxi kion vi volas, nur ke estis iom dangxera loko."
"Laux mi indas iri tien."
Tiun nokton li songxis pri la praavoj kaj la inkaoj. La praavo vokis al li, ke li devas iri viziti siajn kuzojn kaj parencojn, cxar tiuj pragefiloj havas problemon. Homoj forigis la arbaron kie ili vivas.
"Vi devas veni kaj trovi por ili lokon, kie ili povos vivi", diris la praavo.
La sekvan tagon, li rakontis al la Panjo la songxon. Sxi diris ke tre dangxere estos. Sed sxi permesis al Makulul foriri, se li vere volas. La gefratetoj ne rajtis iri - li iros sola kaj promesis reveni.
Makulul atendis ke la vendisto purigu la kagxojn. Li eltrovis planon. Li komencis dismordi la plaston de la trink-botelo. La tuta akvo disfluis en la kagxon. Cxiu kobajo kriis kaj sxrikis. La vendisto venis kaj vidis ke li devas purigi cxion. Li deprenis la kagxon de la alta breto kaj transmetis la bestojn. Makulul, kiam estis lia vico, skrapis la manon de la butikisto kiu kun granda krio lasis lin. Li saltis teren kaj, vidante ke envenas acxetanto, tuj kuris en la straton.
Li vagis en la urbo, mangxis kelkajn fruktojn kaj foliojn. Iam li auxdis vocxon: "Ne! Ne! Ne metu tiujn kestojn tien! Ili devas iri al Peruo en tiu kamiono."
Do, Makulul saltis en la keston. Li vidis ke felicxe gxi estas plena je fruktoj kaj legomoj. Li sidis tie mangxadis la fruktojn tra pluraj tagoj kaj noktoj - gxis li perdis la senton pri tempo.
Inter la bananoj li trovis ranon.
"Kion vi faras cxi tie?" li demandis.
"Mi logxis en banan-farmo. Kie mi nun estas? Mi estis enpakita. Kien ni iras?"
"Al Peruo - mi esperas" respondis Makulul: "Al alt-ebenajxo."
"Ho, tie estos tro malvarme por mi."
"Do, ni forlasu la kamionon, kaj mi helpos al vi reiri hejmen."
La rano kaj la kobajo elsaltis, kiam haltis la kamiono.
Ili estis cxe granda bus- kaj kamion-stacio. La kobajo helpis al la rano trovi kamionon kiu reportos lin al la banan-farmo. Makulul devis trovi novan veturilon. Li cxirkauxvagis, kaj fine li estis en la turisma parto. Jen li vidis buson, kiu iras al Peruo. Li saltis en sakon de pasagxero kiu staris en vico. En la sako ne estis fruktoj, sed fotilo, monujo kaj vianda sandvicxo. Do, li esperis ke ne estos longa vojagxo!
Fine de la veturo li havis kapdoloron pro la konstanta lauxtparolila bruo dum la vojagxo - en fremda lingvo - la angla.
Li elrigardis. La loko ne aspektis kiel la songxo, sed fakte estis Peruo. Poste li vidis multajn kobajojn apud arbaro. Li eksaltis, ignorante la kriojn de la pasagxeroj. Li rakontis la songxon kaj priskribis la parencojn. La kobajoj diris: "Mi konas ilin - ili logxas en arbo-trunko en nia teritorio, cxar la homoj forsegis ilian teritorion kaj ili perdis sian logxlokon." La kobajoj kondukis Makululon al la familio.
Ili renkontis unu la alian. Unu kobajo kriis: "Vidu, venis la kobajo el mia songxo, kiu gvidos al nova logxloko, kie ne trovos nin la homoj."
"Cxu ankaux vi songxis?" demandis Makulul.
"Jes, pri praavo."
"Ankaux mi."
"Kiel vi nomigxas?"
"Roka."
"Versajne vi estas mia kuzo. Cxu via problemo estas serioza?"
"Venu rigardi", proponis la kuza kobajo.
Vere, Makulul vidis ke cxio estas detruita kaj restis nur stumpoj.
"Do, ni sercxu novan lokon." Sed kie? Makulul menoris, ke devas esti sur altebenajxo. Li demandis al la kuzo: "Cxu vi konas alt-ebenajxon?"
"Jes, sed tiu loko havis saman sorton kiel nia logxloko."
Do, ili devas trovi alian altan lokon. "Mi devas vidi la terenon de pli alte." decidis Makulul. Li rigardis supren, kaj tie vidis birdon. Gxi aspektis konata. Estis la papago el la besto-butiko. "Jen, mi trovis vin!" gxi diris, alterigxante.
"Kion vi faras cxi tie? Kiel vi povis eskapi?"
"Jam de monatoj mi scias malfermi mian kagxon, sed ne povis eskapi cxar oni cxiam rigardis min. Sed kiam vi eskapis estis tia ekscito, ke ankaux mi povis eskapi. Mi sekvis vin."
"Mi gratulas vin. Mi tre gxojas revidi vin."
"Mi sentas sxuldon al vi, cxar vi ebligis al mieskapi."
"Nu, mi nun bezonas vian helpon! Ni devas trovi praarbaron aux gxangalon kiu estas sur altebenajxo."
La papago prenis Makululon inter la piedoj kaj ekflugis. Ili vidis ke la arbaro estis tre detruita, cxege restis stumpoj. La kobajo vidis vulkanon en la distanco. Ili flugis supren al gxi. Certe gxi estas senviva, videblis en gxia kratero bela, verda gxangalo. Li tiom gxojis vidi tion, ke li preskaux falis el la piedoj de la papago. Ili reflugis al la kuzo kaj rakontis la trovajxon.
"Gxi estas tre granda loko, suficxe ne nur por vi familianoj, sed por cxiuj." Do, ili disvastigis la novajxon al cxiu kobajo kiu logxis en la proksimeco. Kiam ili grupigxis, ili ekmarsxis.
Pasis preskaux semajno gxis ili atingis la piedon de la vulkano. Ili ripozis unu tagon post la longa vojagxo. Venis pliaj bestoj, kiuj auxdis pri la plano - gibonoj, aliaj simioj, lacertoj, birdoj, ecx grandaj katoj kiuj promesis ne ataki dum la vojagxo. Kune ili grimpis. La kobajoj grimpis lerte pro siaj ungoj. La birdoj flugis. La simioj helpis al tiuj kiuj ne povis tiom bone grimpi.
Ili atingis la randon de la kratero. Ho ve, la deklivo por iri en la krateron estis tre kruta. Ili cxiuj glitis suben sur la sxtonetoj, ne pensante ke estos maleble regrimpi tien.
Kiam ili alvenis, cxio estis bela - fruktoj, plantoj - sed strange - neniuj bestoj. Ili preparis feston. La simioj plukis fruktojn, la birdoj portis akvon en la bekoj, la kobajoj portis florojn por ornami la festejon kaj foliojn por mangxi. Ili povis longe festi cxar brilis forta luno.
Multaj ekdormis. Makulul ne povis dormi, cxar li subite pensis, ke li ne povos reiri al la butiko kun la panjo kaj la gefratoj. Li ne povos plenumi sian promeson. Inter plorgxemoj li ekdormis. Li premsongxis ne revidi sian familion.
Venont-matene, li pasxis malgxoja en la nova gxangalo kaj subite auxdis flugil-batadon. Post kelkaj minutoj, li vidis ke alvenis pluraj kolomboj, kiuj portis la bestojn el la besto-butiko - inter ili la kobaja familio kaj amikaro. Makulul tre gxojis revidi ilin.
Panjo kuris al Makulul:"Ni vidis vin kaj la papagon eskapi. Tio donis al ni kuragxon. Ni nur atendis bonan momenton, kaj ankaux ni eskapis. Papago helpis al ni trovi vin."
Ekde tiam, la kobajoj, gibonoj, lacertoj kaj cxiuj bestoj gxoje vivas, ne gxenataj de homoj, en la kratera gxangalo, kiun trovis Makulul.
Karina MacGill
Hungario
--------------------------------------------------


REZULTOJ DE LA KONKURSO EN 2003:
Kat. A (ĝis 9-jaraj):
1. La floreto: Alina Calibe Brügger, Germanio
2. La aventuro de For-Miko: Larissa Bister, Finnlando
3. Pupo por amiko: Francesco Bentigvoli, Italio
kaj Kuniklo kun knabino: Klara Delarasse, Francio
Kat. B (10-11-jaraj):
1. Surikato en Usono, Hajnal MacGill, Hungario
Kat. C (12-13-jaraj):
1. Ljapiklando kaj ties loĝantoj ljapikoj: Jaroslav Vorobjov, Rusio
2. La lando de la pano: Paolo Pezzi, Italio
kaj Filipo: Silvio Ravaioli, Italio
3. Ĵinja: Laura Ziegelmueller, Svislando
Kat. Grupoj:
1. Amo sen limo: grupo el Ecole de la Grande Ourse, Svislando
2. Feĉjo la kapreolo: grupo "Amiketoj de Kolibridoj", Kubo
3. Marcel: Ivan Gandolfo kaj Martin Haldemann, Svislando
La premio Fabelo Internacia: Jaroslav Vorobjov pro Ljapiklando kaj ties loĝantoj ljapikoj.
Partoprenis 14 fabeloj el ok landoj.
Sube aperas kolekto de premiitaj fabeloj el la diversaj jaroj.

2003
Kategorio C (12-13-jaraj), 1- premio kaj la premio Fabelo Internacia:
Jaroslav Vorobjov, Rusio

LJAPIKLANDO KAJ TIES LOĜANTOJ LJAPIKOJ
En malproksima nekonata por vi lando Ljapiklando loĝis malgrandaj violkoloraj ljapikoj. Interalie, ili scipovis paroli Esperante.
Kaj apud la lando situis alta, densa kaj malluma arbaro, en kiu loĝis nigraj malicljapikoj. Ili ĉiam faris malbonon al ljapikoj. Malicljapikoj antaŭe estis ljapikoj, sed iun tagon en Ljapiklandon venis malica sorĉistino, kiu volis,ke ĉiuj ljapikoj iĝu malbonaj, nigraj kaj malicaj, kia ŝi mem estas. Tiun malbonan kaj malican sorĉistinon oni nomis Reĝino de Obskuro.
Tamen ŝi ne sukcesis fari ĉiujn malicljapikoj, ĉar ŝiaj sorĉoj efikis nur tiujn, kiujn ŝi vidis. Interljapikoj, kiujn ŝi vidis kaj sekve sukcesis konverti, estis princino, kiu momente estis promenanta. Ĉeestis ankaŭ ljapiko Ivano, kiu staris ĉe la sojlo de sia domo kaj estis elironta, kiam Reĝino de Obskuro ekvidis lin. Kiam ljapikoj ekvidis sin nigraj, ili forkuris en arbaron. Sed Ivano ne kuris en arbaron, li restis hejme, ĉar li restis bonkora kaj saĝa. Li nur ekstere iĝis nigra kaj aspektis kiel malicljapiko.
Malicljapikoj permesis al neniu eniri la arbaron krom iliaj samgentanoj. Tiam ljapikoj iel allogis malicljapikojn en banejon kaj komencis lavi ilin, froti per brosoj kaj ŝvitigi. Sed ne okazis iu ajn rezulto, ĉar malicljapikoj elŝiriĝis kaj ĉiel kontraŭagis la lavadon. Kaj fine ili forkuris en arbaron.
Tiam Ivano diris al la Reĝo, ke li iros en la arbaron por rigardi kiel malicljapikoj vivas tie. Kiam Ivano venis en la arbaron, la malicljapikoj akceptis lin kiel sian samgentanon. Li ja ekstere distingiĝis de ili per nenio.
Ivano rimarkis, ke ĉe malicljapikoj apud okuloj aperis violkoloraj makuloj. Tiam li decidis observi. Kaj post kelkaj tagoj frumatene tuj post vekiĝo li ekvidis malicljapikon, kiu ploris, kaj sur vangoj, laŭ kiuj fluis larmoj, aperis violkoloraj postsignoj. Tiam Ivano revenis en sian landon kaj diris al la Reĝo, ke nigra farbo forlaviĝas per larmoj. La Reĝo do ordonis al ĉiuj ljapikoj senŝeligi cepojn kaj la larmojn, kiuj fluas el iliaj okuloj dum la procedo, verŝi en vazojn.
Vespere Ivan havis kelkajn barelojn kun larmoj. Nokte li prenis la barelojn kaj alrulis ilin en la arbaron al dormantaj malicljapikoj kaj aspergis ilin per larmoj. Kiam ili vekiĝis, ili ekvidis, ke ili denove iĝis violkoloraj. Tagmeze ljapikoj atingis sian landon kaj ekvivis bone kiel antaŭe.
La Reĝo edzinigis la princinon al Ivano, ĉar li kredis, ke se io okazos al la princino, Ivano prizorgos ŝin kaj gardos kontraŭ malfeliĉo.
De tiam Reĝino de Obskuro ne plu venis al Ljapiklando, ĉar ŝi sciis, ke en tiu lando loĝas ljapiko, kies nomo estas Ivano.

Kategorio A (ĝis 9-jaraj), 1-a premio:
Alina Calibe-Brügger, Germanio

LA FLORETO
Estis iam malgranda floro, tre malgranda, sed tre speciala: ĝi povis vidi kaj paroli. Venis knabino kaj plukis la floron. La floro ridetis kaj diris: "Mi amas vin." Ĝi sentis amon, ĉar la knabino surhavis tre belan robon. La knabino metis la floreton al siaj aliaj floroj en korbon. Tiam la malgranda floro ridetis denove, ĉar estis tiel multaj floroj, kiuj aspektis tiel belaj.
Ankaŭ la knabino ridetis, ĉar ŝi havis nun ideon kiel surprizi sian avinon. Ŝi iris pluki pli da floroj, kaj poste vizitis sian avinon kaj donis al tiu la korbon, sen mencii la parolantan floron. La avino tre ĝojis, metis la korbon sur la televidilon kaj diris: "Dankon!" La knabino respondis:
"Bonvolu!" Poste ŝi iris hejmen al sia panjo, ĉar venis jam la tempo por dormi. Tiam ankaŭ la malgranda floro dormis jam.
La sekvan matenon la avino ŝaltis la televidilon, kaj rigardis la korbon por ĝoji pro la aspekto de la multaj floroj. Subite ŝi rimarkis ĉe unu floro buŝon kaj okulojn! Ŝi demandis sin, kiun koloron havas tiuj okuloj, ĉar ili estis fermitaj, do ŝi vokis: "Vekiĝu, floro! Estas la sekva tago!"
La floreto malfermis la okulojn. Ili estis rozkoloraj. Ĝi diris: "Bonan matenon!" La avino tre surpriziĝis, kaj la malgranda floro ridetis, kiam ĝi vidis ŝian vizaĝon. La floro glitis el la korbo antaŭ la televidilon. Nun ĝi mem tre surpriziĝis pro la bildoj sur la ekrano.
En tiu momento sonoris ĉe la pordo. Estis la knabino, kiu volis scii, ĉu ŝia avino jam malkovris la surprizon. Kiam la avino revenis de la pordo, ŝi klarigis al la floro, kio estas televido. Vidante la knabinon, la floreto ridegis pro ĝojo, ĉar ĝi ja tre amis ŝin.
La avino rapide prenis vazon, plenigis ĝin per akvo, kaj enmetis ankoraŭ ion, kion la floro povu manĝi. La vazon ŝi metis sur la tablon, kaj la floro diris: "Dankon!", eniris kaj manĝis, ankaŭ multe trinkis.
La avino havis multajn ludojn, kaj unu el ili ŝi donacis nun al la knabino. En tiu ludo temis ĝuste pri akvo, kiun floroj povas trinki, pri la tero, kiun ili manĝas, kaj pri la sunlumo, kiun floroj bezonas por vivi. La avino, la knabino kaj la floro ofte ludis triope tiun ludon, kaj tiel ambaŭ neniam forgesis bone zorgi pri la floro, kaj ili longe vivis kune en granda feliĉo.

Kategorio B (10-11-jaraj), 1-a premio:
Hajnal MacGill, Hungario

SURIKATO EN USONO
Ie en Afriko loĝas grupo de surikatoj. Junaj, maljunaj, knaboj, knabinoj, ĉiuj estas gajaj. Sed unu juna surikato, nomita Fred, jam trovis enua Afrikon. Li volis iri al alia lando, ekzemple al Usono. Sed li ne povis iri piede, estas tro for Usono. Do, li forgesis tiun ideon. Sed unu tagon venis esploristino. Ŝi filmis la surikatojn. Fred tiam pensis ke li foriros kun la esploristino al Usono. Sed Fred ne volis foriri sen diri al la aliaj, sed li sciis ke se li diros al ili, ili ne lasos lin foriri.
Tial li skribis leteron. Kaj kiam la esploristino volis foriri, Fred ekkaŝis sin en la aŭto de la esploristino. Kaj li foriris. Fred estis tre laca, do li endormiĝis en la aŭto. Kiam li vekiĝis, li trovis sin en granda urbo, kun multe da homoj, aŭtoj kaj altaj konstruaĵoj.
Hejme, kiam ili vekiĝis, ili trovis la leteron:
Kara Paĉjo kaj Panjo,
Mi iris al Usono kun la esploristino, ne
estu malĝojaj. Mi revenos.
Kore,
Fred.
La gepatroj de Fred tre timiĝis. Ili timis pro tio, ke Fred ne povos vivi en Usono kaj ne povos reveni!
Ili timis, ke li havos problemon dum la vojaĝo. Al la amikoj de Fred tre mankis Fred.
Fred ĉirkaŭrigardis kaj diris:
- Tion mi bezonis, la urbon!
Kaj tiam unu dalmato alproksimiĝis al Fred kaj alparolis al li:
- Saluton! Mi estas Ĝul, kaj mi estas hundo. Kiu besto vi estas, de kie vi venas, kaj kiel vi nomiĝas?
- Saluton! Mi estas surikato el Afriko, kaj mia nomo estas Fred. Kaj mi volus vidi la interesaĵojn de la urbo.
- Mi povas gvidi vin, venu!
Ili iris al butikoj. Ludil-butikoj, vestaĵ-butikoj, libro-butikoj, manĝaĵ-butikoj... Poste ili iris al McDonalds. Ili bone manĝis kaj aĉetadis, al Fred tre plaĉis Usono. Ili renkontis Disneylandon. Ili Iris sur rapidegaj Ondotrajnoj, gigantaj radoj, doĝemoj... Ankaŭ Disneylandon ĝuis Fred. Al Fred tre plaĉis Usono; li volis resti tie, sed li sciis ke li devas reiri.
- Do, Ĝul, - diris Fred - dankon pro la gvidado, estis tre bone, sed mi devas hejmeniri.
- Bone, do se vi devas, vi iru, sed ĉu ni rajtas akompani vin ĝis via forirejo?
- Jes, kaj mi ĝojus se vi farus tion.
- Do, kiel vi volas iri reen?
- Kiel estas plej facile?
- Per aviadilo.
- Bone, ni iru al la flughaveno!
Sed kiam ili volis ekiri, Fred diris:
- Ĝul...
- Jes.
- Mi havas brilan ŝtonon kaj mi pensis ke mi donos ĝin al mia plej bona amiko, do laŭ mi vi devus havi ĝin.
Fred volis doni la brilan ŝtonon al Ĝul kiam du grandaj hundegoj paŝis antaŭ ili.
- Donu la brilan ŝtonon - diris unu el la hundoj.
- Neniam - diris Fred.
- Se vi ne donos ĝin, ni forprenos.
- Prenu, se vi povos!
Kaj tiam la hundoj komencis ĉasi ilin. Fred saltis sur Ĝul kaj ŝi kuris. Ili kuris antaŭ la domoj, malantaŭ la domoj, inter la domoj, en la domoj, ĉirkaŭ la domoj. Sed tiam ili iris en sakstraton! Ili kaŝiĝis inter rubujoj, la hundoj venis, ili rigardis ĉie! Nur tie ne kie ili estis. Dum la hundoj serĉis ilin, ili eskapis.
- Hu! Tio estis riska!
- Jes, tre riska.
- Do, al la flughaveno.
- Jes.
Ili saltis en taksion kaj post dek minutoj ili jam estis tie.
Poste Fred kaŝe eniris inter multe da piedoj, evitante la kontrolistojn. Neniu vidis lin, feliĉe. Iu homo havis grandan tekon. Ĝi malfermiĝis subite kaj ĉio elfalis. Fred tiam kaŝiĝis en la teko. La homo remetis la elfalintajn vestaĵojn, sur kaj ĉirkaŭ Fred. Fred aŭdis paroli la homon:
- Oh. Kiel bone estos en Afriko!
Fred jam sciis, ke li iros kun li. Li nur ne sciis kiel.
Oni metis la pakaĵon kun Fred en aviadilon kaj ili ekiris.
En la posta mateno la aviadilo alteriĝis. La homo elprenis la valizon. Fred pensis kiel li povos elveni. Li pensis kaj pensis.
Post minutoj li jam estis elfosinta sin. Li jam vidis de tie sian grupon. Fred ĝojis ke li revenis.
Fred rakontis siajn aventurojn, kaj rakontis ankaŭ pri Ĝul.
Kaj ĉio denove iris same kiel antaŭe...

Kategorio: Grupoj, 1-a premio:
Marionetoj, infangrupo de la lernejo "Ecole de la Grande Ourse", Svislando

AMO SEN LIMO
La reĝo kaj la reĝino matenmanĝas en la palaco. Alvenas la princino:
- Bonan tagon patro, bonan tagon patrino!
- Mia filino - diras la reĝo - mi estas fiera pri vi, ĉar kiam vi estos pli granda, vi estos pli bela ol nun kaj vi edziniĝos kun unu granda princo kaj vi estos granda reĝino. Vi havos multe da mono, kaj vi povos aĉeti kion vi volos.
- Ne! Mi ne volas esti reĝino, mi ne ŝatas vivi en la palaco kaj mi ne ŝatas monon! Mi decidis. Mi foriras! krias la princino.
- Ne, kara mia! Ne foriru! Revenu! Mi ne povas vivi sen vi! Revenu! Revenu! ploras la reĝino.
Sed la princino jam foriris.
- Kion vi faris al ŝi? Kial ŝi volas foriri? - demandas la reĝino la reĝon.
- Mi ne scias, kial ŝi volas foriri - diras la reĝo. - Ŝi havas ĉion, kion ŝi volas. Ĉe ni neniam mankis mono. Mi ne scias, kion ŝi prenis en la kapon.
La princino, fuĝante, sur la pado vidas anoncon "Cirko de la 20a" kaj ŝi decidas iri tien. Ŝi renkontas klaŭnon. La klaŭno tute ne vidas la princinon, ĉar li estas tre okupita por kapti muŝon. Li ne sukcesas, kaj ofte falas.
- Bonan tagon! - diras la princino. - Ho, estas bele! Ĉu vi havos baldaŭ spektaklon?
La klaŭno komencas balbuti:
- Sed... sed... Vi estas la princino! Jes, la spektaklo estos ĉi-vespere je la 20a kaj duono, sed kionvi faras ĉi tie sola, sen via servisto???
- Mi forfuĝis - diras la princino - mi ne plu eltenas la lukson. Mia patro volas, ke mi edziniĝu kun princo por vivi en la palaco, sed mi tute ne volas tion! Mi ne volas tian vivon!! Mi volas esti libera kaj feliĉa.
La klaŭno konsolas ŝin:
- Jes, kompreneble estas pli bone esti malriĉa kaj feliĉa ol esti riĉa kaj malfeliĉa. Sed ĉu vi certas, ke viaj gepatroj ne maltrankvilas kaj ne serĉas vin?
- Povas esti, sed mi ne plu volas reiri al ili!
La princino kaj la klaŭno ankoraŭ longe diskutas, kaj dum tiu ĉi tempo, ie en la arbaro...
- Neniu amas min - ploras Bob - mi ĉiam estas sola. Eĉ la bestoj ne ŝatas min! Ĉiuj diras, ke mi estas stulta! Mi estas tiom sola!
Subite li ekvidas iun ujon.
- Kio estas tio? Ĉu kontenero? Ĉi tie? Sed neniam estas io ajn interesa en ili.
Li provas kaj provas malfermi ĝin, kaj subite:
- Miaŭ, miaŭ!
- Ho, kato! Kiom ĉarma ĝi estas! Ĉu vi volas esti mia amiko? Sed vi sciu, ke neniu volas esti mia amiko, ĉar mi estas stulta!
- Miaŭ, miaŭ, tio ne veras! Mi volas esti via amiko!
- Do, tiam venu, sekvu min, ni iru al mia hejmo!
Ili foriras kune. Dum tiu tempo en la palaco la reĝo vokas la serviston.
- Ho, kiom triste! Ni devas retrovi ŝin! Servisto! Venu rapide!
- Jes via reĝa moŝto!
- Bonvolu preni la telefonon!
La servisto foriras, kaj post longa serĉado trovas kaj portas la telefonon.
- Jen ĝi, via reĝa moŝto!
- Telefonu, por ke oni retrovu mian filinon!!
- Al kiu vi volas, ke mi telefonu???
- Al Ningha!!! - krias samtempe la reĝo kaj la reĝino.
- Al Ningha??? - surpriziĝas la servisto, sed provas voki la numeron.
Li eraras, rekomencas, kaj finfine:
- Halo, mi estas la servisto de la reĝo. Ĉu mi parolas kun Ningha?
- Jes, mi estas je via dispono.
- Ni bezonas vin! La princino forfuĝis. Ĉu vi povas helpi nin por retrovi ŝin?
- Jes, tuj.
- Kion ni faras nun? - demandas la hundo, amiko de Ningha.
- Ni devas voki nian amikon, Amaŭ. Amaŭ! Aaaamaaaŭ!!!
Kaj alvenas Amaŭ, kiu kontentas kaj kantas:
- Mi estas Amaŭ,
la reĝo de ĉio.
Mi estas Amaŭ,
kiu inventis ĉion.
- Jen mi estas ĉi tie. Kion ni faru?
- Laŭ la ordono de la reĝo, ni devas savi la princinon. Ĉu vi venos kun ni?
- Ĉu savi la princinon? Certege!
Ili ekiras, kaj en la arbaro ili renkontiĝas kun Bob kaj la kato.
- Saluton Ningha! - diras Bob. - Mi aŭdis, ke la princino malaperis.
- Ni ne bezonas vin! - diras Ningha. - Vi scias fari nenion!
La kato komencas laŭte miaŭi:
- Miaŭ, miaŭ, tio ne veras! Mi promesas, ke ni retrovos ŝin!
Laŭ Amaŭ la kato povas senti gravajn spurojn, povas helpi ilin. Finfine ili prenas kun si ankaŭ la katon, ankaŭ Bob, kaj ili kune serĉas la princinon. Post longa marŝado la kato rekomencas miaŭi.
- Venu rapide! - diras Bob. - Mia kato-amiko scias, kie estas la princino!
- La princino! - krias Amaŭ. - Bravo, Bob! Vi multe helpis nin kun via kato! Ekde nun neniu diros, ke vi valoras nenion!
Intertempe aŭdiĝas la voco de la klaŭno:
- La spektaklo komenciĝas! Venu ĉiuj kaj sidiĝu!
- Laŭ la ordono de la reĝo - diras Ningha - vi, princino, devas reveni al la palaco!
- Bone, bone - diras la klaŭno - sed venu iomete vidi la spektaklon!
- Tio estas reĝa ordono. Ni ne povas akcepti vian proponon.
- Sed mi ne iros kun vi, se mi ne povos rigardi unue la spektaklon de la 20a - diras la princino.
- Kiun 20-an??? - miras Amaŭ.
- Kompreneble la 20an jaron de la lernejo "La Granda Ursino" - diras la klaŭno.
- Ah, bone! En tiu kazo ni restas, sed poste la princino devas sekvi nin!
Ĉiuj sidiĝas kaj la spektaklo komenciĝas. Sur la scenejo oni povas vidi la klaŭnon kun sia blua birdo, kiu salutas ĉiujn:
- Bonan tagon, gesinjoroj! Ni, mia amiko, la klaŭno kaj mi, nun prezentas al vi malgrandan, sed amuzan spektaklon.
- Bonan tagon al ĉiuj ĉe ni! Jen la plej granda birdo de la mondo, Ora Plumo - prezentas ĝin la klaŭno - la birdo, kiu jam de du jaroj ne flugis! Ĉu ĝi kapablas ankoraŭ flugi??? Kuraĝon, Ora Plumo! Flugu sur mian brakon!
Kompreneble la unua provo fiaskas, sed poste la birdo tamen sukcesas. La spektaklo havas grandan sukceson, sed poste, laŭ la promeso, la princino devas sekvi la grupon al la palaco.
La klaŭno adiaŭas ŝin:
- Ĝis revido kara mia! Ĉu ni ankoraŭ vidas iam unu la alian?
- Ne diru tion! Vi venos kun mi! Mi volas prezenti vin al miaj gepatroj.
- Ĉu la klaŭnoj estas akceptitaj en la palaco???
- Certege! Vi estas mia amiko, kaj mi amas vin! Patro! Patrino!
La gepatroj ĝojegas revidi la filinon:
- Ho, kara nia! Pardonu nin, ke ni estis tiom kruelaj al vi! Sed restu kun ni, kaj vi vidas, ke vi estos feliĉa en la palaco!
Sed la surprizoj ankoraŭ ne finiĝis:
- Jen mia amiko, la klaŭno. Mi decidis resti kun li kaj vivi en la cirko!
- En cirko??? Kun klaŭno??? - balbutas la reĝino. - Sed ne!!! Mia kara, restu kun ni! Ni povas aĉeti por vi ĉion kion vi volas!
- Mia Dio! - diras la klaŭno. - Miaj Reĝaj Moŝtoj, mi tute ne volas kontraŭdiri vin, sed estas multe pli bone fari ion, kion oni ŝatas, ol havi ĉiun monon de la mondo. Ĉu eble mi povus prezenti al vi peceton de mia spektaklo?
- Hmmm - hezitas la reĝo.
- Bonvolu, paĉjo!
- Do, bone, mi permesas tion por vi, kara mia filino.
La spektaklo havas veran sukceson ankaŭ en la palaco. La reĝo kaj la reĝino ĝuas la prezentadon. Kaj kio okazas poste?
- Estis vere mirinda via spektaklo - diras la reĝo. - Pardonu min, ke mi havis negativan opinion pri vi.
- Mi ŝatus demandi ion de vi, via Reĝa Moŝto - komencas la klaŭno. - Ĉu mi povas havi la manon de via filino???
La reĝo kaj la reĝino estas en malfacila situacio. Kion diri al la klaŭno? Finfine la reĝo decidas:
- Vi pravas, mia filino. Vi estas multe pli feliĉa en la cirko, ol en la palaco.
La reĝino ploretas:
- Vi tre mankos al mi!!!
Post la malfacilaj momentoj ĉio iras glate, kaj post kelkaj semajnoj oni estas jam en la geedziĝfesto.
- Klaŭno, ĉu vi volas la princinon kiel vian edzinon?
- Jes, mi volas ŝin.
- Princino, ĉu vi volas la klaŭnon kiel vian edzon?
- Jes, mi volas lin.
- Vi povas kisi unu la alian.
Ĉiuj feliĉas kaj ĝojkrias:
- Vivu longe la novaj geedzoj!!!!!
--------------------------------------------------
2002
Premio Fabelo Internacia :
Stefani Strunjak, Kroatio

KIEL FORMIKBEBO SAVIS LA FORMIKEJON KAJ KONATIĜIS KUN AVO FROSTO
En la mondo ekzistas multaj landoj, en kiuj vivas diversaj homoj, sed krom tiuj homlandoj ekzistas ankaŭ diversaj bestolandoj, en kiuj vivas diversaj bestoj. Ili havas siajn urbojn, vilaĝojn, stratojn, vendejojn, malsanulejojn, lernejojn... Tie vivas bestoj, kiuj same kiel homoj okupiĝas pri diversaj profesioj.
Iutage en unu por ni malgranda formikejo sed por formikoj granda formikŝtato, ekestis grandega kaoso. Nome, formikoj-meteorologoj pere de siaj tre precizaj instrumentoj eksciis, ke al ilia lando alproksimiĝas terura tempesto, la plej terura kiun ili iam havis. Ili kalkulis kaj kalkulis kaj komprenis, ke la tempesto komenciĝos post nur 12 horoj. Post longa studado ili kun granda timo raportis al sia reĝino: "La suno malaperos, kvazaŭ ĝi forirus por ferii, kaj ĝin anstataŭos malbonaj nigraj nuboj, kiuj jam delonge atendas okazon por elverŝi sian pluvon ien. Dum la unuaj tri tagoj pluvegos kaj pluvegos. Akvo leviĝos ĉie kaj al nia formikejo minacos granda inundo. Sed tio ne estos ĉio. Post tritaga pluvego komencos hajli. La hajleroj estos grandaj kiel kokinaj ovoj kaj al nia formikejo minacos ruiniĝo. Kiam ĉesos hajli, komenciĝos terura neĝtempesto, kiu kovros nian tutan formikejon, se ĝi entute ĝis tiam ekzistos."
La formikreĝino kun granda pacienco aŭskultis siajn meteorologojn kaj terure timiĝis kaj tristiĝis: "Kion ni faru, kion ni faru... Ne temas nur pri nia formikejo sed ankaŭ pri la Formika Avo Frosto. Li jam estas survoje al ni. Li tute ne scias, kio okazos; granda malfeliĉo minacas ankaŭ lin..."
La reĝino tuj vokis siajn formik-generalojn kaj informis ilin pri la problemo. Ĉiuj generaloj tuj alvenis en siaj brilaj uniformoj kaj pacience aŭskultis la reĝinon, sed ankaŭ ili ne sciis, kion fari. Ili nur zorgoplene movis la kapojn. Ekestis profunda silento, ĉar ĉiuj zorgoplene pensis pri la problemo.
Tiam subite el iu malhela koridoro aŭdiĝis voĉo: "Mi scias, mi scias!"
La reĝino kaj la generaloj levis la kapojn kaj rigardis tiudirekte. Ĉiuj atendis alvenon de iu saĝa maljuna formiko-sciencisto. Sed anstataŭ li ĉe la enirpordo prezentiĝis tute malgranda formiketo. Li estis tiom malgranda, ke inter liaj kurbaj kruretoj ankoraŭ videblis vindoj. Li fakte estis ankoraŭ formika vindbebo.
"Jes, mi scias", daŭrigis la formika bebo, "mi scipovas konstrui la plej bonajn kaj la plej fortajn sablokastelojn en la tuta formika infanĝardeno. Mi scias, kie troviĝas ege bonaj arbofolioj, ŝtonoj kaj aliaj materialoj por konstrui ŝirmejon. Sed por bona ŝirmejo oni bezonas ankaŭ harojn de feinoj. Per tiaj haroj ni povos ĉion kunigi tiom bone, ke neniu tempesto povos detrui nian formikejon."
Ĉiuj generaloj surprizite aŭskultis la malgrandan formikon, ĉar ili neniam vidis feinojn en sia arbaro. La malgranda formiko tiam klarigis al ili, ke plenkreskaj formikoj kaj generaloj neniam povas vidi feinojn. Tion povas nur bonaj formikinfanoj. La reĝino dankis al la malgranda formiko kaj nomis lin ĉefgeneralo, por ke li povu rapide ordoni al ĉiuj formiksoldatoj, kion fari. La formiketo tuj sendis ĉiujn formikojn kuri al la arbaro kaj kolekti ĉion, kion li postulis. La plej fortaj formikoj kunportadis ŝtonojn, iom pli malfortaj lignon kaj la plej malfortaj portis nur arbofoliojn. La formikaj virinoj kunportadis multe da nutraĉo kaj ĉion ordigis en profundaj tuneloj. La formiketo mem kun aliaj formikbeboj iris al sekreta loko en la arbaro, kie feinoj kutimis kombi siajn longajn belegajn harojn. Kiam ili kunportis ĉion, kion ili bezonis, la formikbebo komencis konstrui la ŝirmejon. Ĉiuj helpis lin, eĉ la reĝino mem forprenis sian kronon kaj laboris kun li. Ili laboris longe kaj jam estis lacegaj. Tiam iu el la meteorologoj pere de radio kaj televido informis la formikan popolon, ke la tempesto baldaŭ komenciĝos. Per siaj lastaj fortoj ili plirapidigis sian laboron. Ili laboregis, kaj laboregis... kaj finfine ilia ŝirmejo estis preta.
Feliĉaj ili foriris al siaj ĉambretoj. Tie ili sidis timeme atendante, kio okazos. Post kelkaj minutoj komenciĝis terura tempesto. Kiam aŭdiĝis la unua fulmotondro, la tuta formikejo ekskuiĝis. Ĉiuj ektimis, sed nenio danĝera okazis al ilia formikejo. La generaloj per laŭtparoliloj informis ĉiujn, ke ili ne zorgu, ĉar ĉio estas en ordo kaj neniu guto da pluvo eniros la formikejon.
La malbona vetero daŭris naŭ tagojn, dum kiuj ekstere pluvis kaj fulmis, sed en la formikejo ĉio estis en ordo. Oni ankaŭ havis sufiĉe da manĝaĉo kaj trinkaĉo. Ĉar oni nenion alian povis fari, oni okupiĝis pri preparlaboroj por la kristnaska kaj novjara festoj. Ĉiuj bele ornamis unue siajn ĉambrojn, poste siajn domojn, kaj poste stratojn, lernejojn, vendejojn. Ĉio brilis. Kaj kiam ankaŭ tiu laboro estis finita, ĉiuj formikoj ornamis la kastelon de sia reĝino. La reĝino tiam invitis ilin ĉiujn al sia plej granda kaj luksa salono, la Granda Salono. Tie estis ankaŭ bele ornamita scenejo. Sur ĝin alvenis la reĝino kun siaj generaloj. Kiam ŝi invitis la malgrandan formiketon, ĉiuj aplaŭdis. Kiam li venis antaŭ la reĝinon, li surgenuiĝis. La reĝino tiam prenis belegan brilan ordenon. Ŝi volis meti ĝin al la brusto de la formiketo, sed lia brusto estis tro malgranda por tio. Tial ŝi devis meti ĝin sur liajn vindojn.
"Tiun ĉi ordenon vi ricevas pro saĝo kaj kuraĝo, sed tio ne estas ĉio. Vi ekde nun regos en nia reĝolando kun mi. Mi havas ankaŭ filinon, kiu ekestos via edzino, kiam vi plenkreskos..."
Tiam sur la scenejon alvenis belega formik-princino. Ŝi kisis la formiketon. Ĉiuj aplaŭdis. Post tiu romantika momento la reĝino diris, ke oni povas komenci la kristnaskan balon. Ĉiuj estis feliĉaj kaj gajaj. La orkestro belege ludis kaj ĉiuj dancis kaj kantis. La noktomezo rapide alvenis kaj tiam la formikoj iris dormi ĉiu en sian ĉambron. Ili estis lacaj kaj de la granda laboro kaj de la bela vespero, kaj ili rapide endormiĝis. Nur la malgranda formiketo kaj la princino ne povis ekdormi. Ili estis tro ekscititaj kaj feliĉaj. Krom tio ili sentis, ke ili enamiĝis, kaj tio estis por ili tute nova sento. Kune ili du iris al iu loko, kie la formiketo faris truon en la tegmento, por ke ili povu rigardi la ĉielon. La ĉielo estis tute sennuba, klara kaj plenplena de steloj. Ili rigardis la brilantajn stelojn kaj tiam ili vidis, ke unu el la steloj komencis alproksimiĝi al ili. La stelo fariĝis ĉiam pli kaj pli granda kaj brila. Tiam ili aŭdis ankaŭ belan muzikon, kiu fariĝis ĉiam pli laŭta.
Kiam la stelo tute proksimiĝis, ili vidis, ke ĝi tute ne estas stelo sed aro da lampiroj kaj fulgoroj, kiuj kvazaŭ ĉevaloj aŭ boacoj tiris la ĉarojn de la Formika Avo Frosto.
Avo Frosto saltis el sia ĉaro. "Infanoj, kial vi ne dormas?" li tuj demandis. "Ni ne povas, ni estas tro ekscititaj kaj feliĉaj..." Avo Frosto rigardis ilin iom tra la okulvitroj kaj diris: "Nu, bone, ne gravas... jen donacoj por vi!" -- "Dankon, dankon", ekkriis la princino kaj la formiketo. Dum ili elpakadis siajn donacojn, Avo Frosto metis ĉiujn aliajn donacojn sub kristnaskajn arbojn por la aliaj formikoj.
"Jen, infanoj, mi devas urĝi. Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj!" diris Avo Frosto kaj saltis en la kaleŝon kaj per folia tigo tiklis la lampirojn, por ke ili ekflugu. "Jen, iru ni..." ĝoje ekkriis Avo Frosto kaj malaperis. La formiketo kaj la formikprincino ankoraŭ longe rigardis al la ĉielo. Kiam ili laciĝis de tio, ankaŭ ili metis siajn donacojn sub kristnaskan arbon kvazaŭ nenio okazis kaj foriris al siaj ĉambretoj kaj litetoj.
Matene, kiam la formikoj vekiĝis, ili trovis la donacojn. Ili miris, kiel Avo Frosto povis eniri la formikejon. Multaj ankaŭ scivolemis, kiel li aspektas. La malgranda formiko kaj la formikprincino nenion diris. Ili nur sekrete rigardis unu la alian kaj ridetis.

Serio A (ĝis 9-jaraj), 1-a premio:
Francesco Bentivogli, Italio

KORO DE MEVO
Mevo vivis sur rifo, meze de la maro: ĝi estis feliĉa, kontenta la tutan tagon kaj rapide plonĝis en la ondojn kiam ĝi vidis arĝentan koloron de fiŝo, avida gluteto por ĝia tagmanĝo. Dumnokte tamen eksplodis perforta ŝtormo, kaj inter tondroj, fulmobrilo kaj fulmoj ventokirlo ĉetis ĝin kontraŭ rokon kaj frakasis flugilon. La mevo ne plu flugis. La suno ne plu varmigis ĝin, la luno ne plu lumigis ĝin, ĉar ĝi kun fermitaj okuloj rezignis vivi. Vane ondoj banis la rifon, vane kraboj tiklis ĝin: la birdo, nekapabla flugi kaj fiŝkapti restis senmova.
Iam fiŝkaptisto venis apud la rifon, vidis la grandan maran birdon duonmortintan, rikoltis ĝin, portis ĝin hejmen, donis al ĝi fiŝetojn kiuj restis en la fundo de lia reto. Poste li metis ĝin en sia korto, kie vivis ankaŭ lama kato kaj duonblinda hundo. Inter tiuj bestoj malfeliĉaj kiel ĝi, sed trankvilaj, la mevo iom post iom resaniĝis, sed ĝi estis tro malgaja, ĉar mankis al ĝi ĝia ĉielo, ĝia maro, kaj tial ĝi neniam aŭdigis sian voĉon.
La fiŝkaptisto komprenis la nostalgion de la besto kaj komencis kunpreni ĝin sur sia fiŝboato, kiam li eliris fiŝkapti. Iam li venis al la rifo kaj tiam li vidis la okulojn de la mevo refariĝi vivaj kaj helaj, kaj la birdo, tre ekscitita, iris supren-suben tra la fiŝboato, lanĉante akutajn blekojn, kvazaŭ por saluti konatan lokon. Al ĝia bleko aliaj mevoj respondis ekflugante de la rifo kaj farante larĝajn ringojn ĉirkaŭ la malgranda boato.
Je la sunsubiro la fiŝkaptisto revenis al la bordo, malŝarĝis la fiŝĉasaĉon kaj ekmarŝis al sia hejmo. La mevo lin sekvis paŝetante kaj eniris sekura la korton, kie la aliaj bestoj atendis ĝin. Post vespermanĝo la homo sidiĝis ekster la pordo kun sia pipo kaj, subite, vidis la mevon venantan apuden. La mevo metis antaŭ liajn piedojn rondan ŝtonon, rozan, glatan, kiun ĝi per la beko rikoltis sur la bordo de la maro. La fiŝkaptisto, surprizita, ne komprenis la signifon tiuvespere, sed kiam li rimarkis, ke post ĉiu vojaĝo ĝis la rifo la mevo je la reveno metis apud liajn piedojn plumon, branĉeton, mortintan krabon, perlamotan konkon, li komprenis, ke tio estis ĝia maniero montri sian dankemon, ĉar li portis ĝin revidi ĝian ĉielon kaj ĝian maron. La maljunulo sentis la koron plenĝojan kaj vivis kontenta. La luno, kiam ĝi leviĝis en la ĉielo, lumigis la dometon, kie la maljuna fiŝkaptisto kaj liaj bestoj ripozis en paco.

Ofte, dum profunda nokto, la mevo vekiĝis, levis palpebron kaj palpebrumis al la luno.
Serio B (10-11-jaraj), 1-a premio:
Paulina Christiansen, Svedio

ĈE LA MARBORDO
Mi sidis ĉe la marbordo kaj rigardis la maron. Estis krepusko. Mi vidis delfenon, saltantan en bela mara koloro. Mi vidis konkon, brilantan kiel la suno. Estis preskaŭ kiel arĝento-blua. Arbaro estis apude. Mi prenis la konkon, rigardante la arbaron. Dek du blankaj unukornuloj kuris al mi. Subite ili altis antaŭ mi. Ili rigardis min per siaj belaj brunaj okuloj. "Kial vi kuris al mi tiel rapide?" mi diris malrapide. Unu el ili skuis siajn manojn, kaj la aliaj faris same. Tiam ili subite fariĝis kolomboj kaj flugis horizonten en la krepusko.
 --------------------------------------------------
2001
Kategorio A (ĝis 9-jaraj), 1-a premio:
Grupo Pinokjo, elementa lernejo La Castellina, Prato, Italio

LA SORĈISTINO KAJ LA ARANEOJ
Estis iam knabino, kiu loĝis kun gepatroj kaj frateto en dometo apud arbaro. Ŝia nomo estis Kiara kaj Andrea estis la nomo de ŝia frateto. Iun tagon paĉjo kaj panjo sendis la gefilojn preni brul-lignon en la arbaro. Sed ili tro malproksimiĝis de la dometo kaj baldaŭ perdiĝis. Ili trovis vojeton kaj ekpaŝis laŭ ĝi. Marŝinte kaj marŝinte, ili venis al rivero. Sur la bordo estis pomarbo. Apud ĝi estis malnova forlasita domo kaj en ĝi malnova hejtilo. La rivero estis tre malpura, plena de boteloj, plastaj saketoj kaj ladskatoloj. Kiara purigis la riveran bordon de ĉiuj malpuraĵoj kaj la rivero volis danki ŝin. Ĝi diris: "Dankon, knabineto. Mi ne kapablis purigi min de malpuraĵoj, kiujn la loĝantoj de apuda vilaĝo kutime ĵetas en miajn akvojn. Interŝanĝe kontraŭ via servo mi donos al vi bonan konsilon: pluku pomon de la pomarbo, kuiru ĝin en la malnova hejtilo kaj poste elpremu la kuiritan pomon en miajn akvojn; fine, metu akvon kun pomsuko en vian botelon: ĝi utilos al vi!"
Kiara faris, kion diris la rivero kaj la du gefratetoj foriris. Ekmallumiĝis kaj ili estis malsataj. Ili flaris bonan kukan odoron. Ili sekvis la parfumon kaj venis al ĉarma dometo. Ilin vidis du anseroj, kiuj kaŝe forflugis al roko, kie estis kastelo nevidebla, ĉar arbegoj kaj rubusoj kaŝis ĝin. La anseroj venis al turo de la kastelo, kie loĝis maljuna sorĉistino. Ili kriĉis al ŝi: "Sorĉistino sorĉistino, apud via domo estas infano kaj knabino, ili baldaŭ enfalos en vian kaptilon - kuru kuru per via balailo!"
Ŝi rajdis sur sia fluganta balailo kaj baldaŭ venis al la dometo. Ŝi transformiĝis en bonan maljunulinon, enirigis la geknabojn en la dometon kaj donis al ili manĝon kaj tranoktadon.
Vi devas scii, ke la maljuna sorĉistino estis tre ambicia kaj ŝi volis iĝi pli kaj pli forta, malbela, malbona kaj potenca, ĉar ŝi deziris ekposedi la reĝolandon. Sed por tio ŝi bezonis multegajn araneaĉojn, per kiuj ŝi povis fari magian pocion. Araneoj malabundis, tial ŝi pensis transformi en araneojn ĉiujn geknabojn, kiuj alproksimiĝis al ŝia dometo. Do, dum Andrea kaj Kiara dormis, la sorĉistino transformis la knabeton en araneon. Ŝi volis transformi ankaŭ Kiaran, sed la knabino vekiĝis. Ŝi memoris kion diris la rivero, prenis rapide sian botelon kaj trinkis la akvon de la rivero. Ŝi tuj fortiĝis tiom, ke la sorĉaĉo ne estis efika sur ŝi.
Kiara sukcesis forkuri ĝis la rivero kaj ŝi pensis, kiel savi sian frateton. Ŝi alvenis ĉe la piedoj de a pomarbo, sed ĝi estis malsana kaj ĝemis: "Mi soifas...de longe ne pluvas. Se mi ne trinkas, mi mortos!" Kiara metis en sian botelon akvon el la rivero kaj akvumis la arbon. Kiel rekompenco, ĝi donis al ŝi bonan konsilon: "Prenu pomon kaj kuiru ĝin en la malnova hejtilo; poste, plenigu vian botelon per rivera akvo kaj reiru al la dometo. Dispecetigu la kuiritan pomon sur la planko, ĉiuj araneoj alkuros pro la dolĉa saporo. Verŝu akvogutojn sur ilin kaj diru la magian formulon:

GUTOJ GUTEGOJ GUTETOJ
BIRIBO BIRIBEGOJ BIRIBETOJ
MI VERŜAS ALIAN GUTETON
KAJ APEROS MIA FRATETO."
Kiara reiris al la dometo kaj trovis la du anserojn gardantaj. Kaŝe, ŝi surŝprucigis ilin kaj la anseroj endormiĝis. Poste, ŝi eniris en la dometon kaj faris kion diris la pomarbo. Sed kia surprizo laŭ Kiara, kiam ŝi vidis, ke ĉiuj araneoj estis infanoj.
UNUA FINALO
Ĉiuj kune, fine liberaj, la infanoj fuĝis laŭ la vojeto. La sorĉistino postkuris ilin, sed, kiam ŝi venis al la riverbordo, la akvoj ŝvelis kaj ŝvelis kaj ŝvelis. Fine, ili rompis la digojn, kaptis la sorĉistinon kaj dronigis ŝin. Andrea kaj Kiara reiris al ŝia domo, kie la gepatroj atendis ilin kun malfermitaj brakoj. Ankaŭ la aliaj geknaboj reiris al la vilaĝo kaj la vilaĝanoj promesis al la rivero malpurigi ĝin neniam plu.
DUA FINALO
La sorĉistino ĵuris ke ŝi boniĝos kaj ŝi savis sian vion. En la dometo kaj sur la apuda herbaro, ŝi konstruis amuzparkon kaj la du anseroj gardis la infanojn kontraŭ malbonuloj. La vilaĝanoj promesis malpurigi la riveron neniam plu kaj ĉiuj vivis feliĉaj kaj kontentaj.

Kategorio B (10-11-jaraj), 1-a premio:
Grupo La Herberoj, La Castellina, Prato, Italio

LA PERDITA HARMONIO
En vilaĝo Smeraldo ĉiuj estas malgajaj, ĉar iu ŝtelis magian kvinpintan stelsmeraldon, kiu donis ĝojon, paciencon kaj malavarecon al la loĝantoj. Eble la ŝtelistoj estas monstroj, kiuj loĝas en apuda arbaro. Nun ĉiuj Smeraldanoj ploras kaj kverelas. La Princo volas trovi la stelon. Matene, antaŭ la sunleviĝo, li skribas mesaĝon por la gepatroj kaj foriras el la kastelo kun sia fidela azeno. Jen la mesaĝo:

"Kara panjo, kara paĉjo,
mi volas trovi nian magian smeraldon.
Eble mi ne reiros, pardonu min.
Via amema filo"
La suno leviĝas. La reĝo kaj la reĝino vekiĝas kaj malkovras la mesaĝon sur la granda tablo de la kastelo. "Kia malfeliĉo!" ekkrias la reĝo. "Nia filo foriris por alfronti mil danĝerojn!" - "Ne estu tiom malkvieta!" diras al li la reĝino. "Nia filo revenos: li estas inteligenta, forta kaj kuraĝa. Li kapablas retrovi la stelon kaj kunporti ĝin al la vilaĝo." "Sed li estas sola!" replikas la reĝo. "Estas vere! Ni delegu iun por helpi lin." Kaj ili surmetas en la vilaĝo afiŝon, kiu diras:

"Kiu havos kuraĝon
retrovi kaj helpi
nian princan filon,
kiu foriris malkovri
nian magian smeraldon?
La reĝo - La reĝino."
Du geamikoj legas la afiŝon kaj decidas retrovi kaj helpi la Princon. Ili estas turistoj: la knabino venas el Prato, la knabo venas el Limeyrat. Ili iras al la arbaro kaj renkontas monstron. Ĝi estas terura sed bona kaj diras al ili: "La princo estas trans labirinto! Trovu lian azenon kaj ĝi helpos vin eliri."
Maria kaj Danjel eniras la labirinton. Dum pluraj horoj ili serĉas la azenon, irante tien kaj reen en la sama loko. Subite ili aŭdas: IA! IA!" Ili kuras ĝis la azeno. "Kie estas la Princo?" demandas Maria al la besto. Anstataŭ respondi la azeno antaŭeniras: la infanoj sekvas ĝin. Ve! Ĉe la elirejo de la labirinto estas profunda fendego, kiu haltigas la geknabojn. Sed kiamaniere solvi la problemon?
"Rajdu sur mia dorso!" diras la azeno. La geamikoj grimpas kaj la azeno saltas trans la fendegon. "Dankon!" ili diras al la azeno. "Ne dankinde!" ĝi respondas. "Nun ni serĉu la Princon!"
Ili vidas verdan lumon, kiu venas el apuda groto. "Eble estas magia lumo de la stelo! diras Maria. "Ni iru do al la groto!" diras Danjel. Kiam ili alvenas ĉe la enirejo de la groto, ili miregas. En la groto la Princo kaj teruraj monstroj kune rondodancas ĉirkaŭ la magia smeraldo kaj kantas:

"SUR LA TERO, BELA TERO
LOĜAS KANTAS NI-I
ĈIUJ KUNE SUR LA TERO
BUNTA MONDA FAMILIO
UNU DU TRI KVAR KVIN
BUNTA MONDA FAMILI'."
Vidante la infanojn la monstroj kaj la Princo ĉesas danci. "Kiuj vi estas?" demandas la Princo. "Ni estas Maria kaj Danjel, du geamikoj. Ni venis por helpi vin!" respondas la infanoj. Kaj ili aldiras: "Kiu ŝtelis la magian smeraldon?" "Estis ni!" konfesas la monstroj. "Sed ekde kiam ni tuŝis ĝin, ni iĝis afablaj, grandanimaj kaj gajaj.!" "En la vilaĝo, male, ĉiuj estas malgajaj!" krias Maria. "Nu, ni tuj kunportos ĝin al la vilaĝo!" ĥore diras la Princo kaj la monstroj.
Kaj, de post la reveno de la stelo sur sia loko, ĉiuj harmonie vivas en la vilaĝo: la Smeraldanoj, la animaloj, la monstroj, la turistoj el Prato, Limeyrat kaj aliaj lokoj.

Kategorio C (12-14-jaraj), 1-a premio:
Zlatko Dordevic, Serbio

RIĈA REĜO
Vivis iam riĉega reĝo. Li tre ĝuis en sia riĉeco. La Reĝo, kies nomo estis Aleksandrro, ofte vojaĝis tra la mondo. Li tiel ĉirkaŭiris preskaŭ la tutan mondon. Nun li deziris vojaĝi nekonate kaj proksimiĝi al la mondo de malriĉuloj. Reĝo Aleksandro deziris vidi kiel vivas senhejmuloj. Ĉiuj esperis, ke li retiru sian decidon, sed li estis nepersvadebla kaj pli forte kaj sentime atendis la grandan tagon de sia tiom dezirata vojaĝo. Finfine, li sukcesis konvinki sian edzinon-reĝinon kaj la plej karan filineton princinon Ana. Kaj venis tiu tago. Ĉiuj estis mirinde silentemaj malgraŭ multaj homoj, kiuj senĉese moviĝadis en kaj ekster la reĝa kastelo. La Reĝo decidis vojaĝi kun tri fidelaj servistoj. Ili vojaĝis per tri ĉevaloj. Tage ili iradis iomete perpiede, plejparte rajdante ĉevalojn, ĝuante naturon, kaj nokte ĉiuj ripozis. Reĝo Aleksandro tre ŝatis ĉevalojn, tial li ne emis lacigi ilin rajdante tuttage. Ili tranoktis ekstere, en la naturo. Noktoj estis malvarmaj, kaj la Reĝo, kiu alkutimiĝis dormi enlite, devis nun dormi malkomforte sub arboj. Lia tegmento estis la ĉielo surŝutita per lumaj steloj. Dum la vojaĝo ili bone nutris sin, ĉar ili kunportis multajn nutraĵojn. Sed venis la tago, kiam iliaj sakoj, plenigitaj per diversaj manĝaĵoj, duoniĝis kaj poste tute malpleniĝis. La ĉevaloj estis tre lacaj, ankaŭ malsataj. La Reĝo ankaŭ. La servistoj silentis. Ili aspektis malkontente. Tiam la Reĝo ordonis ke ili faru tagmanĝon. La servistoj ekrigardis unu la alian. "Ni havas nenion por manĝi, por aĉeti. Estas mirinde, ĉar ni malhavas ne nur monon sed ankaŭ iun ajn ilon por ĉasi iun beston." La reĝo ekploris, sed li ne deziris ke ili vidu lin ploranta, tial li kriaĉis: "Fuĝu! For de mi, mallertuloj!" La servistoj silente kliniĝinte al li ekfuĝis. Nun li vere estis sola. Li ekpensis: "Mi estas la plej riĉa en mia lando, sed neniu proponis al mi vojaĝi nekonate. Mia kulpo. Ĉi tie en fremda lando neniu homo kredas je miaj vortoj, neniu deziras aŭskulti mian rakonton, neniu povas kompreni mian deziron fariĝi malriĉulo. Kion mi povas fari? Mi konas neniun profesion, kaj mi estas sola en fremda lando. Mi nepre trovos laboron, sed kiun, kaj kie?" La Reĝo estis tro laca kaj baldaŭ ekdormis sub arbo. Matene li serĉos laboron.
Kiam li vekiĝis, la suno jam subiris. Li estis malsata. Vesperiĝis kaj la unuaj lampoj eklumetis ie fore antaŭ liaj okuloj. La Reĝo rigardis ilin senspire. "Ĉu tie for troviĝas vilaĝo aŭ urbeto? Se mi rajdus ĉevalon dum la tuta nokto, morgaŭ mi estos inter homoj, kaj kie estas homoj, tie estas laboro, kaj kiu laboras, tiu manĝas." La tutan nokton fidela ĉevalo portis lin tra la arbaro. Kiam mateniĝis, li vidis ke li alproksimiĝis al ia stranga tendaro. Li tie trovis laboron kiel vendanto. Vendante legomojn la reĝo preskaŭ dormis surstrate.
Li sonĝis sian familion, sian reĝlandon, li estas riĉa, sata, estimata kaj havas komfortan liton. Vekiĝinte li diris: "Ĉio estis nur bela sonĝo." La ĉefo de tiu stranga merkato estis pli zorgema pri legomoj ol pri lia salajro. Li penege laboris kaj ŝparis ĉiun moneron, ĉar li decidis reveni hejmen kiom eble plej baldaŭ. Li ŝparis la monon por la revojaĝo. Li estis devonta aĉeti alian, fortan ĉevalon, ĉar lia estis jam ĉevalaĉo.
Pasis kelkaj longaj jaroj. En la Reĝa lando oni parolis, ke la Reĝo verŝajne antaŭ longe mortis. Tion rakontis la servistoj, kiuj forfuĝis kaj tiel forlasis sian Reĝon sola. La tuta lando ploris. Liaj reĝino kaj bela filineto estis nekonsoleblaj. Ili vestis sin nigre, montrante sian funebron, sian suferon. Iun tagon, kiam la suno brilis varmege, kvankam estis printempo, post ses jaroj, Reĝo Aleksandro revenis al sia lando. Brakumante sian filinon, kisante ŝiajn nigrajn okulojn kaj levinte kapon al sia edzino li diris: "Nun mi devas helpi miajn eksterlandajn geamikojn, kiuj volonte helpadis min dum mia vizito, ŝparante monerojn por ebligi min reveni hejmen al vi ĉiuj. Mi promesas, ke mi ordonos, ke estonte ĉiu loĝanto havu tegmenton super sia kapo kaj ĉiuj estu sataj! Ankaŭ nia tuta lando ariĝos riĉa kaj mi promesas doni monon al malriĉuloj kaj ankaŭ bonan laboron al ĉiuj."
La Reĝo kaj lia familio vivis feliĉe multe da jaroj kaj la bela princino edziniĝis kun princo el la lando, en kiu reĝo Aleksandro travivis sian aventuron. Ili ĉiuj vivis feliĉe kaj longe.
--------------------------------------------------
2000
Iitu Leinonen, Finnlando:

LA KATO KAJ LA SCIURO

En iu fora regno vivis kato, kiu estis la hejmbesto de la reĝo. Ĝi estis tre bela. Ĝi havis blankan, longan pelton, graciajn piedojn kaj belajn, verdajn okulojn. Kvankam ĝi estis bela, ĝia karaktero estis fiera kaj memŝatema. Ĝi malestimis aliajn katojn kaj prizorgis, ke ili ekvidu, kiel bela kaj nobela ĝi estis. Ĉiunokte ĝi ekiris kaj neniu alia kato sciis kien ĝi iris. Ilia plej kutima temo estis divenadi la celon de la noktaj ekskursoj de la kato. Sed en unu posttagmezo ĉiu eksciis la veron. La kato de la reĝo promenadis en la korto de la kastelo, kiam ĝi vidis sciuron, kiu kuris tra la korto. La kato ne toleris entrudiĝantojn en sia korto, do ĝi ĵetis sin al la sciuro. La sciuro grimpis en arbon.
- Kial vi ektimigis min? la kolera sciuro kriis.
- Neinvititaj gastoj ne plaĉas al mi, la kato diris kaj rigardis la sciuron, kun perfida rigardo en siaj verdaj okuloj.
- Alie mi kaptus vin, sed miaj ungoj malboniĝis, ĝi daŭrigis.
- Kaj mi estas tiel bonkonduta, ke mi volas fari nenion al vi.
- Bonkonduta! la sciuro diris.
- Se vi estus bonkonduta, vi ne irus nokte en la havenon por interbatiĝi kun aliaj katoj.
- Kiel vi scias? la kato demandis, surprizita.
- Mi vidis vin. Kaj mi vidis ankaŭ, kiam vi serĉis manĝorestaĵojn kaj ŝtelis fiŝojn.
- Ĉit, la kato ekkriis kaj rigardis ĉirkaŭe ektime. Sed malfrue. Du birdoj aŭdis la parolon de la sciuro kaj ekiris disvastigi la novaĵon. Baldaŭ ĉiuj katoj en la regno sciis pri la hejmbesto de la reĝo. Unuj ridis, aliaj malaprobis ĝian malreĝan konduton. Kiam la kato komprenis, ke la birdoj ekiris disvastigi la novaĵon, ĝi ruĝiĝis. Ĝi fariĝis tute ruĝa. Ĝi hontis pro sia konduto kaj estis neniom fiera. La kato ekvidis, ke ankaŭ ĝiaj okuloj estis ruĝaj kaj ili ne refariĝis verdaj. Ĝi ne volis resti kun ruĝaj okuloj en la lando sed foriris al alia regno.
La tempo pasis. La reĝo havigis al si novan hejmbeston kaj la eksan hejmbeston forgesis. Sed la ekskato de la reĝo neniam revenis. Ĝia karaktero ŝanĝiĝis; ĝi estis nun afabla, ĝentila kaj helpema. Ĝi havis idojn kaj ili havis ruĝajn okulojn. Se vi iam vidas katon, kiu havas ruĝajn okulojn, vi nun scias, ke ĝia prapatro estis hejmbesto de la reĝo.

Hajnal MacGill, Hungario:

LA DU AZENOJ

Iam estis domo en la arbaro. En ĝi loĝis azenparo. Ili havis du infanojn, Lucifero kaj Bonifaco, kiuj ĉiam kverelis. Iam diris la azepatrino al la infanoj: "Iru al la butiko kaj aĉetu bluan farbon. Ni farbu nian domon." Ili iris al la butiko, sed kverelis ili: "Se vi portas la monon, mi rajtos ricevi la ŝanĝmonerojn."
"Ne, vi portos la farbon!"
"Ne, vi portos ĝin!"
Kiam Bonifaco enrigardis la bluan farbopoton, la alia azeno puŝis lin, kaj lia kapo eniris la farbon. Tuj la poto falis kaj Bonifaco estis tute bua, de kapo ĝis la piedoj. La du azenoj tiom ektimis, ke ili tuj forkuris de la butiko. Kiam poste la butikisto vidis, ke la blua farbo estas verŝita, li diris al si mem: "Ve, kion mi diros al la ĉefo?"
La azenidoj iris hejmen. La panjo malkontente diris: "Iru al la puto kaj lavu vin." Dum ili faris tion, la du azenoj kverelis, ĉar ili ne povis decidi, ĉu la blua estas pli bela koloro aŭ la griza. Bonifaco opiniis, ke la bluo estas bela.
"La ĉielo estas blua!"
Ankaŭ la smurfoj estas bluaj!" mokis Lucifero.
"La maro estas blua!"
"Sed bluaj azenoj ne ekzistas - nun vi estas blua," kriis Lucifero kaj puŝis Bonifacon en la puton: SPLASH! Lucifero kuris hejmen kaj Panjo demandis: "Kie estas Bonifaco?"
Lucifero montris al la puto: "Li restis tie."
"Kie tie?"
"Tie, ene!"
Panjo kuris al la puto kaj provis eltiri Bonifacon, sed ankaŭ ŝi enfalis: SPLASH!
Paĉjo venis por eltiri Panjon kaj la infanon, sed li enfalis: SPLASH!
Lucifero revenis kaj vidis la teruran rezulton. Li kuris hejmen kaj portis longan ŝnuron al la puto. Li donis unu finon al Paĉjo kaj eltiris lin. Paĉjo kaj Lucifero kune eltiris la aliajn. Ĉiu estis malseka.
Sed la azeneto Bonifaco restis blua, ĉar estis la farbo olea. Ne nur Bonifaco restis blua, sed la tuta akvo ekestis blua, kaj ĉiu azeno estis blua!
Panjo iris al la butiko kaj trovis ion, kio forigas farbon. Ŝi portis ĝin hejmen kaj ĉiu lavis sin.
Vespere ili demandis al la patrino, kiu koloro estas pli bela, la blua aŭ la griza. La panjo respondis: "La blua estas bela, sed por azeno la griza koloro estas bona. Rigardu vian Paĉjon kaj min. Ni ĉiuj azenoj estas vere grizaj."

"Enfants d'Ici et d'Ailleurs" (Infanoj de ĉi-tie kaj de aliloke), Francio: SIROSIA
Iam vivis knabineto nomita Sirosia. Ŝi loĝis ĉe la marbordo. Ŝi estis 10-jara. Ŝi amis bestojn, ĉar ŝi estis malbone traktita de homoj. Ŝiaj gepatroj devigis ŝin labori tre energie sur la kampoj kaj ankaŭ en la hejmo. Kiam ili taksis, ke la laboro estis malbone plenumita, tiam ili batis ŝin.
Iun tagon, senkuraĝiĝinta, ŝi decidis forfuĝi el tiu netolerebla vivo.
Tiam ŝi forlasis sian hejmon, sed kunportanta sian nuran amikon, la hamstron Splinter. Ŝi kuras ĝis la plaĝo kaj tie vidas delasitan ŝipeton. Sed la remiloj estis fuŝitaj, sekve la ŝipeto estas ne uzebla. Ŝi provas ripari kaj iras serĉi ion, kio estus uzebla kiel remiloj. Lignopecoj sur la grundo ebligos al ŝi ripari. Sur sia vojo, reire al la ŝipeto, ŝi ekvidas katinon forlasitan, kiun ŝi adoptas kaj nomas Minette (Minet'). Ŝi malkovras, ke la ŝipo estas invadita de multe da musoj. Minette vere festenas kaj forpelas la aliajn.
Ili enŝipiĝas kaj navigas la tutan tagon. Matene, je la sunleviĝo, ŝi ekvidas flosantan objekton, ŝi proksimiĝas scivole al ĝi. Ŝi malkovras, ke ĝi estas botelo enhavanta mesaĝon. Ŝi frakasas la botelon kontraŭ la barko kaj legas la mesaĝon: "Mi estas tute sola, mi dezirus geamikojn. Mi loĝas sur la insulo Ramana. Vidu la mapon ĉe la dorsa mesaĝo."
La duan tagon, ŝi ekvidas insulon kaj albordiĝas. Migra hundo, kuŝanta sub baobabo, kure fuĝas, kaj vidante ke ŝi ne celas malbonaĵojn al ĝi, ĝi revenas al ŝi. Ŝi karesas ĝin, kromnomas ĝin Nanouk (Nanuk). Sirosia, akompanata de siaj geamikoj, ekiras por viziti la insulon. Splinter kuŝas sur ŝia dekstra ŝultro, Minette estas sur ŝiaj brakoj, kaj Nanouk marŝas ĉe ŝia maldekstro.
Ŝi ekiras serĉadi la nomon de tiu insulo. Ŝi malkovras malnovan panelon, sur kiu oni povas legi: BUTNEJUATE. Ĝi ne estas la serĉata insulo.
Ŝi eprofundiĝas en la arbaron proksime de la marbordo. Ŝi renkontas elefanton tute solan, kiu disiĝis de sia brutaro. Ĝi kviete manĝas la tre grandajn foliojn. Sirosia alproksimiĝas kaj prezentas al ĝi fruktojn el najbara arbo. Ĝi taksas ĉi tiujn fruktojn bonegaj kaj iĝas ŝia amiko. Ŝi nomas ĝin Karlos kaj prezentas al ĝi siajn geamikojn Splinter, Minette kaj Nanouk.
Tiam alvenas grupo da ŝtelĉasistoj por kapti la elefanton. Karlos reagas vigle kaj pere de siaj dentegoj ĝi levas unu el ili, ĵetas lin teren kaj surtretas lin. Ĝi daŭrigas batali kontraŭ la aliaj ŝtelĉasistoj.
Sed la piratoj, kiuj ĵus albordiĝis, alvenas en la arbaron kaj kaptas Sirosia-n kaj ties malpezajn geamikojn. Ili kaptas ŝin, por ke ŝi iĝu kuiristino. Ili kuntrenas niajn geamikojn al sia ŝipo kaj reiras sur la maron al la insulo Ramana, kiu estis ilia rifuĝejo. Tie Sirosia renkontas knabon, Aleksi. Ŝi demandas lin, sur kiun insulon ŝi estas alveninta. Aleksi indikas al ŝi, ke la insulo nomiĝas Ramana. Sirosia parolas al li pri la enbotela mesaĝo. Aleksi konfirmas, ke li ja estas la sendinto kaj ke li estas tute kontenta, ke li trovis amikinon.
Sed ili ambaŭ estas kaptitoj de la piratoj. Kiel fari por liberiĝi?
Post kelkaj tagoj la piratoj daŭre ne nutris Nanouk. Ĝi tre malsatas, ĝi nervoziĝas, mordas la piratojn kaj grave vundas ilin...
La piratoj rifuĝas en kaverno por flegi sin. Sirosia kaj Aleksi profitas de tio por rapidi al la ŝipo de la piratoj kaj navigi por reiri al sia amiko Karlos kaj vivi feliĉaj.











 © Päätalo-instituutti