Laste

91a Germana Esperanto-Kongreso

de la 6a ĝis la 9a de junio 2014 en Erfurt/Turingujo

Kongresa temo:
Renkontiĝo meze en Eŭropo

http://www.esperanto.de/gea.malnova/gek2014.html
 http://www.esperanto.de/gea/index_eo.html



Novajxoj el Taivalkoski, Finnlando

Tutmonda fabelkonkurso por infanoj, nuntempe organizata de Esperanto-societo de Oulu kaj la Kultura Asocio de Metsäkylä, ricevis du fabelojn cxi-jare. 

Kategorio A:
"MAZI-grupo" de infanoj gxis 7-jaroj verkis la fabelon `La bovido Kasper`. La grupo verkis la fabelon dum festa infana semajno 2013 en Greziljono.

Kategorio C:
Roxana Cozan verkis la fabelon `Mistera evento`. Roxana logxas en Rumanio.

Gratulon por la verkintoj de ambauaj fabeloj kaj multegajn dankojn pro la partopreno. Etaj premioj kaj diplomoj estos sendotaj al la infanoj kiuj partoprenis al nia konkurso. La fabelojn trovigxas en la arkivo de Päätalo-instituto.

Al la finnlingva konkurso partoprenis 1561 fabeloj. La fabelo ´Avino Hilma` venkis, gxi estis verkita de Erika Rautakorpi el Kuusamo, la najbara komunumo de Taivalkoski. 

Kun salutoj
Aini Vääräniemi
Prezidantino de Esperanto-societo de Oulu
Taivalkoski, Metsäkylä

...........................................................................................................................................................


Hodiau, la 18-an de oktobro 2012, okazis la premiofesto de Napero-Finlandia - fabelkonkurso por infanoj organizita de Päätalo-instituto en Taivalkoski,Finnlando. La finnlingvan konkurson venkis Aarni Immonen el la urbo Nokia. Al la esperanta parto de la konkurso venis unu fabelo el Kubo. La fabelo estis skribita kiel gruplaboro. La konkursantoj estas Juan Carlos Triana Alfonso, Marcos Antonio Alzugaray Martinez, Laura Isabel Moreno Misia kaj Karlo Lutermano. La fabelo nomigxas Cxokolino. Libropremioj iros al Kubo, dankon kaj gratulon al kubanoj! 

Venontjare okazos denove nia tutmonda fabelkonkurso. Limdato estos la 15-a de septembro 2013. Estas kvar kategorioj: A: gxis 9-jaragxuloj, B: 10-11-jaragxuloj, C: 12-13-jaragxuloj kaj kategorio Grupoj. Bonvolu informi al la gvidantoj de la infangrupoj. La konkursajxoj estu sendota al la adreso:
Esperanto-Societo de Oulu

Vääräjärventie 26 A
FI-93590 Vanhala
Finnlando




Napero-Finlandia-konkurso estas nun 20-jaragxa kaj estas pli ol 50000 fabeloj skribitaj de infanoj en la arkivo de Päätalo-instituto. Esperantlingvaj fabeloj estas 130 en la arkivo. Nun estas Napero-Finlandia-konkurso elektita kiel kandidato de internacia Astrid Lindgren-premio. Ni atendas pozitivan rezulton!


Aini Vääräniemi
Esperanto-Societo de OuluAran
gxanto de la Tutmonda fabelkonkurso por infanoj 
aini.esp@hotmail.com