Novaĵoj


TURISMA ESPERANTO – ADRESARO 2013/2014
Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz, Pollando eldonos okaze de Zamenhofaj Tagoj 2013 kaj Internacia Tago de Esperanto – Libroj (15.12) Turisman Esperanto – ADRESARON 2013/2014. Aldone ni sendas adresaran parton de tiu libro kun peto sendi korektojn kaj kompletigojn de tiuj adresoj ghis la 30.11.2013, char la 2.12.2013 ni transdonos la libron al presejo. Ni esperas, ke la libro kun la adresoj helpos al disvolvo de internacia Esperanto turismo, char enhavas adresojn de tiuj, kiuj helpas al disvolvo de Esperanto turismo, do ankau Fakdelegitoj de UEA pri turismo. Se iu ne volas, ke iu adreso aperu en la libro informu ankau ghis la 30.11.2013, same se Vi scias, ke iuj adresoj estas jam neaktualaj au la koncernaj firmaoj au personoj jam nenion faras por Esperanto – turismo. Ni volas, ke la Turisma Esperanto – Adresaro 2013/2014 estu la plej aktuala kaj la plej utila. La libro estos ricevebla decembre 2013 post ricevo de 3 EURO au 5 EURO  por du ekzempleroj (kun sendokostoj) au kun alia nia libro  kun 215 Aforismoj – Pikoj de vivo – en Esperanto kaj pola lingvoj de Prof. dr hab. Mieczyslaw Wojtasik. La pagoj eblaj al la subkonto de Internacia Centro pri Turismo kaj Kulturo che UEA – iktc-jau al nia bankokonto (sube) en Bydgoszcz, Pollando.
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
Internacia Klubo Esperantotur
en Bydgoszcz, Pollando, str. M. SKŁODOWSKIEJ-CURIE 10
rete: esperanto-turismo@wp.pl , info@esperanto.bydgoszcz.eu  kaj andreo@rubikon.net.pl  , tel/fax:  +48 52 346-11-51, nia bankokonto: SA/Bydgoszcz Konto n-ro (IBAN):
PL 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo  POCZPLP4 por Internacia Centro.




 INTERNACIA  CENTRO                      MIĘDZYNARODOWE CENTRUM
                PRI KULTURO KAJ TURISMO                              KULTURY I TURYSTYKI
 „KUJAVIO KAJ POMERELIO”                            „KUJAWY I POMORZE”
UL. M.SKŁODOWSKIEJ-CURIE 10, PL-85-094  BYDGOSZCZ -  POLLANDO
www.esperanto-turismo.za.pl  tel./fax: (48-52) 346-11-51 – e-mail:esperanto-turismo@wp.pl
INTERNACIA STUDUMO PRI TURISMO KAJ KULTURO EN BYDGOSZCZ
- KLERIGEJO DE INTERNACIA AKADEMIO DE LA SCIENCOJ (AIS)
- INTERNACIA UNIVERSITATO DE LA TRIA AĜO EN BYDGOSZCZ
- TUTPOLLANDA ASOCIO DE SENJOROJ
- INTERNACIA KLUBO „ESPERANTOTUR” EN BYDGOSZCZ
                       INTERNACIAJ STUDOJ PRI TURISMO KAJ KULTURO, EKONOMIO, DIPLOMATIO
                             KAJ INTERNACIA KUNLABORO EN BYDGOSZCZ  por  la jaroj 2013-2016.
- en jara, dujara ka tri jara sistemo, ĉiutage aǔ eksterĉeeste - tri sesioj dum la jaro,
- en lingvoj: Esperanto kaj pola, kaj ankaǔ en la  angla, rusa kaj fakultative en franca, hispana, germana, litova kaj ev. en aliaj lingvoj kun eksterlandaj praktikoj. Kandidatoj el 125 landoj de la mondo, kun kiuj kontaktas Internacia Centro pri  Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz, Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo – Klerigejo de AIS kaj Internacia Klubo Esperantotur.                           
ORGANIZANTOJ DE LA  STUDADO
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo – Centro de Konstanta Edukado - Klerigejo de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en Bydgoszcz, kunlabre kun:
1. Internacia Centro pri  Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz,
2. Internacia Universitato de la Tria Aĝo en Bydgoszcz,
3. Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz.
4. Muzeo de Pola Diplomatio kaj Rifuĝintoj de Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz
    kunlabore kun Asocio de Amikoj de Diplomatio “Pro Diplomatio” en Bydgoszcz.
5. Ekonomia Universitato en Bydgoszcz.
PLANITAJ  INTERNACIAJ  STUDADOJ KAJ KURSOJ  2013/2014 j. kaj kotizoj por partaj studoj kaj kursoj.
1. Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz – Kursoj pri Turismo kaj Kulturo  studado ĝis la 24.04.2014 – kotizo 400 EUR + ev. loĝado  de
    de 150 EUR kaj elektitaj studentaj kaj turismaj praktikoj – pagendaj aldone. Senpage en Esperanto-Hejmo apud Bydgoszcz
2. Muzeo de Diplomatio de Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (UKW) – Kurso pri Diplomatio kaj Internacia Kunlaboro, gvidata de
    Prof. dr hab. Adam Sudoł–Direktoro de Muzeo de Diplomatio de UKW dum 6 – 12.12.2013-kotizo 250 EUR kun la plej malmultekosta loĝado.
3. Internacia Kurso de Esperanto-vojaĝgvidantoj en Bydgoszcz dum 6.12.2013 – 24.04.2014 en ISTK-kotizo 150 EUR nur la kurso 100 EUR 
4. Kurso pri Arkeologio kaj Keramiko, Etnografio kaj Muzea-scienco en Bydgoszcz, Biskupin, Toruń dum 6.12.2013-24.04.2014, Kotizo–100 EUR + loĝado.
    Kurso organizata kunlabore kun Keramika Laborejo de Vojevodia Kultura Centro (WOK) en Bydgoszcz, Muzeo de Diplomatio de UKW
    en Bydgoszcz, Arkeologia Muzeo en Biskupin kaj Etnografia Muzeo en Toruń kaj Internacia Universitato de la Tria Aĝo en Bydgoszcz.
5. Kursoj pri pola kulturo kaj lingvo en Internacia Centro por Alilandanoj de Universitato de Kazimiro la Granda  en Bydgoszcz 2013/2014
   - Kotizo 150 EUR – kiel kompletigo de la studado en ISTK – ebligos ankau studadon en Universitato Kazimiro la Granda (UKW).                   
6. Tagoj de L. Zamenhof en Bydgoszcz (9.12.2013) kaj en Torun (11.12.2013) kun la 46 Sesio AKB/AIS –Studadsesio kun 7 tranoktoj
     kaj programo dum 6-12 de decembro 2013 kaj ekzamenoj A2 kaj B1 lau postuloj de Konsilio de Europo. Kotizo - 150 EUR .
Sesioj de Postdiplomaj Studoj por bakalaŭroj kaj magistroj
7. Postdiploma Studado pri Diplomatio kaj Internacia Kunlaboro en Muzeo de Diplomatio de UKW en Bydgoszcz.
    Planataj 3 Sesioj:  6-12.12.2013, 12-19.04.2014 kaj 20-28.09.2014, kiujn gvidos Prof. dr hab. Adam Sudoł –  Direktoro de Muzeo pri
    Diplomatio  de Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz. Kotizo – 150 EUR por ĉiu sesio + loĝado-150 EUR monate.
8. INTERNACIA STUDUMO PRI TURISMO, KULTURO, LINGVOJ - ISTK ĝis la24.04.2014 kun kursoj de Esperanto-vojaĝgvidantoj
    kaj Sesioj 46, 47 AKB/AIS,  semestroj ghis 20.12.2013 aǔ 27.01-27.04.2014. Kotizo – 400 EUR, por semestro – 200 EUR
9. INTERNACIA STUDUMO PRI TURISMO, KULTURO KAJ DIPLOMATIO- ISTKD en Bydgoszcz dum 22.09.2013–19.04.2014 (kunlabore kun Muzeo de Diplomatio de
    UKW-Universitato) sub gvido de Prof. dr hab. Adam Sudoł (UKW-Universitato en Bydgoszcz kaj AIS). Kotizo 400+300 = 700 EUR + loĝado de 150 EUR po monate.
10. INTERNACIA STUDUMO PRI TURISMO, KULTURO KAJ EKONOMIO - ISTKEĝis 19.04.2014 sub gvido de Prof. dr hab.Aleksandra Kowaczyk (Ekonomia
     Universitato kaj AIS) kunlabore kun Ekonomia Universitato en Bydgoszcz. Kotizo 400+300=700 EUR + la plej malmultekosta loĝado de 150 EUR po monate.
STUDADO KAJ KURSOJ EN BYDGOSZCZ estas valora oferto de senpaga vojaĝadotra la mondo kaj por laboro en multaj landoj sur ĉiuj kontinentoj! Aktuale la Centro kaj la Studumo havas kontaktojn kun 125 landoj de la mondo. Dum la jaroj 1991-2013 diplomojn de la Studumo ricevis pli ol 1000 absolventoj, kiuj laboras en multaj landoj de la mondo. Krome, diplomojn de bakalaŭroj kaj magistroj de Akademio Internacia de la Sciencoj ricevis kelkcent studentoj de ISTK, kiuj samtempe studis en Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). De la jaro 2010 instruado en la Studumo okazas en kelkaj lingvoj: Esperanto kaj pola kaj parte angla, hispana, germana kaj rusa, kion altigas kvalifikojn de nia studentoj kaj faciligas laboron en diversaj landoj de la mondo.
INTERNACIAJ SESIOJ DUM 2013 KAJ 2014 JARO kun EBLAJ EKSTERLANDAJ PRAKTIKOJ – senpagaj aŭ kun minimuma rabato 50%
1. AŬTUNA ISTK/AKB-SESIO kun 46 AIS/AKB SESIO de 6-12.12.2013 kotizo 150 EUR kun 7 tranoktoj kadre de ZT en Bydgoszcz kaj Torun
2. PRINTEMPA ISTK/AKB-SESIO kun 47 AIS/AKB SESIO de 12-19.04.2014 kotizo 150 EUR kun 7 tranoktoj aŭ 100 EUR - Kursoj por vojaĝgvidantoj
3. 24 Internacia Esperanto Kongreso en Bydgoszcz kaj Toruń dum 20-27.06.2014 - kotizo 200 EUR kun 7 tranoktojposte eblaj praktikoj en Pollando
3. 40 INTERNACIA FORUMO PRI TURISMO, EDUKADO KAJ KULTURO EN BYDGOSZCZ kun 48 AIS/AKB SESIO
     dum 20 – 28.09.2014 – kotizo 150 EUR  kun 7 tranoktoj aŭ 50 EUR dum 27-29.09 kun Internacia  Ŝakturniro okaze de Monda Tago de Turismo
Ĉiuj kotizoj por studado, kursoj kaj praktikoj pagendaj al la konto n-ro:  BANK POCZTOWY : PL­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­80 1320 1117 2034 0100 2000 0001 ĝis la 6.12.2013 por ĝustatempe aranĝi vizojn

  






 

 

fot. ZdzisĹ aw BĹ aĹ ejczyk

fot. Zdzisław Błaşejczyk        INTERNACIA  UNIVERSITATO  DE LA  TRIA  AĜO  –  fondita  (29.09.2012)  ĉela Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo  en Bydgoszcz,  ebliganta

Intergeneracian studadon por membroj de la Senjora Klubo ĉe la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz (MCKiT). Membroj de la Senjora Klubo de ICKT– estas ĉiuj pensiuloj de Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz kadre de komuna membro-kotizo (15 EUR por tri jaroj) kaj havas rajtonsenpage partopreni ĉiujn prelegojn - povas ankaŭ ricevi pagante 50% atestojn pri la finitaj kursoj aŭ diplomojn de ISTK kaj titolojn de bakalaŭro kaj magistro de AIS -Akademio Internacia de la Sciencoj.                                                                        

                                                                                             Bonvenon al Bydgoszcz !





INTERNACIA  STUDUMO  PRI TURISMO  KAJ  KULTURO (ISTK)

 CENTRO  de KONSTANTA  EDUKADO en  BYDGOSZCZ
KLERIGEJO DE LA INTERNACIA AKADEMIO DE LA SCIENCOJ(AIS)kaj INTERNACIA UNIVERSITATO de la TRIA AĜO en Bydgoszcz (IUTA)
str. M. SKŁODOWSKIEJ-CURIE 10, PL-85-094 BYDGOSZCZ, POLLANDO
tel./fakso: (0-52) 346-11-51 - rete: stud@esperanto.bydgoszcz.eu aŭandreo@rubikon.net.pl 
NI INVITAS AL STUDADO DE TURISMO, KULTURO KAJ LINGVOJ en la jaroj 2013/2014
okaze de la 126-jaroj de Esperanto
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo Centro de Konstanta Edukado estas Klerigejo AKB/AIS funkcianta ekde 1991,  laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 13/08). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (UKW-UKG) kaj Muzeo de Diplomatio, Ekonomia Universitato en Bydgoszcz (WSG-EUB), Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo „Kujavio kaj Pomerelio”, Pola Esperanto-Asocio kaj Oficejo de Vojaĝantoj „Flugo”. En la studumo povas studi ĉiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio):
·         post la 1-a studjaro -                   akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj;
profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado (422104), oficisto en vojaĝagentejo (422103)
kaj internacia vojaĝgvidanto (511301); Esperanto-instruado lau niveloj A1 kaj A2 de Konsilio de Eǔropo
                                       
·         post la 2-a studjaro -                   kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj:
organizanto de turisma priservado (341401), regiona turisma ĉiĉerono (511304) kaj animanto de kultura agado (347601); Esperanto-instruado lau niveloj A1, A2 kaj B1 de Konsilio de Eǔropo

·         post la 3-a studjaro -                   profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto (235910), specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo
(241915) kaj specialisto pri organizado de kulturo - kulturscianto (244103); ev. titolo de bakalaŭro de AIS /Akademio Internacia de la Sciencoj/  pri humanistiko aŭ morfosciencoj kaj Esperanto-instruado laǔ niveloj B2 de Konsilio de Eǔropo.

En la jaroj 2013/2014 kadre de la Studumo oni planas kunlabore kun altlernejoj kaj instru-institucioj, krome Oficejo de Vojaĝantoj „Flugo” - gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, i.a. por vojaĝgvidantoj kaj ĉiĉeronoj,  kulturo (ekz. animatoro de kulturo), komerco kaj bizneso kaj ankaŭ konversaciajn lingvokursojn (i.a. angla, Esperanto, franca, hispana, litova, germana kaj rusa) – kotizo de ĉiu kurso  100 EUR. Tamen semajnaj (lundo-vendredo) kursoj de lingvoj, turismo kaj kulturo kostas nur 100 EUR kun loĝado aŭ 10 EUR sen loĝado. Konsulta kurso kostas 200 EUR, kiun eblas realigi hejme.
Laŭ dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de aŭgusto 2000 j. estis oficiale agnoskita la diplomo de la Studumo. Ĉiu tage oni instruas en internacia lingvo  Esperanto. Kunlaboro kunAkademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj polaj altlernejoj permesas ricevi vastajn sciojn el la kampo de humanistikaj kaj aplikeblaj sciencoj, i.a. pri turismo, ekologio, eurologio, etnologio, etnografio, geografio, interlingvistiko, historio, politiksciencoj, diplomatio, komerco, marketiko, mastrumado, arta ceramiko kaj kelkaj lingvoj. La studjaro 2013/2014 daŭros ĝis la 24.04.2014 kaj ampleksos: laŭ ĉiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne, kaj laŭ t.n. eksterĉeesta sistemo — la intensivajn kelktagajn stud-ekzamen-sesiojn, en tio Internacian Kurson por Vojaĝgvidantoj kun finaj ekzamenoj dum 12–19.04.2014, kadre de 39 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kun 47 AKB/AIS Sesio. Eksterĉeestaj gestudantoj povas ankaŭ partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn kaj aliajn okupojn por ĉiutagaj studentoj ekster la sesioj. Internacia Kurso por vojaĝgvidantoj kaj ĉiĉeronoj okazos kune kun Internacia Pedagogia Kurso, kies partoprenantoj post sukcesaj ekzamenoj ricevos rajton instrui Esperanton dum kursoj kaj aranĝoj. Kosto de tiuj kursoj 300 EUR aŭ promocie – 150 EUR ĝis la  15.11.2013.

Dum la jaroj 1991–2012 (jam pli ol 20 jaroj) lecionojn en la Studumo gvidis lekciistoj el 60 landoj de Eǔropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio por gestudantoj el 100 landoj de la mondo.  Dum 2006/2007 studis en ISTK Bydgoszcz 115 gestudentoj, en 2007/2008 – 68, en 2008/2009 - 64,  en 2009/2010 – 80,  en 2010/2011- 130, en w 2011/2012  - 70 kaj en w 2012/2013  - 50 el pli ol 20 landoj kaj 4 kontinentoj: el Afriko, Ameriko, Azio kaj Eǔropo. Aktuale jam pli ol 30 studentoj el 4 kontinentoj aliĝis por 2013/2014.
La plej ofte uzataj lingvoj en la Studumo, apud la pola kaj Esperanto, estis: angla, hispana, franca, litova, ĉina, albana, itala, kazaĥa, mongola, germana, rusa, portugala kaj rusa. La gestudantoj konatiĝis tiel pri kulturo kaj lingvoj de diversaj nacioj - fremdlandanoj ankaŭpri la pola lingvo kaj kulturo kunlabore kun Centro de la Instruado de Pola lingo de Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz. La instruado en ISTK nun okazas en Esperanto kaj pola lingvoj, ankaŭ parte en angla, germana, hispana, litova kaj rusa lingvoj. Kotizoj por la aliĝo al la unua studjaro  egalas al 400 EUR  promocie ĝis la 15.11.2013 – nur 200 EUR por la unua semestro dum 18.11-20.12.2013, same por la dua 25.01-24.04.2014.
Studentoj de pli supraj jaroj havas rabatojn: 15% - se pago estas por tuta jaro aŭ 50% se pago estas en promociaj datoj. Loĝado ebla de 5 EUR po nokte.
Atento: Kotizoj pagitaj ne estas redoneblaj, sed pro vizoj au aliaj kialoj prokrasteblaj por aliaj datoj.
Aliĝojn akceptas la sekretariejo de la studumo (adreso supre), la studkotizojn  por 2013/2014 oni pagu al bankkonto:
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo „Kujavio kaj Pomerelio” en  Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz,
Konto n-ro (IBAN):  PL80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4.  
Organizantoj de 10-personaj grupoj kaj  gvidantoj de ISTK-Konsultejoj povas studi senpage kaj ricevi rekompencon por sia laboro!                                        ISTK studentoj povas enskribiĝi en la listo de studentoj de Akademio Internacia de la Sciencoj AIS (krom-kosto 32,50 EUR), kio rajtigas al 75% rabato de kromaj kurset- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz aŭ aliloke en centra/orienta Eŭropo — kaj al ĉiuj fin-studintoj permesas akiri la titolon de bakalaŭro, kaj, post pliaj du studjaroj, ankaŭ magistro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pri humanistiko aŭ morfosciencoj. Studado en Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) – AKB/AIS Klerigejo Bydgoszcz okazas en Bulonja sistemo de kredit-studunuoj kun ebleco kolekti 150 kreditoj (studunuoj) pri turismo kaj 150 studunuoj-moduloj pri kulturo–kune 300 –studunuoj, kreditoj, moduloj kaj prepari sin al laboro en dek profesioj pri turismo kaj kulturo kaj akiri tri diplomojn - de ISTK kaj AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj.       
Ni kore invitas al nia Internacia Studumo, kiu ebligas senpagajn  rabatitajn praktikojn (minimume 50%), kaj ank laboron en pli ol 100 landoj de la mondo - tio estas la plej malmultekostaj eksterlandaj studoj en Pollando, ebligantaj ricevi 3 diplomojn: polan kaj du internaciajn.
Direktoro
de Internacia Studumo pri Turismo
kaj Kulturo en Bydgoszcz
(—)  mag. Jerzy Kołomyjec
Prezidanto
de Internacia Universitato de la Tria Aĝo
kaj de Internacia Klubo Esperantotur
(—) ASci. mag. Andrzej Grzębowski
Prezidanto
de la Program-Scienca Konsilio de ISTK
kaj Internacia Universitato de la Tria Aĝo
(—) OProf. d-ro hab. Adam Sudoł

 

Modelo de la  A L I Ĝ I L O por Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo 2013/2014

FAMILINOMO, NOMO:                  ......................................................................................................................................
Naskiĝdato kaj loko:                                                 .....................................................................................................................................
Plena poŝta adreso:                                                  .....................................................................................................................................
Telefono/ ev. fakso:                          ......................................................................................................................................
 Finita lernejo:                                      ......................................................................................................................................
                                          Dato, subskribo:                             ......................................................................................................................................       
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, str. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando, tel/fakso (+48 52) 346-11-51 info@esperanto.bydgoszcz.eu stud@esperanto.bydgoszcz.eu,  andreo@rubikon.net.pl





Bonvolu plusendu tiun-chi Informilon al la plej diversaj naciaj , internaciaj kaj fakaj dissendolistoj kaj al apartaj personoj, aperigi en la plej diversaj retejoj, gazetoj kaj revuoj

B E T - 4 9

I N F O R M I L O

pri la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj ( BET- 49)

Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn chiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 49-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 49).

CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn chefajn taskojn de Esperanto-agado, intershanghi sperton pri esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriche pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 chiujare lauvice en Latvio, Estonio, Litovio.

LOKO: BET-49 okazos en orientlitovia urbo regiona centro UTENA , kiu estas fondita en 1261 kaj estas unu el la plej malnovaj loghlokoj de Litovio. En la urbo loghas 35000 loghantoj . Ghi okupas 1510 hektarojn de areo, tra la urbo fluas kvar riveroj, estas du belegaj lagoj. La urbon de chiuj flankoj chirkauas lagoj, arbaroj kaj montetoj..En la teritorio de distrikto UTENA kaj proksime estas 186 lagoj kaj lagetoj , inter ili, la plej profunda ( TAURAGNAS ) , la plej longa ( AISETAS ) kaj la plej shatata ( ALAUSAS ) en Litovio. Blazono de urbo UTENA estas orkolora hufumo - simbolo de felicho. BET-49 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Kolegio de UTENA ( pl. Utenio 2, 4 ) , kie estas luksaj kondichoj por laboro de BET-49. Partoprenantoj de BET-49 libere povos uzi chiujn ejojn kaj servojn de la Kolegio ( salonoj, auditorioj, la plej modernaj teknikajhoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro, videoekipajhoj por internaciaj forestaj konferencoj k.s.).UTENA estas facile atingebla buse kaj automobile. BET-49 ghuos chiuspecan helpon kaj kunlaboron de urba gvidantaro. Retejo de la urba kaj distrikta municipo estas www.utena.lt ( en litova kaj angla lingvoj ), retejo de turisma informa centro de UTENA estas www.utenainfo.lt ( en litova, rusa kaj angla lingvoj ), retejo de Kolegio de UTENA estas www.utenos-kolegija.lt ( en litova kaj angla lingvoj ).

TEMPO: BET-49 funkcios la 6-an - 14-an de Julio , 2013. Veni al la arangho eblas jam la 5an de Julio.

PARTOPRENO: ni invitas chiujn esperantistojn.Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj chirkau Balta maro, sed ankau de chiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.

ANTAU KAJ POST BET-49 estas ebleco lau moderaj prezoj aktive ripozi en proksime de UTENA funkciantaj vilaghaj altkvalitaj turismejoj kaj ripozejoj. Interesighantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn che Organiza komitato.

ALIGHKOTIZO:Ghis la 31.03.2013: A) 60 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.

B) 80 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.

C) 100 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj.

D) 120 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj.

Ekde la 01.04.2013 alighkotizo por chiuj kategorioj kreskas plus je 30 lidoj ( do, 90, 110, 130, 150 lidoj).

Infanoj , lernantoj kaj studentoj alighkotizon ne pagas. Pageblas en ajna konvertebla valuto.Unu euro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne shanghighas.

ALIGHO: por alighi necesas plenigi aldonatan alighilon kaj sendi ghin al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse +370-37-228616 au rete allitova.ea@mail.lt . Samtempe pagu alighkotizon. Alighiloj riceveblas che LEA.

PAGEBLECOJ : 1) sendi poshte al konto de kasisitino de BET-49 respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Irena ALIJOSIUTE - SEB bankas, Konto Nr. LT447044060001341495, banka kodo 70440, BIC ( SWIFT ) - CBVILT2X..

2) pagi per kontanta mono dum la esperantistaj aranghoj al s-ino Irena ALIJOSIUTE kaj aliaj organizantoj de BET-49.

3) interkonsenti kun Organiza komitato pri alia pagmaniero.

4) esceptokaze konsente de OK pagi surloke che veno al la arangho, se ne eblas anticipa pago.

Alighkotizo ne estas repagebla. Aligho sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).

LOGHADO: 1) en bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj chambroj en Studenta domo de la Kolegio, str. Maironio 18 (necesejo kaj lavujo por du chambroj , komunaj dushejoj kaj kuirejo por chiuj chambroj de la etagho). Unu lito por unu tagnokto kostas 30 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanghon.

2) en specialaj pli bone ekipitaj gastochambroj de la Kolegio , str. Maironio 18. Unu tagnokto kostas 70 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanghon.

3) eblas mendi chambrojn en urbaj hoteloj-gastejoj.Ni rekomendas bonajn tristelajn gastejojn "Utrana" ( str. Ausros 36A ) kaj "Filomena" ( str. J.Basanaviciaus 101 ). Unulita chambro kostas 90 lidojn tagnokte, dulita - 140 lidojn tagnokte. Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanghon. Interesighantoj petu pli detalajn informojn aparte. Organiza komitato rezervos chiujn chambrojn de gastejo "Utrana". Tiujn chambrojn eblas vidi en retejo de turisma informa centro de UTENA www.utenainfo.lt .

Prezoj en Studenta domo ne inkluzivas matenmanghon .Pagu anticipe same kiel alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau surloke veninte dum registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton de loghantoj kaj kie.

MANGHADO: Matenmanghi eblos en bufedo de Studenta domo, tio kostos 10 lidojn tage. Tagmangho estas organizata en domo de Kolegio, kie okazos chiuj programeroj - bonkvalita tagmangho kostos 15 lidojn tage.

Pagu anticipe same kiel alighkotizon, laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankau surloke veninte dum la registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton aparte de matenmanghantoj kaj de tagmanghantoj. Vespermangho ne estas organizata. Tion eblas fari libere en urbaj kafejoj kaj restoracioj.

GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangho au/kaj signife helpos organize, pro loghado ( krom hoteloj ) au manghado lauelekte ne pagos.

PROGRAMO : tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranghoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranghoj, instruado de kantoj, junularaj aranghoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindajhoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatigho kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaua vespero k.a..

Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankau sinproponojn.

VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de chiuj landoj de Europa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.

ALIAJ GRAVAJHOJ: Ni antauvidas eldonon de chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho. Aktualajn informojn pri BET-49 Vi povas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asociowww.esperanto.lt ,

ALIGH-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. Poshtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875 . Telefakso estas: +370-37-228616. Retadresoj de LEA estas : litova.ea@mail.lt ; pjegorovas@takas.lt kajirenaa@takas.lt .

BONVENON AL LITOVIO !

Organiza komitato

09.12.2012

A L I G H I L O

al la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET- 49), UTENA, la 6-an - 14 -an de Julio , 2013, Litovio

(pasportajn enketajhojn kaj adreson laueble tajpu au skribu legeble per majusklaj presliteroj)

1.Nomo kaj familia nomo__________________________________________________________

2.Sekso________________________________3.Naskighdato (tago, monato, jaro)__________________________________________________________

4.Hejma (poshta, koresponda) adreso, poshta indekso, lando__________________________________________________________

5.Telefonoj (hejma, ofica, kun necesaj prefiksoj)__________________________________________________________

6.Telefaksoj (hejma, ofica)______________________________7.Retadreso______________________________________

8.Civitaneco kaj nacieco__________________________________________________________

9.Pasporta numero__________________________________________________________

10.Klero, scienca grado, titolo__________________________________________________________

11.Profesio, specialeco__________________________________________________________

12.Laborloko, studloko, posteno__________________________________________________________

13.Jaro de esperantistigho_____________________14.Aktivado en E-movado__________________________________________________________

__________________________________________________________

15.En kiuj BET-oj partoprenis__________________________________________________________

16.Lingvoposedo (elementa, kontentiga, bona, perfekta)__________________________________________________________

17.Mi partoprenos en jenaj programeroj de BET-49__________________________________________________________

18.Mi kontribuos al la programo de BET-49 per__________________________________________________________

__________________________________________________________

19.Mi proponas por la programo de BET-49__________________________________________________________

20.Mi pagas/os alighkotizon (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato de la pago)__________________________________________________________

21.Mi deziras loghi en__________________________kaj pagas/os (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato de

la pago)__________________________________________________________

22.Mi pagas/os pro manghado (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato de la pago)__________________________________________________________

__________________________________________________________

23.Entute mi pagas/os (pagmaniero, sumo, valuto, dato)__________________________________________________________

24.Mi bezonas oficialan inviton de LEA al BET-49__________________________________________________________

25.Eventuala alventago al BET-49 kaj maniero__________________________________________________________

26.Rimarkoj__________________________________________________________

27.Dato de aligho: La______________-an de_____________________________________________________, 2012/13

28.Subskribo__________________________________________________________

[Non-text portions of this message have been removed]





Hodiau, la 18-an de oktobro 2012, okazis la premiofesto de Napero-Finlandia - fabelkonkurso por infanoj organizita de Päätalo-instituto en Taivalkoski,Finnlando. La finnlingvan konkurson venkis Aarni Immonen el la urbo Nokia. Al la esperanta parto de la konkurso venis unu fabelo el Kubo. La fabelo estis skribita kiel gruplaboro. La konkursantoj estas Juan Carlos Triana Alfonso, Marcos Antonio Alzugaray Martinez, Laura Isabel Moreno Misia kaj Karlo Lutermano. La fabelo nomigxas Cxokolino. Libropremioj iros al Kubo, dankon kaj gratulon al kubanoj! 


Venontjare okazos denove nia tutmonda fabelkonkurso. Limdato estos la 15-a de septembro 2013. Estas kvar kategorioj: A: gxis 9-jaragxuloj, B: 10-11-jaragxuloj, C: 12-13-jaragxuloj kaj kategorio Grupoj. Bonvolu informi al la gvidantoj de la infangrupoj. La konkursajxoj estu sendota al la adreso:
Esperanto-Societo de Oulu

Vääräjärventie 26 A
FI-93590 Vanhala
Finnlando




Napero-Finlandia-konkurso estas nun 20-jaragxa kaj estas pli ol 50000 fabeloj skribitaj de infanoj en la arkivo de Päätalo-instituto. Esperantlingvaj fabeloj estas 130 en la arkivo. Nun estas Napero-Finlandia-konkurso elektita kiel kandidato de internacia Astrid Lindgren-premio. Ni atendas pozitivan rezulton!


Aini Vääräniemi
Esperanto-Societo de OuluAran
gxanto de la Tutmonda fabelkonkurso por infanoj 
aini.esp@hotmail.com


La plenuma komitato de la Internacia Virina Tago 2012 en Hirosima ricevis 235 mesagxojn el 65 landoj kaj teritorioj.
Azio 22:
   Barato 1/ Cxinio 4/ Tajvano 2/ Indonezio 1/ Irano 1/
   Israelo 1/ Koreio 2/  Malajzio 1/ Nepalo 2/ Pakistano 3/
   Uzbekio 1/ Vjetnamio 3.
 Afriko 8:
   Benino 1/ Kameruno 1/ Kongo 2/ Malio 1/ Reunio 1/
   Tanzanio 1/ Togolando 1.
 Oceanio 7:
   Auxstralio 5/ Nov-kaledonio 1/ Novzelando 1.
 Norda ameriko 5:
   Kanado 3/ Usono 2.
 Latinameriko 21:
   Argentino 1/ Brazilo 10/ Kolombio 2/ Kostariko 3/
   Kubo 1/ Meksiko 2/ Peruo 1/ Salvadoro 1.
Euxropo 172:
   Albanio 1/ Armenio 1/ Auxstrio 3/ Belgio 7/ Britio 3/
   Bulgario 6/ Cxehxio 5/ Danio 2/ Finnlando 3/
   Francio 51/  Germanio 13/ Hispanio 3/ Hungario 12/
   Irlando 1/ Islando 1/ Italio 11/  Kroatio 1/  Litovio 1/
   Luksemburgio 2/ Malto 1/ Nederlando 6/ Norvegio 1/
   Pollando 5/ Portugalio 1/ Rumanio 6/ Rusio 3/
   San Marino 1/ Serbio 6/ Slovakio 1/ Slovenio 4/
   Svedio 6/ Svisio 3/ Ukrainio 1.  
 Ni ekspoziciis la mesagxojn cxe tri urbaj kunvenejoj en tri semajnoj.
 La 12an gxis la 24a de februaro cxe Placo de urbana intersxango,
la 1an gxis la 9a de marto cxe Salono de oficejo de kvartalo Naka,
kaj la 11an de marto cxe la kunveno de la Virina tago.
 Kaj, ekde la 1a  gxis la 8a de aprilo ni ekspozicios cxe Eduka Centro
por Virinoj de la urbo. 
 La 11an, marto, okazis kunveno de la Virina Tago cxe la Paca Domo,
centro de bonfarto de kvartalo Naka, Hirosima, kun 120 aktivaj virinoj
inkl. de ne maljunaj kaj viroj.
 En la kunsido unue ni silente pregxis por viktimoj de la katastrofo,
kaj ni auxskultis paroladojn de du rifuzintinojn de damagxitaj lokoj.
Poste konata d-ro prelegis pri la radioaktiva efiko al homoj.     
 Prezidis gxin konata parolistino de NHK, interalie prezentis la
Esperanto-Centron kiel unun el la 24 organizoj de la plenuma komitato
por la evento post raporto de s-ino Osioka Taeko pri sia laboro.
 Cxiuj cxeestantoj ricevis 12-pagxan materialon, sur kies 6 pagxoj oni
legas la mesagxojn plejparte informon aux kritikon pri atomcentralo en
sia lando, solidaran saluton al homoj de Hirosximo-Fukusximo.
 Ni kore dankas pro via kunlaboro!
OSIOKA Taeko
Hirosima Esperanto-Centro



Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2012, Hirosima
  Ni bezonas nek nukleajn armilojn nek nukleajn centralojn.
   Ni bezonas pacan kaj puran mondon.
Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,
  Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2012
Hirosima, konsistas el 23 organizoj kaj la municipo Hirosima, salutas
vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi.
 En la 11-a de marto, 2012, por la Internacia Virina Tago de UN en la
8-a de marto, ni havos kunvenon por kunlaboro per sagxoj kaj fortoj,
kaj antauxenpusxi konstruon de socio por komuna partopreno de 
geviroj.
 Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hirosima organizas kunlaborojn
por heredigo de paca socio al sekvanta generacio. Nur en paco ni
povas koncentri fortojn por antauxenpusxo de komuna partopreno
de geviroj.    
 Pasas unu jaro post la katastrofo de orienta regiono de Japanio, kaj
ni havos la Tagon en malfacia stiuacio de rekonstruado el la eventon.  
 Staras granda problemo al cxiu generacio nun kaj poste, katastrofoj
en la mondo pro kruelaj atakoj kaj de naturo kaj de akcidentoj de
atomcentralo. En la Tago 3.11 ni invitos al la kunveno prelegantojn
el koncernaj fakoj, kaj konsiligxos kunlabori al socio de komuna kaj
egalrajta partopreno de geviroj.
 Ni virinoj de atombombita Hirosximo komunikos per lauxta vocxo al
la homoj en Japanio kaj en la mondo, por ke ni iru sur la vojo al
ekspluato de energiaj fortoj  Ne dependante de nuklea povo.   
 Ni kun kordeziro de la atombombitoj
 "Ne plu Hibaksxoj"
alvokas cxesigi uzon de atomcentraloj. 
 S-ino NOBUMASA Tieko  
   Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago
                   2012, Hirosima
La municipo Hirosima
Kun guberniaj kaj urbaj organizoj:
Arko de Hirosima/ Ligo de WE-palaco/ Kina karavano/
Novjapana Virina asocio/ Tutlanda ligo de vartistoj/
Hirosima Esperanto-Centro/ Ligo de medicinaj sindikatoj/
Emerita sindikatoj/ Instruista laborsindikato/
Ligo de solaj patrino k infano(urba)/ Laborsindikato de municipaj
oficistoj/ Laborsindikato de urbaj oficistoj/ Ligo de patrinoj/
Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima/ Ligo de virinaj asocio
WENET/ Ligo de komercistoj/ Virina demokrata klubo/ YWCA/
Asocio de virina edukado al komuna partopreno de geviroj en
la socio/ Virina Asembleo/ Asocio Patye/ Plenuma komitato
de projekto por futuro de infanoj.
 Limdato kaj aliaj: gxis la 5-a, feb. 2012. Maksimume sur
unu leterpapero A-4 formata. Ankaux viroj rajtas skribi al ni. 
 Kun notoj petataj: Nomo, sekso, agxo se eble, profesio,
logxloko(urbonomo), lando.
 Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp
 Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio 



Saluton el la Instituto de Päätalo en Taivalkoski!

En la tago de Satu (=Fabelo), 18-an de oktobro 2011 okazis la premiofesto de la finnlingva fabelkonkurso Napero Finlandia (napero=infano) en La Hotelo Herkko en Taivalkoski. La plej bonan fabelon, kiu gajnis la premion Napero Finlandia, verkis Vilja Vuorinen el Laitila. Sxi estas lernantino en la lernejo kie laboras Tuomo Tomaso Grundström. Gratulojn al Vilja kaj al la tuta lernejo!


La premion Fabelo Internacia estos sendota al Kubo al la grupo Amiketoj de Kolibrido, kiu sendis la nuran esperantlingvan fabelon al cxi-jara fabelkonkurso. Verkintoj nomigxas Susana Valdis Vagaz, Marcos Antonio Alzugaray Martinez, Laura Habel Mauno Mina, Juan Carlos Triana Alfonso, Beatsy Aguilas Ensiquez kaj Jaime Alberto Paez Honan. La nomo de la fabelo estas La rapida Cxevalido. Dankon kaj gratulojn al la infanoj kaj al la instruisto Jose de J. Campos Pacheco!

Kun salutoj
Aini Vääräniemi





Svisaj parlamentanoj subskribis legxproponon favore al Esperanto
===================================================================

La politike altnivela apogo al Esperanto: la Nobelpremia kandidatigo de
UEA fare de svisaj parlamentanoj (en novembro 2007) havas tre pozitivajn
sekvojn en Svislando. Aperis politikistoj kiuj deziris fari ion por
Esperanto. Rezulte de pretiga kunlaboro inter SES (cxefe Mireille
Grosjean) kaj la iniciatintoj, Esperanto povus ricevi plian subtenon,
agnoskon je sxtata nivelo.

Antaux kvin tagoj, la 21-an de februaro en 2008, legxpropono estis
submetita en la kantono (sxtato) de Neusxatelo kun subskribo de
27 parlamentanoj el diversaj partioj. La legxpropono listigas interalie
tiujn punktojn: sxtatnivele informadi pri esperanto, utiligi gxin en
diversaj oficialaj dokumentoj (tradukoj), en turismo loka (prospektoj),
ebligi kaj subteni la instruadon de la lingvo laux nedeviga formo.

Gazetara konferenco okazos en CDELI la 4-an de marto 2008 kun kelkaj el
la 27 deputitoj, kun la cxeesto de Mireille Grosjean, kunprezidantino,
kaj Stefano Keller, sekretario de Svisa E-Societo, SES. Detala raporto
kaj traduko de tekstoj aperos post la konferenco.

Franclingva artikolo pri la evento legeblas jam tie: http://uri.fi/JD/
La Esperanta versio baldaux aperos.

Largxskala dissendado de gazetara komuniko sciigas la svisan
jxurnalistaron, amaskomunikilojn pri la evento.







Stanislawa Mehtonen (Nowak) forpasis

Stanislawa Mehtonen 1928-2009


S-ino Stanislawa Mehtonen (Nowak) forpasis 7.5. 2009 en Oulu. Sxi naskigxis
5.1.1928 en Lodz (Pollando). Stanislawa lernis Esperanton en sia hejmurbo antaux
UK de Varsovio 1959.


Dum la la kongreso sxi renkontis finnan esperantiston, Allan Mehtonen. Ili
enamigxis. Poste juna polino veturis al Finnlando, en kiu ili geedgxigxis. Al
ili naskigxis du infanoj, Eeva kaj Paavo, kiuj estas denaskaj esperantistoj.


Stanislawa ege sxatis Finnlandon, sed sxi ne forgesis sian hejmlandon
auxskultante elsendojn de Pola Radio kaj regule telefonante al sia fratino.


S-ino Mehtonen kune kun sia edgxo partoprenis al okazajxoj esperantaj kaj sxi
havis multe da amikoj en Esperantujo.


Dum jardekoj S-ino Stanislawa Mehtonen estis aktiva estraranino de
Esperanto-societo de Oulu.


Ni, oulu-anaj esperantistoj, kondolencas familion Mehtonen pro forpaso de via
kara Stanislawa.


Erkki Röntynen








Sylla Chaves forpasis


La brazila verkisto kaj pedagogo Sylla Chaves (1929-2009) forpasis la 30-an de majo, nur tri tagojn antaŭ sia 80-jariĝo. Li studis juron, komunikadon, kibernetikon kaj politikan sciencon. Li laboris ĉe UN en Novjorko kaj Unesko en Parizo kaj profesoris en la Brazila Lernejo pri Publika Administrado. Chaves lernis Esperanton en la 30-jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo 1978-82.


En Parizo Chaves partoprenis en la Esperanta kabaredo de Raymond Schwartz. Ofta premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, li aperigis la poeziajn volumojn "Animo prisma" (1959) kaj "Por pli bona mondo" (1970). Chaves provizis la brazilan movadon per modernaj instruiloj: krom multaj lerno- kaj legolibroj, afiŝoj, aŭdvidaj materialoj, teatraĵoj kaj la volumo "100 jaroj da kantado en Esperanto" (1989), aperis de li amaso da diskoj kaj kasedoj, ĉiuj kun profesiaj muzikistoj. Li kompilis la 2100-vortan "Suplemento al la Granda vortaro Esperanto-portugala" de Ismael Gomes Braga (1989) kaj en 1991 aperis lia populara "Originala Esperanta bildvortaro". Chaves estis membro de la Akademio de Esperanto 1986-96 kaj Honora Membro de UEA ekde 1992.


Gazetara komuniko de UEA
Fonto Libera Folio